Kaj ni daŭre verkas…

Vi sidas en ĉambro rigardante la malplenan paĝon kaj revas pri tio, ke la vortoj subite aperas sen tio, ke vi devus ion ajn fari. Aŭ fakte ne, ne tio estas la problemo. Vi ŝatas tajpi. Vi scias, ke vi volas verki, vi havas la ideon, sed vi ne scias kiel komenci. Aŭ vi eble eĉ jam komencis la tekston, jam verkis ion, sed ĝi ne plaĉas al vi, ĉar io mankas. Sed vi ne scias kio estas la problemo kun ĝi. Ju pli longe vi rigardas la tekston des pli la vortoj komencas ekflui antaŭ viaj okuloj kaj la bona ideo, la rakonto kiu komence sencis nun iel perdis ĝian fokuson.

Vi jam estis en tiu ĉi situacio, vi konas kiel tio funkcias. Vi jam verkis novelon, rakonton antaŭe. Eble vi eĉ sendis jam al konkurso. Eble vi prokrastis multe por komenci, vi bezonis plurajn rememorigojn por vere ekfari ion. Povas esti, ke vi ne sendis fine kion vi verkis, sed tamen tio ne estas la unua fojo, ke vi verkis rakonton. Eble vi komencis en via gepatra lingvo, kaj poste tradukis al Esperanto. Tamen, vi scias, ke verki en Esperanto estas alia afero.

Vi suferas, ĉar vi volas verki, vi eĉ decidas dediĉi iom da tempo de via vivo al ĝi. Vi havas ideojn, vi volas publikigi ilin, vi volas, ke aliaj trovu viajn rakontojn, vi volas montri ilin al la mondo. Sed vi ne scias kiel? Ĉu vi kreu blogon, ĉu estas entute aliaj homoj kiuj nuntempe verkas en Esperanto kaj ne pri Esperanto? Ĉu estas homoj, kiuj same ĝuas literaturon kiel vi, en pluraj lingvoj? Ĉu estas homoj krom vi kiuj ne nur babiladi emas, sed fakte pli altniveligi sian konon de la lingvo, kaj komprenas, ke tion eblas tre bone atingi per verkado?

Ni kreas komunumon ĉi tie ĝuste por tiuj homoj. Vi ne estas sola en via serĉo! Ni ankaŭ volas regule verki, krei kutimojn en kiu literaturo havas gravan rolon. Trovi la homojn kun kiuj eblas pridiskuti diversajn defiojn rilate al verkado. Kun kiuj komune farante verktaskojn ni inspiriĝas, kaj ricevas samtempe afablan kritikon pri niaj verkoj.

Ni renkontiĝas ĉiu monate unu foje por horo kaj duono. Komune ni verkos, pridiskutos niajn defiojn, kuraĝigos unu la alian partopreni en konkursoj, helpos pli boniĝi pri rakontado de historioj, kaj ofertos niajn verkojn al la tuta Esperanto-komunumo.

Ĉu tio sonas interese al vi? Sendu al ni retmesaĝon kun la linio ke vi volas partopreni al info@bobelarto.ink! Ni komencas sabate, la 18-an de septembro.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: