La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?

Ĉu vi sentas tiel, ke vi bezonas iom da nova vento en via verkado? Ĉu vi jam mem laciĝas pri viaj detalaj ekskuzoj, bone argumentitaj kialoj pri kial vi ne verkas? Ĉu vi bezonas retrejni la regulecon de via verkado? Ĉu vi volas aparteni al komunumo de homoj kiuj ankaŭ kreas en Esperanto same kiel vi? Aŭ ĉu vi bedaŭras ke vi maltrafis la unuan Mondan Verk-Monaton kaj nun pretas por la sekva?

Tiam vi estas en la plej bona loko! La plej mojosa literatura defio de Esperantujo estas MoVeMo! Post novembro en 2021 ni refaras la defion la duan fojon.

Aprilo atendas vin por komenci vian Esperanto-projekton kiun vi ĉiam volis fari. Vi finfine volas komenci legi tiun libron, ekverki tiun ideon kiun vi havas de monatoj (se ne jaroj…) Ni ne juĝas vin, simple kuraĝigas vin por komenci labori pri ĝi!

Pri kio temas?

Dum la monato de aprilo – do dum 30 tagoj – ni verkas, legas tradukas en kaj al Esperanto. Vi povas elekti legi ion dum kelkaj minutoj ĉiu tage, verki kelkajn frazojn, rakontojn, kantojn, aŭ plani ion eĉ pli grandan laŭ via plaĉo!

Kiel vi povas aliĝi?

Jen nia aliĝilo. Nia renkontiĝo kaj komunumo estas senpaga. Simple provu! Vi povas multon atingi nur per dediĉado de tri minutoj tage! Kion vi volas kaj povos atingi en tridek tagoj? Eltrovu mem!

1) Decidu kion vi volas fari dum 30 tagoj. Ĉu verki novelon, rakonton, tutan libron? Ĉapitron. Kantojn. Ĉu vi volas traduki novelojn? Ĉu vi emas trejni vian vortprovizon per ĉiutaga legado en Esperanto? Kion ajn vi volas fari dependas nur de vi!

2) Plenigu la aliĝilon. Notu vian taskon, dediĉu vin al la 30 tagoj kaj vi povas certiĝi, ke vi pli boniĝos je la kampo kiun vi elektis! Ĉi tie estas la aliĝilo.

3) Aliĝu al nia telegrama grupo: vi trovos tie homojn kiuj faras la defion same kiel vi! Ni subtenas unu la alian. Rakontas pri la defioj de verkado, pri nia progreso, sukcesoj, ni helpos vin dum la malfacilaj tagoj kaj ĝojos kun vi pri viaj atingoj! Ĉi ti estas la ligilo por aliĝi al la grupo.

4) Notu en Eventa Servo, ke vi partoprenas MoVeMo-n! Ĉi tie estas la evento.

5) Venu al niaj ĉiusemajnaj kunsidoj. Dum la sabatoj de MoVeMo ni renkontiĝas dum horo en la jitsi ĉambro “MoVeMo” por persone konekti kaj rakonti pri kiel estis la semajno por ni. La unuan sabaton (la 2-an de aprilo) ni ĉefe parolos pri niaj planoj por la monato. Jen la evento por ĝi.

Ĉu vi volas scii pli pri la antaŭa defio?

Iom sentiĝas tiel, kvazaŭ okazintus antaŭ longega tempo… 26 kuraĝaj homoj de la plej diversaj aĝgrupoj el Nord-, Mez-, Sud-Amerikoj, Azio kaj Eŭropo defiis sin por verki, legi aŭ traduki en Esperanto ĉiu tage en novembro. La sukceso de la unua eldono estis tuja! Kaj ni lernis multe de la unuaj spertoj.

Kion ni faris?

Plej multo verkis ion, multaj ankaŭ legis, kelkaj tradukis. Verkis romanon, rakontojn, kantotekstojn, poemojn, novelojn, malkovris novajn vortojn, pli bonigis siajn vortprovizojn. Tiuj kiuj plenigis la enketilon fine sume verkis pli ol 120mil vortojn.

Kion diris kelkaj el la partoprenantoj pri la defio?

“Novembre mi preskaŭ ĉiutage faris verkadon kaj legadon. Tagon post tago mia peno malgrandiĝis kaj mi faris ĝin kiel kutimon, kvankam ĝis la defio mi ne kutimis “verki” (nek nur skribi, nek nur tajpi) Esperante. Mi tamen ne rigardas mian rezulton kiel perfektan sukceson, ĉar la tuta kvanto, kiom mi verkis, ne atingis la celon kaj ne sukcesis daŭrigi ĝin strikte ĉiutage. Sed plej grave al mi estis igi min kutime verki ĝis la celo. Tiusence mia defio finiĝis en sukceso.”

“Estas stimule vidi kaj aŭdi aliajn kiuj verkas.” “Estas tre interesa defio por lerni Esperanton.”

“Danke al la defio mi kreis skribkutimon kaj mi povis skribi pli ol 300 vortojn tage.“

“Mia celo estis verki romanon. Mi havis ideon pri kion verki, sed ne sciis ekzakte kiel elturniĝus. Mi atingis la vortokvanton celitan, kaj krome mi tre kontentas pri la rezultanta verkaĵo.”

“Mi reenkondukis min en la verkadon. Kaj trovis la literaturon en Esperanto.”

La aliĝilo de MoVeMo estas ĉi tie.

La telegramo-grupo de MoVeMo troviĝas ĉi tie.

En la Bobelarto-komunumo ni tre volas scii: ĉu vi aliĝos al la defio? Kaj ĉefe: kion vi verkos nun?

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

3 pensoj pri “La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?

Lasi respondon al tekstraket16Nuligi respondon

Discover more from Bobelarto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading