Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉

Sed kial mi aŭdacas skribi tion?! Kaj entute pri kio vi ne sukcesos? Ĉu mi ne fidas je viaj kapabloj? Vidu, ne estas la unua fojo, ke ni organizas la Mondan Verk-Monaton, aŭ mallonge MoVeMo-n. Mi scias pri kio mi parolas. Jes, ni preparas novajn helpilojn ke vi tamen sukcesu. Sed ni restu je la ĉiutaga vivo, je persono kun tute averaĝa cerbo kaj kapabloj.

Ĉar kiam vi provas fari ion tiom mojosan, malfacilan, energidonan kaj verdire amuzan, sed ĉefe laborigan defion kiel MoVeMo, tiam ni scias, ke vi suferos. Verdire estas via cerbo kiu suferigos vin kaj krios al vi ĉiu matene: neeeee! Mi ne volas! Kial vi elektis enskribiĝi al tutmonata Esperanta renkontiĝo, kie vi ne nur drinkas kaj babiladas, sed vi donas taskojn al vi mem?! Ĉu vi estas plene freneza?!

(Ankaŭ pri tio ni babiladis en la kvina epizodo de la podkasto-serio: Usone persone. Aŭskultu ĉi tie.)

Kaj jes, vi estas freneza, mi volonte konfirmas tion. Same kiel manpleno da homoj, kiuj elektas strebi dum unu monato, ĉiun tagon verki, aŭ legi, aŭ traduki en Esperanto. Kiuj elektas aktive kultivi, vigligi kaj kuraĝigi la nuntempe aktivan literaturan komunumon de Esperantujo. Kaj tio estas laboro. Vi ne povas ŝajnigi, ke vi partoprenas. Ne estas kiel la kutimaj Esperanto-renkontiĝoj, ke vi povas simple per via korpo aperi en iu geografia loko kaj aspekti tiel, ke vi aktive ĉeestas en la renkontiĝon.

En tiu ĉi kazo, dum la monato de MoVeMo, vi invitas la defion al vi mem, al via propra hejmo! Neniu venos savi vian pugon. Estas vi, kiu elektas partopreni kaj aktiviĝi! Tutsole! Bone, eble la decidon vi faras sole, sed tial ni estas ĉe Bobelarto, ke vi ne estu sola en via propra renkontiĝo. En tiu momento aperas la komunumo kun siaj helpemaj komentoj, kunvenoj kaj kuraĝigoj.

La komunumo estas vi. Kaj kredu min, ni bezonas vin, same kiel vi bezonas nin!

Se monato da defio sonas kiel bona ideo al vi, tiam aliĝu al la tria Monda Verk-Monato! Ni komencas marde, la 1-an de novembro! La kalendarojn por instigi vian verkadon vi trovas ĉi tie.

La aliĝilo de MoVeMo estas ĉi tie. La telegramo-grupon vi povas aliĝi ĉi tie. La invito en Eventa Servo estas ĉi tie.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

One thought on “Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉

  1. Mi vidis ĉi tiun paĝon per retpoŝto.
    Mi ne povos legi ĉiam.
    Sed mi povas mencii du kontribuojn.
    Ni preparis Esperantajn subtekstojn por du famaj klasikaj filmoj.

    Kun franca esperantisto (Jean-Claude Roy)
    “Hiroshimo mia amo”
    https://uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/hiro%C5%9Dimo-mia-amo-r314/
    https://mega.nz/file/4RZV3CYK#YTCtIKlfkuCPnJsgIx5G6OGKLYv7AFw9GW0kFet9DPo

    Kaj kun turka esperantisto (Vasil Kadifeli):
    Zorba, El Greco
    https://uea.facila.org/artikoloj/homoj/zorba-la-greko-r303/
    https://mega.nz/file/BRAgkTaC#VEdbjgLfDQTzK5_U8OnnbJETwy-FqdsKO0Sf–sTslc

Lasi respondon

Discover more from Bobelarto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading