Eventoplena somero ĉe Bobelarto!

Dum julio kaj aŭgusto la teamo de Bobelarto partoprenis du grandajn renkontiĝojn: la Universalan Kongreson en Torino kaj la ILEI-IJK-kongreson en Lignano en Sabbiadoro.

Estis plezuro povi persone babiladi kun longtempaj partoprenantoj de la retaj sesioj kaj informi multe da homoj pri nia agado – al ĉiuj kiuj ĝis nun ne aŭdis pri nia entuziasmo pri literaturo en Esperanto. Ni kompreneble ofertis verksesiojn kaj legosalonojn, tamen la plej grava momento de la somero estis prezenti la plej novan novelaron de la Interkultura Novelo-Konkurso: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj kune kun la gajnintoj de la dua eldono.

Krom la prezentado de la novelaro ni ankaŭ verkpromenis en la urbo de Torino: eble ĝi estas nova ideo pri kio vi ne aŭdis ĝin nun! Ni spertis la urbon, observis, ekkonis ĝin tra la rakontoj de nia gvidanto Manuela kaj fine pasigis tempon trankvile sidiĝi kaj verki pri niaj ĵusaj spertoj en ombra strateto tuj apud la fama konstruaĵo de Torino: Mole Antonelliana.

Ni ankaŭ partoprenis en la sesio pri la plurcentjara historio de itala literaturo: ne nur prelegis, sed ankaŭ deklamis poemojn du lingve la unua sekretario de INK: Nicola Ruggiero. Ni aŭskultis prezentojn pri freŝaj eldonoj, ĝuis la aŭtorajn duonhorojn kaj frandis la libroservon.

Estis brile partopreni ankaŭ la premiceremonion de la Belartaj Konkursoj kaj iom pli fiere aplaŭdi, kiam bobelartanoj gajnis honorojn. Ni renkontiĝis kun sekretarioj de aliaj literaturaj konkursoj: kun Marija Belošević – sekretario de la tradukkonkurso Lucija Borčić –, kaj kun Liven Dek – sekretario de la Belartaj Konkursoj. Kun ĉi lasta vi povos atendi komunan intervjuon en la pola retradio: https://pola-retradio.org/2023/08/e_elsendo-el-la-30-08-2023/

Ankaŭ aŭskultu peceton pri nia unua partopreno en la movada foiro ĉi tie: https://pola-retradio.org/2023/07/e_elsendo-el-la-29-07-2023/

Ni esperas, ke vi ankaŭ havis literaturplenan someron kaj jam soifas partopreni niajn retajn sesiojn de verkado kaj komuna legado kiuj rekomenciĝos en septembro je novaj horoj: 12:00 UTC kaj 16:00 UTC. Notu la novan komencotempon, nia retejo kaj Eventa Servo ĉiam estas ĝisdatigita por via informado.

Ni ankaŭ rememorigas vin, ke ekde hodiaŭ restas nur monato (😱) ĝis la limdato de la tria eldono de INK! La limdato estas la 30-a de septembro 2023.

Fine venu fotoj, ĉar ili rakontas pli ol vortoj. Jen kelkaj bildoj de la ĉi-someraj renkontiĝoj. Dankon al ĉiuj kontribuantoj!

La gajnintoj de la dua Interkultura Novelo-Konkurso


Porgresanta kategorio: 

  1. Jorge Rafael Nogueras La babaŝa preĝkolĉeno (1000€)
  2. Наталія Доляк – Перша подорож остання – La unua vojaĝo estas la lasta (600€)
  3. Александр Димидов – Полуночники  – Noktemuloj (400€)
  4. Luigi Guicciardi – Viaggio al termine della notte – Vojaĝo ĉe la noktofino (200€)

Komencanta kategorio: 

  1. Tatjana Terehova – Nokta vojaĝo (Somera promenado) (500€)
  2. Ксения Кормыш – Найти дорогу – Trovi la vojon  (300€)
  3. Евгений Зиберт – Цветы для папы – Floroj por paĉjo (200€)
  4. Pascal Vilain – Nepre nun (100€)

Ni elkore gratulas al la gajnintoj kaj kuraĝigas vin verki por la sekva eldono ankaŭ!

La bonhumora gajninto de la sperta kategorio de la dua eldono de INK: Jorge Rafael Nogueras!

Planitaj Bobelarto-programeroj dum la Universala Kongreso en Torino

Ankaŭ ĉi jare, do post la fino de la dua jaro de sabataj sesioj en la reto ni havas la ĝojon oferti surlokajn, ervajn programerojn por la partoprenantoj de la Universala Kongreso. Kion vi povas legi en tiu ĉi blogero estas la planitaj tempoj laŭ la retejo: https://uk.esperanto.net/2023/programo. Kiel vi scias, prefere surloke ĉiam certiĝu pri la loko kaj tempo. Kaj kaze de dubo nepre trovu nin en telegramo, aliĝante al la grupo de Bobelartanoj.

La artikolon ni ĝisdatigos, se ajnaj detaloj ŝanĝiĝos. Momente ĝi reflektas la konfirmitajn tempojn kaj lokojn kiujn ni ricevis de la organizantoj.

Jen la emblemo de la UK en Torino!

Movada foiro – la 29-an de julio, sabato vespere de 17:30 ĝis 19:30 en la korto Bourlot

La Kongreso komenciĝas per prezentado de diversaj organizoj kaj asocioj de ĉirkaŭ la mondo, kaj la unuan fojon ankaŭ Bobelarto havos sian propran tablon kun verktaskoj, instigoj por engaĝiĝi al Esperanto-literaturo! Venu kaj vizitu nian tablon!

Premi-ceremonio de la dua Interkultura Novelo-Konkurso – la 30-an de julio, dimanĉe posttagmeze de 17:00 ĝis 18:00 en la salono De Salvo

En tiu ĉi horo ni anoncas la ok gajnintojn de la dua Interkultura Novelo-Konkurso. Bobelarto ankaŭ oficiale lanĉas la novelaron kun la verkoj de la finalistoj: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun la partoprenantoj de la Universala Kongreso povos senpage ricevi dum la kongreso. Ni tre atendas povi transdoni la premiojn al la partoprenantoj kiuj surloke povos ĉeesti kaj ĝenerale informi la publikon pri kiuj verkistoj meritas specialan atenton!

Bobelarto ekskurso por verkistoj al la urbocentro de Torino – la 31-an de julio, lunde antaŭtagmeze de 9:00 ĝis 12:00

Ni renkontiĝos je la 9:00 antaŭ la fontano kun la vira skulptaĵo en Piazza CLN!

Dum tiu ĉi ekskurso la celo estas, ke verkistoj renkontiĝu por mallonga promenado al la urbocentro de Torino por inspiriĝi verki. Do, okazos vera, komuna verkado fine de la promeno, do papero-skribilo (aŭ tekkomputilo) bezonatas por partopreni tiun ĉi programeron. Ĝi estas memkompreneble malferma por ĉiuj verkistoj, do se vi ankoraŭ neniam partoprenis verksesion de Bobelarto rete, nun estas ŝanco persone engaĝiĝi al nia verkema spirito. La plano estas komuna tagmanĝo (eventuale ankaŭ komuna matenmanĝo laŭ interkonsento) en la urbo post la ekskurseto kaj komuna revenado al la kongresejo por la posttagmezaj programeroj de la Kongreso.

La planita promenvojo por nia ekskurso. Nepre venu kaj verku kun ni!

Legosalono de Bobelarto – la 1-a de aŭgusto de 17:00 ĝis 18:00 en la salono Canuto.

Ni invitas vin al komuna laŭtlegado de la novelaro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj. Ĉiu partoprenanto legos iomete, la celo estas komune sperti la freŝe lanĉitan novelaron. Bonvolu kunporti vian ekzempleron de la novelaro.

Verksesio de Bobelarto – la 3-an de aŭgusto de 10:45 ĝis 12:15 en la salono Grattapaglia

En tiu ĉi verksesio la partoprenantoj ricevos taskon, kies temo rilatas al la tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso: La sekreta vivo de miaj najbaroj. Prepariĝu por surloke verki mallongan pecon da originala novelo, kiun plulaborante vi eventuale povos konkursigi en la tria INK!

Ni esperas ke vi partoprenos almenaŭ unu el niaj programeroj en Torino! Ni tre ĝojos renkonti vin kaj povi babiladi kun vi kaj pasigi iom da tempo literaturamante dum la kongreso.

Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉

Sed kial mi aŭdacas skribi tion?! Kaj entute pri kio vi ne sukcesos? Ĉu mi ne fidas je viaj kapabloj? Vidu, ne estas la unua fojo, ke ni organizas la Mondan Verk-Monaton, aŭ mallonge MoVeMo-n. Mi scias pri kio mi parolas. Jes, ni preparas novajn helpilojn ke vi tamen sukcesu. Sed ni restu je la ĉiutaga vivo, je persono kun tute averaĝa cerbo kaj kapabloj.

Ĉar kiam vi provas fari ion tiom mojosan, malfacilan, energidonan kaj verdire amuzan, sed ĉefe laborigan defion kiel MoVeMo, tiam ni scias, ke vi suferos. Verdire estas via cerbo kiu suferigos vin kaj krios al vi ĉiu matene: neeeee! Mi ne volas! Kial vi elektis enskribiĝi al tutmonata Esperanta renkontiĝo, kie vi ne nur drinkas kaj babiladas, sed vi donas taskojn al vi mem?! Ĉu vi estas plene freneza?!

(Ankaŭ pri tio ni babiladis en la kvina epizodo de la podkasto-serio: Usone persone. Aŭskultu ĉi tie.)

Kaj jes, vi estas freneza, mi volonte konfirmas tion. Same kiel manpleno da homoj, kiuj elektas strebi dum unu monato, ĉiun tagon verki, aŭ legi, aŭ traduki en Esperanto. Kiuj elektas aktive kultivi, vigligi kaj kuraĝigi la nuntempe aktivan literaturan komunumon de Esperantujo. Kaj tio estas laboro. Vi ne povas ŝajnigi, ke vi partoprenas. Ne estas kiel la kutimaj Esperanto-renkontiĝoj, ke vi povas simple per via korpo aperi en iu geografia loko kaj aspekti tiel, ke vi aktive ĉeestas en la renkontiĝon.

En tiu ĉi kazo, dum la monato de MoVeMo, vi invitas la defion al vi mem, al via propra hejmo! Neniu venos savi vian pugon. Estas vi, kiu elektas partopreni kaj aktiviĝi! Tutsole! Bone, eble la decidon vi faras sole, sed tial ni estas ĉe Bobelarto, ke vi ne estu sola en via propra renkontiĝo. En tiu momento aperas la komunumo kun siaj helpemaj komentoj, kunvenoj kaj kuraĝigoj.

La komunumo estas vi. Kaj kredu min, ni bezonas vin, same kiel vi bezonas nin!

Se monato da defio sonas kiel bona ideo al vi, tiam aliĝu al la tria Monda Verk-Monato! Ni komencas marde, la 1-an de novembro! La kalendarojn por instigi vian verkadon vi trovas ĉi tie.

La aliĝilo de MoVeMo estas ĉi tie. La telegramo-grupon vi povas aliĝi ĉi tie. La invito en Eventa Servo estas ĉi tie.

Kiam ni renkontiĝos dum la UK?

Restas malpli ol 3 semajnoj ĝis la komenco de la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi povas imagi, ke ni estas plenaj je laboro, antaŭpreparado, planoj kaj lastminutaj ideoj por alporti freŝajn literaturajn aventurojn por vi! Kaj ankaŭ por ni!

Bobelartanoj de la mondo, kie vi estas? Ni renkontiĝu dum la semajno!

Trovu la programerojn* uzante la serĉilon de en la apo/retejo!

Ĵus aperis la kongresa libro, kaj se vi havas saĝtelefonon, tiam vi povas ankaŭ ekhavi la apon de la kongreso. Nepre marku per koreto la programerojn* de Bobelarto ke vi ne maltrafu ilin! Estos ja 6 oficialaj, kaj unu maloficiala. Pri la resto de diboĉado, kafumadoj, babiladoj kaj aliaj spontaneaj eventoj ni lasu nin mem surpriziĝi surloke!

Jen, kion ni faros* iom pli detale, ĉar mi devas konfesi, ke la titoloj de la programoj eble ne sufiĉe salivigas vian apetiton por Esperanto-kulturo!

Dimanĉe: la 7-an de aŭgusto

Bobelarto 1: Enkonduko

Ĉu vi scias ĉion pri Bobelarto? Ĉu vi konas ĉiun angulon de niaj aktivecoj? Ĉu vi volas aŭdi pri la novaj planoj? Eĉ se vi estas fidela partoprenanto de niaj programeroj vi volos aŭdi la novajn planojn pri kiuj ni parolis ankoraŭ nenie!

Bobelartanoj vespermanĝas!

Komence de la kongreso ni iru kaj sidu trankvile en agrabla restoracio sur la teraso. Momente ni rezervis por 10 homoj, 5 jam certe venos. Veganaj opcioj ankaŭ eblas. Do restas ankoraŭ loko por vi!

Horo: 6a vespere, do 18:00.

Adreso: Restaurant l’Évidence, 3817 rue St-Denis (pieddistance de la kongresejo!)

Nepre skribu al ni, aŭ venu al la Bobelarto-telegrama grupo por la UK kaj anoncu tie, ke vi planas manĝi kun ni!

Marde: la 9-an de aŭgusto

Ĝi estos nia plej aktiva tago dum la UK kun tri programeroj!

Bobelarto 2: INK-gajnintoj

La programero por kiu ni laboris la plej multon dum la pasintaj jaroj! Finfine ni povas anonci al vi kiu gajnis la unuan Interkulturan Novelo-Konkurson! Tiu ĉi ne estos via kutima teda ceremonio, tute ne! Ni laŭtlegos kelkajn novelojn el la novelaro kiun vi havos en la kongresa sako, prezentos la gajnintan foton kaj la honora prezidanto Claudia Larochelle persone transdonos la premiojn al la ĉeestantoj.

Bobelarto 3: Honoraj Komitatanoj

Ni renkontos la honoran prezidanton de la INK-konkurso: Claudia Larochelle kaj la kunkreanton de la Efemera Artgalerio: Chlag! Eble estas nomo kiun vi aŭdas (bone, legas) nun la unuan fojon, sed post la UK vi certe ankoraŭ longe rememoros liajn bildojn! Tio estas tre speciala okazo por babiladi kaj demandi de du brilaj reprezentantoj de kanada kulturo.

Bobelarto 4: Legosalono

Ĉar ni estas en Kebekio, ni legos la plej novajn eldonojn de ESK: la Esperanto-Societo Kebekia. La celo estas ekkoni la novajn verkojn, kaj kompreneble aĉeti ilin! Petu subskribon de la aŭtoroj, kaj ĝenerale havi ideon kio okazas en tiu parto de la mondo rilate al literaturo!

Ĵaŭde: la 11-an de aŭgusto

Bobelarto 5: Verksesio

Finfine persone! Ni verkos, jes! Kune, kiel ĉiam. Ni amuziĝos elstare kreante rakontojn kaj ĝenerale ĝojos, ke ni faras tion sen ekranoj. Estos speciala okazo verki kaj sole, kaj grupe, kaj en paroj!

Vendrede: la 12-an de aŭgusto

Bobelarto 6: Pentro-kurso

Eble la plej speciala programero restas laste, ĉar kutime oni faru tiel. Chlag persone instruos pentradon al ni! Ĉu vi pensas, ke ni pentras nur per vortoj ĉe Bobelarto? Plejparte jes, sed ĉi foje vi povos sperti la grandskalan pensmanieron de Bobelarto. Kulturo diverspeca por ĉiuj! Brila artisto defios vin rehavi la ĝojon krei per farboj. Venu kaj esploru vian enan artiston kun Chlag! Li estas brila instruisto, kaj vi vere ne volos maltrafi tiun absolute specialan eblecon lerni de li!

Trovu liajn pentraĵojn ankaŭ en la Efemeria Artgalerio!

Tio ĉio! Aŭ ĉu estos pliaj surprizoj…? Venu kaj spertu mem! Ni tre atendas esti kun vi persone!

*Modifoj al la programeroj povas okazi surloke.

Kaj la unua rakonto jam estas en la aer’

Hieraŭ ni aperigis la unuan oficialan epizodon de Bobelarto. La podkasto prezentas dek rakontojn al vi, kaj la liston komencas Paŭlo Sergio Viana, kies voĉo estas vere legenda kaj konata, certe ne nur inter literaturamantoj.

Dum legosalono de Bobelarto iu diris: ho, mia celo en la vivo estas havi la ŝancon, ke Paŭlo laŭtlegu mian verkon! Ja tiom bele sonas lia voĉo. Do, se vi ankoraŭ ne scias pri kiu temas, tiam iru al jutubo aŭ al anchor aŭ ajna podkastapo kaj abonu la podkaston, ke vi ricevu sciigon kiam la sekva aperas.

Kaj la sekva ja aperos baldaŭ! Jam ĵaude 😊 Malantaŭ la kulisoj ni prepariĝas al la Universala Kongreso. Ĉu ni revidos vin tie en unu el la ĉeestaj sesioj? Ni laŭtlegos kaj ankaŭ verkos dum la semajno!

La novelo de Paŭlo aperos en la novelaro de Amo, Tuso kaj Forpaso en aŭgusto.

Ĝis tiam: bonan aŭskultadon al vi!

Literaturo en viaj oreloj! 🎧

Rapide trovu viajn kapaŭskultilojn kaj aŭskultu la enkondukan epizodon de la plej nova podkasto de Esperantujo! Bobelarto produktas 10-epizodan laŭteman serion, la titolo estas: Amo, tuso kaj forpaso.

Finfine nia projekto ne plu estas sekreto! Ni laboris pri la redaktado de la noveloj por la unua novelaro de la Interkultura Novelo-Kongreso en la pasintaj monatoj. Kompreneble ni jam tre atendas anonci la gajnintojn, kaj ankaŭ pri tio ni tre ekscitiĝas, ke restas ne multe da tempo ĝis vi povos teni la libron de 29 noveloj en viaj manoj!

En tiu ĉi podkasto-serio vi povos en la podkasto aŭdi finalistajn novelojn de la unua INK. Diversaj rakontoj, vidpunktoj, kaj voĉoj de ĉirkaŭ la mondo prezentos al vi la dek selektitajn novelojn.

Ni lanĉis ĝin hieraŭ. Kompreneble kiuj abonas la novaĵleteron de Bobelarto jam povis aŭdi la enkondukan epizodon antaŭ kelkaj tagoj. Novajn epizodojn atendu lundon kaj ĵaŭdon, en la sekvaj kvin semajnoj!

Ne nur la noveloj plezurigos vin, sed la podkastoj ankaŭ enhavas ludon. Aŭskultante la rakontojn de la diversaj kontribuantoj ĉu vi povas diveni kiu gajnis premion en la konkurso?

Anchor de la podkasto: https://anchor.fm/bobelarto

Spotify: https://open.spotify.com/show/0pDUIsdHMdDVdISp6KzkIt

RSS: https://anchor.fm/s/69312108/podcast/rss

Se vi kutime ne aŭskultas podkastojn, do simple abonu nian kanalon en jutubo: https://www.youtube.com/channel/UC8IH9jeiBelktp5TxADpVdQ

La unua novelo aperos la 11-an de julio!

Noktomeze amuziĝante kun afablaj amikoj – verkekzercoj por komencantoj

“Pri kio mi verku?” estas la plej ofta demando rilate al verkado. Estas tiom da temoj! Aŭ vi povas pensi pri absolute nenio, vi estas tiom blokita. Por helpi vin kie ajn vi troviĝas sur la spektro, venu la kvar diversaj ekzercoj, kiujn ni faris dum la komencantaj verksesioj inter januaro kaj aprilo de tiu ĉi jaro.

Januaro / Tasko 1 – Noktomezo

Observu kio okazas nun. Verkistoj funkcias kutime tiel, ke oni verkas pri tio kio nun okazas, aŭ kio ĵus okazis. Oni atentas en la buso, promenas, sidas en kafejo, atendas en la vico en la vendejo kaj ideo por rakonto formiĝas, ĉar io bela, stranga, banala okazis, kaj aŭ priskribas tion, aŭ komencas verki ion absurdan el ĉiutaga rakonto.

Ni komencis la unuan verksesion de 2022 per la evento kiu ekas la jaron: la horloĝo montras noktomezon, la nova jaro alvenas. Kio okazis tiam? Ĉirkaŭ tiu tempo? La defio estas trovi la rakonton. Ĉu vi emas rakonti ion kio okazis la lastan tagon de la jaro, dum la lastaj horoj? Kelkajn minutojn antaŭ noktomezo? Aŭ rakonti pri kio okazis tuj poste?

Kial utilas tiu ĉi ekzerco?

Ĝi montras al vi, ke vi fokusiĝu pri aferoj, kiuj okazas ĉirkaŭ vi. Atentu pri la tempo, sezono, la festoj, la homaj interagoj en la epoko en kiu vi vivas. Observado de la mondo ĉirkaŭ vi donas inspiron. Se vi simple komencas priskribi situacion kiu okazis eble vi volos aliel rakonti la reston, ĉar vi rimarkas kion vi volus ŝanĝi pri la okazaĵo mem. En rakonto vi ĉiam estas libera ŝanĝi detalojn!

Febraro / Tasko 2 – La plej bela tago de via vivo!

Por fokusiĝi pri kiel verki ion aparte ĝojan, pensu pri tio, kion vi volonte faras. Kial vi ŝatas tiujn aktivecojn? Kio aparte ĝojigas vin pri ili? La celo estas verki pri la plej bela tago, kiun vi povas imagi, kiam ĉio bone okazas! Vi ankaŭ povas elekti tre belan tagon de via vivo kaj pensi pri tio kial ĝi estas aparte memorida. Se vi ne volas fari la taskon pri vi mem, do elektu rolulon de rakonto, kaj imagu por tiu persono belan tagon.

La unua tasko estas fari liston pri aferoj kiujn vi aparte ŝatas fari, aŭ ŝatus sperti, ĉar vi pensas, ke vi ĝuus. Kio igus vian tagon aparte bela?

Kiam vi havas vian liston aldonu detalojn al la skribitaj aktivaĵoj. Ekzemplo: mi ŝatas manĝi bongustajn manĝaĵojn. Detaloj: kion vi precize ŝatus manĝi? Ĉu vi manĝas sole aŭ kun iu alia? Ĉu estas preciza loko kien vi ŝatus iri aŭ mem preparas la manĝaĵon?

Fine vi kompilas vian plej belan tagon de la listo. Kompreneble vi rimarkos, ke vi ne devas fari ĉion en la listo por havi belegan tagon. Fine pensu pri elemento de surprizo. Kio povus surprize pli ĝojigi vian tagon?

Kial utilas tiu ĉi ekzerco?

Kiam vi verkas pri io ĝoja, brila, malpeza, vi bezonas priskribi tiujn emociojn. Kial estas tiuj eventoj ĝojplenaj? La ideo de kion vi ŝatas, aŭ kiel vi volonte pasigas vian tagon (aŭ via rolulo sian tagon) montras kion vi aprezas en la vivo kaj kia vi estas. Gravas pripensi en niaj rakontoj kion fakte la rolulo ŝatas fari.

Marto / Tasko 3 – Amikeco

Priskribu scenon kiam vi ekkomprenis, ke vi havas amikon. Kia evento igis vin senti, ke la persono estas vere bona amiko via? Detale priskribu la emociojn, kio okazis kaj kiel tio ŝanĝis vian komprenon pri via rilato.

Tiu ĉi ekzerco estas kelkfoje pli tenera, la rezultoj de la sesio estis tre kortuŝaj kaj intimaj. Donu al vi tempon profundiĝi en la memoroj de viaj plej proksimaj amikecoj. Uzu tiujn memorojn por verki detale pri la temo.

Kial utilas tiu ĉi ekzerco?

Vi bezonas kapabli priskribi emociojn, kaj ekkomprenon de ajnan senton de rolulo. Ĝenerale vi bezonas kompenigi al via leganto kial sentas ion via karaktero. Se via rakonto enhavas amikecon, tiu estas tre grava tipo de rilato kio povas okazi inter homoj. Tra la interagoj kaj reagoj ni komprenas la sentojn kaj la gravecon de la okazaĵo en ajna rakonto. Do provu esprimi ion profundan kun detaloj kaj seriozeco por tuŝi la koron de viaj legantoj.

Aprilo / Tasko 4 – Kvin vortoj

Unu el la plej simplaj taskoj estas preni kvin vortojn kaj krei rakonton el ili. Dum la ekzerco ni uzis la jenajn vortojn por la verkado: sunsubiro, malvarma, stranga, freŝa, konstruaĵo.

Kial utilas tiu ĉi ekzerco?

Ĝi estas kvazaŭ la ekzerco kiu ĉiam funkcias. Prenu kvin diversajn vortojn kaj kreu rakonton uzante ilin. Vi povas hazarde malfermi vortaron, ajnan libron, la tiutagan gazeton, vi povas peti amikon listigi al vi kvin hazardajn vortojn, la eblecoj estas senfinaj.

Prenu de ie ajn tiujn kvin vortojn kaj ek al la verkado!

Kiel daŭrigi?

La lastaj kvar komencantaj verksesioj antaŭ la somera paŭzo (dum julio kaj aŭgusto ni renkontiĝos persone en diversaj renkontiĝoj!) ni okazigas la 7-an de majo kaj la 4-an de junio. Notu la datojn!

Vi ankaŭ povas trovi la sesiojn en Eventa Servo:

La 7-an de majo: 8:00 UTC kaj 14:00 UTC.

La 4-an de junio: 8:00 UTC kaj 14:00 UTC.

Venu kaj simple provu!

La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?

Ĉu vi sentas tiel, ke vi bezonas iom da nova vento en via verkado? Ĉu vi jam mem laciĝas pri viaj detalaj ekskuzoj, bone argumentitaj kialoj pri kial vi ne verkas? Ĉu vi bezonas retrejni la regulecon de via verkado? Ĉu vi volas aparteni al komunumo de homoj kiuj ankaŭ kreas en Esperanto same kiel vi? Aŭ ĉu vi bedaŭras ke vi maltrafis la unuan Mondan Verk-Monaton kaj nun pretas por la sekva?

Tiam vi estas en la plej bona loko! La plej mojosa literatura defio de Esperantujo estas MoVeMo! Post novembro en 2021 ni refaras la defion la duan fojon.

Aprilo atendas vin por komenci vian Esperanto-projekton kiun vi ĉiam volis fari. Vi finfine volas komenci legi tiun libron, ekverki tiun ideon kiun vi havas de monatoj (se ne jaroj…) Ni ne juĝas vin, simple kuraĝigas vin por komenci labori pri ĝi!

Pri kio temas?

Dum la monato de aprilo – do dum 30 tagoj – ni verkas, legas tradukas en kaj al Esperanto. Vi povas elekti legi ion dum kelkaj minutoj ĉiu tage, verki kelkajn frazojn, rakontojn, kantojn, aŭ plani ion eĉ pli grandan laŭ via plaĉo!

Kiel vi povas aliĝi?

Jen nia aliĝilo. Nia renkontiĝo kaj komunumo estas senpaga. Simple provu! Vi povas multon atingi nur per dediĉado de tri minutoj tage! Kion vi volas kaj povos atingi en tridek tagoj? Eltrovu mem!

1) Decidu kion vi volas fari dum 30 tagoj. Ĉu verki novelon, rakonton, tutan libron? Ĉapitron. Kantojn. Ĉu vi volas traduki novelojn? Ĉu vi emas trejni vian vortprovizon per ĉiutaga legado en Esperanto? Kion ajn vi volas fari dependas nur de vi!

2) Plenigu la aliĝilon. Notu vian taskon, dediĉu vin al la 30 tagoj kaj vi povas certiĝi, ke vi pli boniĝos je la kampo kiun vi elektis! Ĉi tie estas la aliĝilo.

3) Aliĝu al nia telegrama grupo: vi trovos tie homojn kiuj faras la defion same kiel vi! Ni subtenas unu la alian. Rakontas pri la defioj de verkado, pri nia progreso, sukcesoj, ni helpos vin dum la malfacilaj tagoj kaj ĝojos kun vi pri viaj atingoj! Ĉi ti estas la ligilo por aliĝi al la grupo.

4) Notu en Eventa Servo, ke vi partoprenas MoVeMo-n! Ĉi tie estas la evento.

5) Venu al niaj ĉiusemajnaj kunsidoj. Dum la sabatoj de MoVeMo ni renkontiĝas dum horo en la jitsi ĉambro “MoVeMo” por persone konekti kaj rakonti pri kiel estis la semajno por ni. La unuan sabaton (la 2-an de aprilo) ni ĉefe parolos pri niaj planoj por la monato. Jen la evento por ĝi.

Ĉu vi volas scii pli pri la antaŭa defio?

Iom sentiĝas tiel, kvazaŭ okazintus antaŭ longega tempo… 26 kuraĝaj homoj de la plej diversaj aĝgrupoj el Nord-, Mez-, Sud-Amerikoj, Azio kaj Eŭropo defiis sin por verki, legi aŭ traduki en Esperanto ĉiu tage en novembro. La sukceso de la unua eldono estis tuja! Kaj ni lernis multe de la unuaj spertoj.

Kion ni faris?

Plej multo verkis ion, multaj ankaŭ legis, kelkaj tradukis. Verkis romanon, rakontojn, kantotekstojn, poemojn, novelojn, malkovris novajn vortojn, pli bonigis siajn vortprovizojn. Tiuj kiuj plenigis la enketilon fine sume verkis pli ol 120mil vortojn.

Kion diris kelkaj el la partoprenantoj pri la defio?

“Novembre mi preskaŭ ĉiutage faris verkadon kaj legadon. Tagon post tago mia peno malgrandiĝis kaj mi faris ĝin kiel kutimon, kvankam ĝis la defio mi ne kutimis “verki” (nek nur skribi, nek nur tajpi) Esperante. Mi tamen ne rigardas mian rezulton kiel perfektan sukceson, ĉar la tuta kvanto, kiom mi verkis, ne atingis la celon kaj ne sukcesis daŭrigi ĝin strikte ĉiutage. Sed plej grave al mi estis igi min kutime verki ĝis la celo. Tiusence mia defio finiĝis en sukceso.”

“Estas stimule vidi kaj aŭdi aliajn kiuj verkas.” “Estas tre interesa defio por lerni Esperanton.”

“Danke al la defio mi kreis skribkutimon kaj mi povis skribi pli ol 300 vortojn tage.“

“Mia celo estis verki romanon. Mi havis ideon pri kion verki, sed ne sciis ekzakte kiel elturniĝus. Mi atingis la vortokvanton celitan, kaj krome mi tre kontentas pri la rezultanta verkaĵo.”

“Mi reenkondukis min en la verkadon. Kaj trovis la literaturon en Esperanto.”

La aliĝilo de MoVeMo estas ĉi tie.

La telegramo-grupo de MoVeMo troviĝas ĉi tie.

En la Bobelarto-komunumo ni tre volas scii: ĉu vi aliĝos al la defio? Kaj ĉefe: kion vi verkos nun?

Kion vi faris kiam la horloĝo montris noktomezon?

🥂 Feliĉan novan jaron al ĉiu! 🥂

La Bobelarto-sesioj rekomenciĝas kaj tio signifas, ke la muskoloj de verkado devas esti trejnataj post longa festa paŭzo. Ni estas fervoraj verkistoj, tamen eĉ ni ne komencis la jaron verkante, ĉar la unua sabato de la monato estis precize la 1-an de januaro. Tamen, la temo de la komencanta verksesio estis precize tio: la nova jaro. Eble vi emas preni paperon, skribilon nun kaj eksperimenti per la sekva demando.

Kion vi faris kiam la horloĝo montris noktomezon?

Priskribu la scenon: kion vi faris precize antaŭ dum kaj post noktomezo. Kie vi festis? Ĉu estis aliel ol en la antaŭaj jaroj? Ĉu vi finfine estis kun amikoj, via familio aŭ inverse: restis hejme inter la kvar muroj kaj ne festis pro ajna kialo?

Kial tiu ĉi tasko?

Ĉar plej ofte tiel laboras ni, verkistoj. Ni komencas verki scenon laŭ pecoj kiuj ja okazis, kiujn ni spertis, prefere nuntempe, ne tiom for de memoro, kun detaloj kiujn ni konas. Kaj poste venas la novaj ideoj kaj rakonto formiĝas. Ĉar ni havas la liberecon ŝanĝi kio okazis. Ĉiukaze, priskribi la realon estas bona komencpunkto de ajna novelo.

🥂

Partoprenanto de la pasinta sesio laŭte cerbumis en la grupo pri tio, ke komencis verki pri sia nova jaro, kaj tio ne estis aparte interese…, sed kiam finverkis kelkajn frazojn, tiam subite ekhavis ideon por interesa rakonto pri kiu li volonte verkus.

Kaj precize temas pri tio: vi povas komenci verki pri io kio okazas en via ĉiutaga vivo. Io banala, listigante la faktojn aŭ priskribante detalojn de io tute ordinara. Ekzemple, vi rememoras pri kiel io okazis dum la festo kaj subite io alia naskiĝas en via menso, tiel la motoro de via imagkapablo ekas kaj la verkisto (do, vi!) eklaboras.

🥂

Se tiu ĉi tasko plaĉis al vi, venu la 5-an de februaro 2022 al nia verksesio por komencantoj! Ni faras precize tiajn taskojn kiel la ĉi supra. Se vi ne volas laŭtlegi aŭ diskonigi kion vi verkis dum aŭ post la sesio tio estas tute en ordo. Provu kaj vidu kion naskas via menso!

La renkontiĝo daŭras ĉ. 45 minutojn kaj ni renkontiĝas en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku Niaj sesioj kutime estas la unuan sabaton de la monato.

Partoprenu je la 8:00 UTC (por la azia, aŭstralia parto de la mondo)14:00 UTC (por la afrika, eŭropa kaj amerika parto de la mondo). Kontrolu la paĝon de Eventa Servo, ĉar ĉiuj verksesioj kaj aliaj eventoj de Bobelarto aperas tie!

Pretigu viajn skribilojn kaj ek al la verkado!