MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆

Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis!

Kial indas partopreni? 🤔

Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.

Kiel funkcias MoVeMo? 🖊️

Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Antaŭ vi forkuras de tiu ĉi artikolo, ni povas diri al vi, ke ni tute aliel komprenas la defion. La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaŭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.

En la komunumo de Bobelarto partoprenos homoj kiuj:

🏆 dediĉos 3 minutojn al verkado kaj 3 minutojn al legado en Esperanto tage

🏆 tradukos 2 paĝojn tage

🏆 verkos 500 vortojn tage

🏆 tradukos pupteatron por la Montreala UK

🏆 elektos unu novan vorton ĉiu tage kaj laŭ tio verkos tekston

🏆 verkos 700 vortojn tage

Do, kiel vi povas vidi de la veraj ekzemploj la defioj povas esti tre diversaj. Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.

Do kion vi povas elekti?

🖊️ verki mallongan rakonton, poemon, hajkon, mikronovelon, kantotekston tage

🖊️ traduki paĝon, alineon, proverbon, rakonton tage

🖊️ elekti dum kiom da tempo vi volas verki aŭ traduki: dum 3, 7, 17, 37 aŭ 107 minutoj tage

Kompreneble, se vi emas verki tiom multe kiel la originala NaNoWriMo defio, tiam nenio haltigu vin. Ek!

Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.

Kiel vi povas aliĝi al la defio?

Venu al nia Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj. Ĉiu semajne sabate ni kunvenos mallonge por pridiskuti kio aparte interesan ni malkovris dum la defio. Ni subtenos unu la alian en la grupo kaj kiam vi sentas tiel, ke vi vere ne povas fari vian tagan ideon, skribu al ni. Vi certe ricevos subtenon, kuraĝigon aŭ inspiriĝon por persisti.

Venu kelkaj konsiloj por sukcese plenumi la 30 tagojn:

⏲️ Elektu kiam vi faros la defion: ĉu tuj post matenmanĝo, antaŭ vi eklaboras, en via tagmanĝpaŭzo, ĉu vespere antaŭ la vespermanĝo?

📍 Elektu kie vi faros la defion: ĉu vi havos dediĉitan tablon, angulon de la loĝejo aŭ en via laborejo uzos spacon por plenumi vian tagan taskon?

💡 Per kiu kutimo vi komencos la defion: ĉu vi legos vian plej ŝatatan citaĵon por inspiri vin? Ĉu vi pretigos tason da kafo aŭ teo antaŭ komenci? Ĉu vi ludos la saman muzikon por la etoso? Ĉu vi bruligos kandelon?

❤️ Prefere diru al via familio, kunloĝantoj, ke vi aldonas tiun tagan defion al via tagordo, ke vi ne estu ĝenita dum ĝi.

Pri verkado en Esperanto:

📙 Prefere havu vortaron apud vi. Aŭ retpaĝojn malfermitajn por rapida kontrolado de vortoj, esprimoj.

Serioza rememorigilo, kiun ni eble forgesos kelkfoje dum la defio:

Ĝi ne enhavas la redaktadon, la celo estas fari grandan laboron verkante-tradukante. Do la celo estas krei ĉiu tage, kaj fine, nur post longa ripozo de bonfarita laboro redakti. Do ne tuj, kaj nepre ne dum la defio!

Venu al nia telegramo-grupo kaj rakontu kion vi faros dum via defio en novembro! Ni tre atendas aŭdi viajn ideojn kaj celojn! Ek al la verkado! 🖊️🏆

De opero en Parizo al kosmo

En nia unua legosalono ni spertis kune la verkojn de Laure Patas d’Illiers.

Estis speciala tiu ĉi sesio pro du kialoj: unue, ke estis la inaŭgura sesio de la legosalono de Bobelarto, due ke la verkisto, Laure, mem ĉeestis kaj povis aŭdi siajn verkojn laŭtlegitajn, eĉ ankaŭ mem legis ilin por ni kaj eblis demandi de ŝi.

Ni legis la jenajn novelojn kune:

http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/atendante-cherubinon/
http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/en-tiu-ci-bela-tago/
http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/nevidebla/

***

La entuziasmo estis tiom granda, ke ni restis post la horo, kaj legis aldonan verkon pri dialogo en kosmo kiu komencis viglan diskuton pri kiel indas aŭ eblas verki pri Esperanto sen mencii ĝin. Kiel prezenti diversajn naciojn, kiel verki sen troaj stereotipoj? Jen la verko kiu inspiris nian babiladon:

http://verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/dialogo-en-la-kosmo/

La sekvan monaton ni legos la verkojn de Paŭlo Sergio Viana, kaj ni denove havos la honoron demandi de la verkisto persone kaj pasigi horon ĝuante nuntempan literaturon kune.

***

La sekva sesio okazos la 13-an de novembro. Serĉu nin en Eventa Servo: la du sesioj komenciĝas je 8:00 UTC kaj 14:00 UTC!

Ni renkontiĝos en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

Kion vi vidas en la foto?

Jen la taskoj dum la unua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 2-an de oktobro 2021.

Prenu foton! [kredu min, ajna foto funkcias] Dum la verksesio ni uzis la jenan:

Stela elektis tiun ĉi aŭtunan foton, vi povas trovi la originalon ĉi tie:
https://www.turistamagazin.hu/media/thumbs/os/zi/se/oszi-seta-a-dunakanyar-legsokszinubb-varosaban-vac-12570253-140104.jpg

1) Observu la foton dum 2 minutoj.

2) Verku minimume 5 frazojn pri kion vi vidas en la foto. Priskribu la kolorojn, la lokon, la rilaton inter la diversaj aferoj: kie estas kaj kiel aspektas la homoj, veturiloj, naturo en la foto.

3) Imagu, ke vi volas verki rakonton surbaze de tiu ĉi foto. Trovu minimume 10 rolulojn por eventuala rakonto en la foto. Ne forgesu, ke ne nur homoj povas esti roluloj.

4) Elektu tri rolulojn kaj pripensu unu frazon pri kio okazas al ili. Se vi emas kunligi la tri rolulojn, tio ankaŭ eblas.

Kial estas tiuj taskoj eble pli defiaj ol vi pensas?

Tiuj ĉi taskoj estas simplaj, tamen ne facilaj.

1) Ni alkutimiĝis al rapide rigardi ion kaj iri plu. Vere observi ion ajn en la vivo: foton, pentraĵon, okazaĵojn sidante en kafejo, aŭskultante homojn… bezonas pli longan atenton ol nur kelkaj sekundoj. Vi povas bone trejni vian kapablon observi kaj rimarki detalojn per tiu ĉi tasko.

2) Ofte okazas, ke ni ne restas je la foto/bildo. Ni komencas spekuli pri la homoj en la bildo aŭ kio okazas. Sed la fakto estas, ke vi ne scias kio okazas. Vi vidas nur la bildon mem, unu momenton. La pramŝipo plej verŝajne havas kapitanon, sed vi ne vidas tion. Nur imagas. Kelkaj homoj en la foto verŝajne konas unu la alian, sed vi ne scias tion, tio ankaŭ estas nur via imago.

3) Trovi rolulojn eble sonas kiel malfacila tasko, sed iu ajn kaj io ajn povas esti rolulo de rakonto. Objektoj, homoj, rivero, aŭto, ŝipo. Kaj ĉi tie jam eblas komenci verki: la kapitano de la ŝipo: eĉ se ne videblas.

4) Plej ofte ni komencas fari la taskon de verkado jam multe pli frue, ĉar ni ne atendas tiom longe por ekverki, sen vere observi jam la menso ekkreas rakontojn. Do post tiom da observado nia imagkapablo jam estis fajrigita por povi facile imagi almenaŭ kelkajn frazojn laŭ la bildo.

Kiel plaĉas tiuj taskoj al vi? Komentu libere sub la artikolo.

Bonan verkadon al vi! Kaj ĝis la sekva sesio!

La sekvan fojon, se vi emas vive partopreni la verksesion en internacia rondo de komencantaj verkantoj, ĝi okazas la unuan sabaton de la monato en jitsi, je 8:00 UTC aŭ 14:00 UTC. Kontrolu la paĝon de Eventa Servo, ĉiuj verksesioj aperas tie! Ni renkontiĝu la 6-an de novembro.

Malrapide, atenteme, kune

Vi tiom volonte legus ion alian ol nur tekstojn pri la movado. Se tio eblus prefere eĉ kun aliaj entuziasmaj homoj. Vi eble eĉ ne aparte bone scias kiu kaj kion verkas nuntempe en Esperanto.

Venu al nia legosalono ĉiun duan sabaton de la monato!

Vi povos konatiĝi kun tekstoj kiujn vi eble ne konis ĝis nun. Atendos vin la sperto malkovri rakontojn kune. Se vi ja konas la verkon tiam aŭdi ĝin laŭtlegate donos alian komprenon pri ĝi.

Imagu la sesion tiel: ni sidas kune, ni koncentriĝas pri la teksto, ni legas atenteme kaj aŭskultas unu la alian. Ni spertas la tekston kune. Sonas tiom simple, ĉu ne?

La elektita novelo estas prezentita mallonge, poste la legado komenciĝas. Ĉiam la leganto elektas la sekvan leganton de la ĉeestantoj. Ni ĉiu legas. Ni ne hastas, ni malrapide akompanas unu la alian, provante redoni la etoson de la verko. Se estas specialaj tagoj, okazaĵoj, ni trovas tekstojn rilate al tio, kaj ni honoras kune la okazon. Kelfoje ni deklamas poemojn. Fine, se ni sentas tiel ke ni volonte diskutus kion ni legis, ja estas la ebleco por tio. Sed ne tio estas la celo de tiu ĉi legosalono.

En tiu ĉi rondo la centran rolon ricevas la komuna legado. Ĝi taŭgas ankaŭ por novuloj, kiuj ankoraŭ eble ne kuraĝas tiom multe paroli. Ĝi taŭgas por spertuloj de la lingvo, kiuj deziras konatiĝi kun kaj per Esperanto-kulturo. Kaj al ĉiu inter tiuj du grupoj. Venu kaj spertu vivan literaturon kun ni!

La sesioj ne estos surbendigitaj. La magio estas en la momento!

Ni renkontiĝu je la 08:00 UTC aŭ je la 14:00 UTC ĉiun duan sabaton de la monato en jitsi. La nomo de la ĉambro estas: https://meet.jit.si/legosalono

Kiel komenci verki?

Vi ŝatas babiladi en Esperanto. Vi trovas blogojn por legi iom kaj pli bonigi vian komprenkapablon. Eble vi jam eĉ aĉetis kelkajn librojn. Sed ĉefe vi babiladas kun homoj en la reto, kaj ĝeniĝas, ke plej multe oni verkas pri Esperanto en Esperanto. Ĉu neniu verkas pri io ajn alia? Pri io pli interesa? Ajnajn simplajn rakontojn? Priskribojn, dialogojn pri aferoj kiuj nuntempe okazas?

Kaj tiam vi pripensas, ke eble vi povus fari ion tian, sed vi ankoraŭ eĉ en via denaska lingvo ne verkis. Tiu ĉi verksesio estas la perfekta okazo por provi verki ion! La verksesioj por komencantoj vere estas io, por kiuj vi devas neniel pretiĝi. Ni donas al vi la taskojn. Vi verkas mallonge, kaj vidas kiel tio plaĉas al vi. Vi laŭtlegas aŭ ne, daŭrigas aŭ ne, sed almenaŭ provas. Vi havas absolute nenion por perdi, venu kaj provu verki kun ni!

Ni renkontiĝu en la jitsi-babilejo verkuverku (https://meet.jit.si/verkuverku) ĉiun unuan sabaton de la monato je 8:00 UTC aŭ 14:00 UTC!

Se vi maltrafas sesion, la taskojn ni aperigos ĉi tie, en la blogo post la evento kaj vi povas provi ekverki mem.

Kaj ni daŭre verkas…

Vi sidas en ĉambro rigardante la malplenan paĝon kaj revas pri tio, ke la vortoj subite aperas sen tio, ke vi devus ion ajn fari. Aŭ fakte ne, ne tio estas la problemo. Vi ŝatas tajpi. Vi scias, ke vi volas verki, vi havas la ideon, sed vi ne scias kiel komenci. Aŭ vi eble eĉ jam komencis la tekston, jam verkis ion, sed ĝi ne plaĉas al vi, ĉar io mankas. Sed vi ne scias kio estas la problemo kun ĝi. Ju pli longe vi rigardas la tekston des pli la vortoj komencas ekflui antaŭ viaj okuloj kaj la bona ideo, la rakonto kiu komence sencis nun iel perdis ĝian fokuson.

Vi jam estis en tiu ĉi situacio, vi konas kiel tio funkcias. Vi jam verkis novelon, rakonton antaŭe. Eble vi eĉ sendis jam al konkurso. Eble vi prokrastis multe por komenci, vi bezonis plurajn rememorigojn por vere ekfari ion. Povas esti, ke vi ne sendis fine kion vi verkis, sed tamen tio ne estas la unua fojo, ke vi verkis rakonton. Eble vi komencis en via gepatra lingvo, kaj poste tradukis al Esperanto. Tamen, vi scias, ke verki en Esperanto estas alia afero.

Vi suferas, ĉar vi volas verki, vi eĉ decidas dediĉi iom da tempo de via vivo al ĝi. Vi havas ideojn, vi volas publikigi ilin, vi volas, ke aliaj trovu viajn rakontojn, vi volas montri ilin al la mondo. Sed vi ne scias kiel? Ĉu vi kreu blogon, ĉu estas entute aliaj homoj kiuj nuntempe verkas en Esperanto kaj ne pri Esperanto? Ĉu estas homoj, kiuj same ĝuas literaturon kiel vi, en pluraj lingvoj? Ĉu estas homoj krom vi kiuj ne nur babiladi emas, sed fakte pli altniveligi sian konon de la lingvo, kaj komprenas, ke tion eblas tre bone atingi per verkado?

Ni kreas komunumon ĉi tie ĝuste por tiuj homoj. Vi ne estas sola en via serĉo! Ni ankaŭ volas regule verki, krei kutimojn en kiu literaturo havas gravan rolon. Trovi la homojn kun kiuj eblas pridiskuti diversajn defiojn rilate al verkado. Kun kiuj komune farante verktaskojn ni inspiriĝas, kaj ricevas samtempe afablan kritikon pri niaj verkoj.

Ni renkontiĝas ĉiu monate unu foje por horo kaj duono. Komune ni verkos, pridiskutos niajn defiojn, kuraĝigos unu la alian partopreni en konkursoj, helpos pli boniĝi pri rakontado de historioj, kaj ofertos niajn verkojn al la tuta Esperanto-komunumo.

Ĉu tio sonas interese al vi? Sendu al ni retmesaĝon kun la linio ke vi volas partopreni al info@bobelarto.ink! Ni komencas sabate, la 18-an de septembro.

Bonvenon al Bobelarto!

Vi estas en la ĝusta loko, se vi ŝatas legi aŭ verki en Esperanto! Bonvenon al komunumo kie ni entuziasmas pri vortoj, frazoj, rakontoj kaj babiladoj en la mondo de literaturo. Ni tre ĝojas, ke vi estas ĉi tie.

Kiu estas ni?

Ni estas teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ni verkas, legas kaj diskutas pri literaturo, organizas verkatelierojn, konkursojn (ĉu vi jam aŭdis pri INK?), kaj kuraĝigas vin ekverki kaj partopreni en la literatura vivo de Esperantujo.

Ni uzas Esperanton kiel ponto-lingvon por kunligi homojn kiuj ŝatas ĉiuspecajn verkojn ĉirkaŭ la mondo. Ni legas kaj helpas diskonigi viajn verkojn, donas kritikon kaj kune ni kontribuas al vivanta komunumo de literatur-ŝatantoj.