INK-3 – Regularo
Artikolo 1. Celo
Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio. La konkurso celas instigi aktualan novel-verkadon de verkistoj el diversaj kulturoj, tiel instigante ankaŭ dialogon kaj interkompreniĝon.
Artikolo 2. Temo
Noveloj devas konformi al la temo de la konkurso: “La sekreta vivo de miaj najbaroj”.
Artikolo 3. Tipo kaj formo
• Noveloj devas esti ne jam publikigitaj; nevalidaj por la konkurso estas verkoj aperintaj en presa aŭ en alia formo, inkluzive de publika legado, radia, televida, reta aŭ bita dissendoj kaj similaj.
• Noveloj devas havi titolon. Tiu titolo ne povas esti la temo de la konkurso.
• Proponitaj tekstoj havu maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko.
• Ĉiu partoprenanto rajtas proponi ĝis du (2) novelojn al la konkurso.
• Noveloj devas esti senditaj en la formo de elektronika tekstodosiero kreita en unu el la jenaj formoj: Mikrosofta Verkilo (DOC, DOCX), Malfermita Dokumentformo (ODT) aŭ Unikoda Simpla Teksto (TXT). La konkurso ne akceptos manskribitajn, faksitajn aŭ PDF-formatajn tekstojn.
• La nomo de la partoprenanto ne estu en la teksto de la novelo aŭ en la titolo de la sendita dosiero. Nur la sekretario kaj la organiza skipo de la konkurso konos la nomon de la verkistoj, tiel ke la noveloj prezentitaj al la ĵurianoj estos juĝitaj anonime, por plia senpartieco.
Artikolo 4. Lingvo
Estas akceptataj noveloj originale verkitaj en iu ajn lingvo. Noveloj originale verkitaj en la internacia lingvo Esperanto, en la itala, kataluna, persa, rusa kaj ukraina estas proponeblaj rekte, sen akompananta traduko. Noveloj verkitaj en iu ajn alia lingvo estos akceptataj kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko al unu el tiuj lingvoj: Esperanto, itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, kaj ke oni menciu en la sendoformularo la nomon de la tradukinto kaj sendu la verkon en la originala lingvo.
Artikolo 5. Kvalifiko
La konkurso estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj, escepte de la homoj menciitaj en ĉi tiu artikolo. Noveloj verkitaj kun kontribuo de artefarita intelekto (AI) estaj akcepteblaj kondiĉe ke la proponanto menciu la nomon de la AI-programaro en la sendoformularo.
Se la partoprenanto ne atingis la plenan aĝon en sia loĝloko je la dato de novelo-propono, necesas la konsento de gepatro aŭ kuratoro. La organizantoj de la konkurso povas, laŭ sia bontrovo, peti pruvon de identeco kaj aĝo de partoprenantoj de la konkurso por kontroli ilian kvalifikon.
Ĵurianoj, prezidanto, honora prezidanto, sekretario kaj organizantoj de la konkurso ne rajtas partopreni kiel verkistoj en la konkurso. Ĉi tiuj homoj tamen rajtas sendi verkon laŭ la formo de nekonkursanta novelo. Nekonkursantaj noveloj ne rajtas gajni la premiojn menciitajn en la artikolo 10 sed povus esti publikigitaj sub la artikolo 11.
Artikolo 6. Rajtoj kaj kompenso
Proponante novelon al la konkurso, ĉiu partoprenanto deklaras sin la sola kaj aŭtentika verkisto de ĉi tiu novelo, ke li/ŝi havas ĉiujn rajtojn necesajn por proponi ĝin kaj partopreni en ĉi tiu konkurso, ke la proponita novelo ne malrespektas la rajtojn de iu alia, inkluzive iun ajn rajton pri intelekta propraĵo kaj ke ĝi enhavas neniun plagiaton. Ĉi tiuj deklaroj validas ankaŭ pri iu ajn traduko sendita de la partoprenanto.
Partoprenantoj konsentas kompensi Akademion Literaturan de Esperanto, Bobelarton, Universalan Esperanto-Asocion, ties filiojn, kaj provizantojn por iu ajn premio, materialo aŭ servo rilate al ĉi tiu konkurso, same kiel iliaj respektivaj administrantoj, estroj kaj dungitoj kaj membroj de la ĵurio (kolektive, la Indemnigitaj Partioj) pro perdoj, kostoj, damaĝoj kaj aliaj elspezoj okazintaj kiel rezulto de malobservo de ia ajn kaŭzo de ĉi tiu kontrakto parte de partoprenanto, rekte aŭ nerekte.
Artikolo 7. Novel-proponoj kaj tempolimo
La limdato por sendi novelojn estas la 30-a de septembro, 2023. La noveloj devas esti senditaj per la reta formularo de la konkurso.
Artikolo 8. Ĵurio
La ĵurio konsistas el samideanoj el diversaj kulturoj. La gajnintoj estos elektitaj surbaze de la jenaj kriterioj:
• respekto de la temo;
• respekto de la specifa novelo-formato;
• prezento kaj strukturo de la novelo;
• stilo kaj verkokvalito de la verkisto;
• originaleco de la teksto.
La ĵurio estas memstara por elekti la gajnintojn de la konkurso. Ĝia decido estas nekontestebla, definitiva kaj senapelaciebla. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 109-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio, somere 2024. La gajnintoj estos ankaŭ informitaj per retpoŝto.
Artikolo 9. Kategorioj
La konkurso havas du kategoriojn: kategorio komencantaj verkistoj kaj kategorio spertaj verkistoj. La ĵurio taksas la novelojn laŭ la kategorio, kiun la konkursantaj verkistoj elektas en la sendoformularo. La organizantoj de la konkurso rezervas al si la rajton ŝanĝi la kategorion de la konkursanto laŭ sia bontrovo.
Artikolo 10. Premioj
Dek monaj premioj estos donitaj al la konkursantoj:
Sekcio komencantaj verkistoj:
• 1-a premio de 500 eŭroj;
• 2-a premio de 400 eŭroj;
• 3-a premio de 300 eŭroj;
• 4-a premio de 200 eŭroj;
• 5-a premio de 100 eŭroj;
Sekcio spertaj verkistoj:
• 1-a premio de 1000 eŭroj;
• 2-a premio de 800 eŭroj;
• 3-a premio de 600 eŭroj;
• 4-a premio de 400 eŭroj;
• 5-a premio de 200 eŭroj.
La premioj estos donitaj ene de sesdek (60) tagoj post la anoncado de la gajnintoj. Se ial, gajninto rifuzas la premion tute aŭ parte, la premio simple ne estos aljuĝita, kaj la gajninto ne rajtos postuli iun alian premion. Gajnintoj komprenas kaj konsentas ke ilia nomo kaj iliaj deklaroj estos uzataj lige kun la konkurso, inkluzive reklamcele, sen aldona kompenso.
Artikolo 11. Publikigo de tekstoj
Ĉiu partoprenanto en la konkurso akceptas, sen ia rezervo kaj sen alia kompenso, cedi ekskluzivan rajton al la organizantoj de la konkurso por ke ties proponitaj tekstoj estu publikigitaj, parte aŭ tute, ia ajn forme (interalie sed ne ekskluzive, papere, elektronike aŭ voĉe), sen limo da tempo aŭ teritorio, kaj ke ili estu tradukitaj al iu ajn alia lingvo. La proponitaj tekstoj povas esti redaktitaj antaŭ publikigo. La ŝancoj gajni premiojn estas konsiderataj akcepteblaj kompensaĵoj por la verkaĵoj. Neniu garantio pri publikigo estas donita al verkoj senditaj al la konkurso. La organizantoj engaĝiĝas redoni la ekskluzivan rajton al la aŭtoroj kies noveloj nek estis premiitaj de la konkurso nek estis publikigitaj de la organizantoj aŭ de siaj parteneroj (en novelaro aŭ alimaniere).
Artikolo 12. Malkvalifiko
Ĉiu malsukceso plenumi la konkursajn regulojn rezultigos aŭtomatan malkvalifikon. Inter alie, estos malkvalifikitaj:
a) konkursaĵoj ne respektantaj la parametrojn priskribitajn en ĉi tiu regularo (koncerne longon, formon, lingvon kaj temon);
b) iu ajn konkursaĵo nekompleta, nekomprenebla, malfrua, fraŭda aŭ alie enhavanta falsajn informojn;
c) iu ajn partoprenanto, kiu, post la peto de la konkurso-organizantoj, ne provizas
pruvon pri identeco kaj aĝo konsiderata sufiĉa.
Artikolo 13. Limigo de respondeco
Elektante partopreni en la konkurso, partoprenantoj konsentas liberigi la Indemnigitajn Partiojn de iu ajn kompensdevo por ia ajn damaĝo aŭ perdo rezultanta de ilia partopreno en la konkurso, de la publikigo de iliaj noveloj, de la aljuĝo, akcepto aŭ uzo de premio. Sen limigi sin al ĉi tio, la Indemnigitaj Partioj ne povas esti konsiderataj respondecaj pro la nuligo, prokrasto aŭ modifo de la konkurso, proponoj perditaj, ŝtelitaj, prokrastitaj, difektitaj, misdirektitaj, ricevitaj malfrue, detruitaj, nelegeblaj aŭ nekompletaj, kaj la nekapablo partopreni en la konkurso ial ajn inkluzive de iu ajn teknika aŭ teknologia fiasko.
Artikolo 14. Finaj decidoj
Ajna decido de la membroj de la ĵurio aŭ de la organizantoj rilate al la konkurso kaj la aplikado de la reguloj de la konkurso estos definitiva kaj neapelaciebla.
Artikolo 15. Akcepto de regularo
Sendante novelon por la konkurso, ĉiu partoprenanto asertas, ke li/ŝi legis, komprenis, akceptis kaj respektis la regulojn de la konkurso. Se malkaŝiĝos post la premi-ricevo, ke gajninto ne respektis la regulojn de la konkurso, li/ŝi devos repagi la sumon de la premio, kiun li/ŝi ricevis.
Artikolo 16. Modifo de la regularo
Laŭ ilia sola bontrovo, la organizantoj de la konkurso povas modifi, mallongigi, nuligi, prokrasti aŭ alimaniere ŝanĝi la regulojn de la konkurso.
.