La 2-a Interkultura Novelo-Konkurso

La kanada artisto Bruno Rouyère pretigis la logotipon de la 2-a INK

La temo: Nokta vojaĝo

Estis nokto kaj iu vojaĝis. Eble ekiris piede, ĉevale, aŭte aŭ buse. Eble plonĝis subakven per submarŝipo aŭ forlasis la teron flugante per kosmoŝipo. Sed kien iris la heroo de la rakonto kaj ĉefe: kial? Kio okazis? Nur vi, la aǔtoro, povas respondi al tiuj demandoj, okaze de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)!

La detaloj de la Konkurso

Ni invitas vin verki novelojn pri tiu ĉi temo kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de septembro 2022. La noveloj povas havi maksimume 12 000 tajpitajn karaktrojn, inkluzive spacojn (tio estas proksimume 2000 vortoj). Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaǔe publikigitaj. Se la temo inspiras vin tre, vi rajtas sendi eĉ tri novelojn al la konkurso!

La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aǔ en la itala, rusa aǔ ukraina aǔ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, rusa aǔ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.

La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 108-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Torino, en la somero de 2023.

Ĉi jare, la plej granda novaĵo de la konkurso estas, ke ni enkondukas du kategoriojn: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.

En la komencenta kategorio, la aŭtoroj de la kvar gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 500, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvar gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 1000, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.

Trovu la detalojn de la konkurso en la retpaĝo de la Akademio Literatura de Esperanto.