Kiaj estas la Bobelarto-sesioj? Se vi ankoraŭ neniam partoprenis ilin tiam venu kelkaj komentoj kaj rekomendoj al vi rekte de la komunumo!
“Se verkado aŭ literaturo en Esperanto interesas vin, vi ne trovos pli bonvenigan kaj kuraĝigan komunumon ol Bobelarto.”
“Bobelarto estas mojosa komunumo por verkemuloj kaj legemuloj. Bonaj homoj, agrabla etoso, perfekte organizataj eventoj.”
“Virtuala ĉambro, kie eĉ novulo povas ne senti maltaŭga, kie eĉ atendata aferoj evidentiĝas neatenditaj kaj kiu malaperas post la renkontiĝo, postlasante nur memorojn.”
“Bobelarto tre ofte okazigas aranĝojn, kie homoj el diversaj kultursferoj kune ĝuas legi kaj verki, kaj kiujn oni povas partopreni senpage. Precipe libroamantoj kaj verkemuloj devas ne maltrafi la rarajn okazojn praktiki sian lernitan lingvon Esperanto por konversacii pri libroj kaj por verki siajn rakontojn.”
“Bobelarto ŝajnas al mi tre bonvena kaj fruktodona agado, kiu kuraĝigas verkemulojn kaj legemulojn kaj faciligas interŝanĝon de inspiropovaj ideoj. Tial mi rekomendas ĝin.”
“La unua unika punkto estas, ke ni legas verkon kune kun ĝia aŭtoro kaj poste ni povas kaj paroli opinion kaj demandi la aŭtoron pri la verko. Ĝi estas nekredeble granda ŝanco por libro-amantoj. Estas ĝuoplena tempo, ankaŭ kiam ni laŭvice laŭte legas la tekston. Tiam mi dankas la afablan atmosferon, ke ni ne bezonas nek glate nek bele legi. Ĝui legadon kun amikaj homoj faras min ĉiam pli proksima al Esperanto-literaturo.“
“Viglaj esperantistoj, interesaj ideoj, bona etoso kaj kontakto kun homoj el ĉiuj kontinentoj!”
“Nenio timiga. Kiu povas kaj volas fari ion, tiu faras. Kiu ne, tiu ne faras. Tre simple!”
“Literaturo helpas!”
“La projektoj de Bobelarto vivigas la lingvon por homoj kiuj ŝatas legi en Esperanto aŭ verki per Esperanto. Ĝi kreas komunumon inter literaturamantoj, kaj helpas inspiri tiujn kiuj volas plilertiĝi pri verkado.“
Ankaŭ vi estas bonvena ensalti la mondon de literaturo en Esperanto. La plej mojosa komunumo de literaturamantoj atendas vin!