INK-1 👩‍⚕️

Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
1-a eldono 👩‍⚕️

Unua premio

Rafael Nogueras – Portoriko
Amo en la tempoj de kovimo
Premio: 500 €

Dua premio

James Bridge – Kanado
La sekreta recepto
Premio: 300 €
Rafael Nogueras – Portoriko
Ĉu ne pli bone hejme?
Premio: 300 €

Tria premio

Sten Johansson – Svedio
La tricenttrideksepa tago
Premio: 200 €
Martin Rue – Unuiĝinta Reĝlando
La brakumklubo
Premio: 200 €

Amo, tuso kaj forpaso

La novelaro kun la finalistaj noveloj de la unua Interkultura Novelo-Konkurso disponeblas ĉe la eldonejo KAVA-PECH kaj la UEA-libroservo.



Pensu: la nova kronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon?

Per ĉi tiu temo — “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” — , vi povis trovi inspiron por skribi fikcian rakonton okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), aktuale (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?).

La detaloj de la konkurso

Ni invitis vin verki novelojn pri tiu ĉi temo kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 20-a de junio 2021. La tekstoj devis esti maksimume 6-paĝaj (t.e. ne pli ol 12 000 karaktroj). Ne estis minimuma longeco!

La oficialuloj de la unua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Claudia Larochelle, el Kebekio, honora prezidanto
• Francisko Lorrain, el Kebekio, prezidanto
• Stela Besenyei-Merger, el Hungario, sekretario

Claudia Larochelle invitis vin verki por INK-1.

Rigardu la detalojn de INK-5: La detalo kiu ŝanĝas ĉion. 🦋

Rigardu la detalojn de INK-4: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. 🤖

Rigardu la detalojn de INK-3: La sekreta vivo de miaj najbaroj. 🕵️

Rigardu la detalojn de INK-2: Nokta vojaĝo. 🌙

Rigardu la detalojn de INK-1: KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin. 👩‍⚕️

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…