La 7-a Monda Verk-Monato ✍️

La 7-a MoVeMo atingis la finon! Monato plena de ĝojo, diskutoj, malkovroj, atingoj, kultivado de Esperanto-literaturo kaj nia mojosa komunumo. 😊

Ni elkore dankas al la oficialaj aliĝintoj: Aleĉjo, Alvaro, Anna, Belulino, Danil, Dario, Erin Z., Federiko, Irizanjo, Iván, Jaes, Jangu, Jose Fabio, Kadavraverkisto, Karlo, Kuo, Longarko, Malekera, Niko, Oazo Lee, Petro, Rafa, Ŝanjo, Steĉjo, Stefan, Sten, Ŝugo, Tatjana, Terana, Turfalko, Zsuzsi, kaj ĉiu alia kiu sekrete partoprenis la defion. Ĉies kontribuoj kaj subteno, per skribaj mesaĝoj, dum la kunvenoj, aŭ simple akompanante nin, estis valoregaj.


Ni sincere esperas, ke vi multe ĝuis la monaton!
Por ni, la organizantoj, la 7-a MoVeMo estis vere plaĉa.
Kaj ni deziras, ke la 8-a estu eĉ pli bona!
Tio sendube okazos, ĉar ni scias, ke vi revenos por partopreni ĝin. 😉
Ĝis la sekva Monda Verk-Monato!