INK-5 🦋

Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
5-a eldono 🦋

La 2-an de aŭgusto, dum la Universala Kongreso en Graco, Aŭstrio, estis anoncitaj la gajnintoj de la kvina eldono de INK kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion“. Jen la premiitoj:

Kategorio spertaj verkistoj

1. Diana Fedorovici (Диана Федорович) – Moldavio
Ĉu vi ŝatas zamon? (Вы любите заму?)
Premio: 1000 €

2. Davide Bacchilega – Italio
Oniksaj okuloj (Occhi d’onice)
Premio: 800 €

3. Yurii Vetkin (Юрій Вєткін) – Ukrainio
Verda koloro de mia amo… (Зелений колір мого кохання…)
Premio: 600 €

4. Marc Spaccesi – Francio
Mia patrino (Ma mère)
Premio: 400 €

5. Sten Johansson – Svedio
Jam familiano
Premio: 200 €

Kategorio komencantaj verkistoj*

1. Valeriia Tahamlyk (Валерия Тагамлык) – Ukrainio
Donaco el la ĉielo (Подарок с неба)
Premio: 500 €

2. Yana Yabluko (Яна Яблуко) – Ukrainio
Senracia turno (Безглуздий поворот)
Premio: 400 €

4. Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio
Nesto ĉe la akvofalo (Гнездо у водопада)
Premio: 200 €

5. Mary Beth (Мэри Бет) – Kazaĥio
Piedo de la sorto (Лапа судьбы)
Premio: 100 €

Honora mencio de la ĵurio al la plej bona juna verkisto

Antonio Lariccia – Italio
Pro unu komo (Per una virgola)
Premio: 50 €

Honora mencio de la organizantoj de la konkurso

Daniele Montano – Italio
La viro sur la ĉaro (L’uomo sul carro)
Premio: 50 €

* La tria premio en la kategorio komencantaj verkistoj ne estis aljuĝita.

Vi povas re-spekti la videon de la anonco de la gajnintoj en nia Jutubo-kanalo:


Finalistoj

Albert Ginestà — Andoro
 La konstanta K (La constant K)
Albert Feijóo — Andoro
 Lucy
Alexandra Mendieta — Kanado
 La ringo
Alex Berk (Алекс Берк) — Germanio
 Eto — la rakonto de malgranda berlina kafejo (Дещиця — історія маленької берлінської кав’ярні)
Anastasiya Zareckaya (Анастасия Зарецкая) — Rusio
 Longa adiaŭo (Долгое прощание)
Andrea Pirani — Italio
 La baptopatro (Il padrino)
Andreu F. — Hispanio
 Sesa senso (Sisè sentit)
Artur Finch (Артур Фінч) — Ukrainio
 Plasta kaĝo (Пластикова клітка)
Edouard Launet — Francio
 Kompleta idioto (Un parfait idiot)
Elena Tartaglia — Italio
 Am-bombado (Love bombing)
Frédéric Mirabel-Chambeau — Francio
 Malvarma viando kaj flavigitaj kajeroj (Viande froide et carnets jaunis)
Hadis Nazeri (حدیث ناظری) — Irano
 Sep kalvuloj (هفت کچل)
Hartmut Schiff — Germanio
 Dimanĉa gazeto
Ingrid Budau — Rumanio
 Mia avino, la sorĉistino
Isidro Canal Valero — Hispanio
 48
Jorge Rafael Nogueras — Portoriko
 La lasta ekspedicio de sinjoro Patterson
Kirill Starkov (Кирилл Старков) — Rusio
 Polinjo (Поля)
Laurent Maillard — Francio
 La violo de Cry (La violette de Cry)
Liubov Ivanova (Любов Іванова) — Ukrainio
 Prezo de rideto (Ціна усмішки)
Luigi Guicciardi — Italio
 La lasta flugo (L’ultimo volo)
Manel Soria — Hispanio
 Anna aŭ Ana (Anna o Ana)
Mikhail Starodub (Михаил Стародуб) — Rusio
 Verda dosiero (Зелёная папка)
Milena Contini — Italio
 Ladskatolo sur la sidloko (Una lattina sul sedile)
Mina Hemmati (مینا همتی) — Irano
 Lulilo de Newton (گهواره نیوتون)
Montserrat Gil Casals — Hispanio
 Kuniklaj okuloj (Ulls de conill)
Mykola Pavlenko (Микола Павленко) — Ukrainio
 Frondulo (Фрондер)
Nadiya Gumenyuk (Надія Гуменюк) — Ukrainio
 Papilio (Метелик)
Sergej Varaksin (Сергей Вараксин) — Rusio
 Gagarin (Гагарин)
Silvia Zanolli — Italio
 Papagetoj (Cocorite)
Stefan Grotz — Germanio
 Artefakto N-ro 2906 (Artefakt Nr. 2906)
Svetlana Volkova (Светлана Волкова) — Rusio
 Verda rubandeto (Зелёная ленточка)
Teresa Tello Aragay — Hispanio
 Akvisto (Aquari)
Uliana Kryvokhatko (Уляна Кривохатько) — Ukrainio
 Unu minuto (Одна хвилина)
Vito Antonio Giorgio — Italio
 La asterisko (L’asterisco)
Yohan Marjac — Francio
 Malbona noto (Mauvaise note)
Yuri Sanberg (Юрий Санберг) — Rusio
 Tie, kie forfrostiĝis mamutoj (Там, где замерзли мамонты)

Gravaj datoj:
⦿ 4-a de aŭgusto 2024:
Lanĉo de la kvina eldono de INK kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” dum la 109-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Aruŝo, Tanzanio.
⦿ 30-a de junio 2025: Limdato por partopreni la konkurson (2247 konkursantaj noveloj estis ricevitaj).
⦿ Dume : La legokomitato kaj ĵurio taksis la partoprenintajn novelojn.
⦿ Aprilo 2026: La partoprenintoj estis informitaj ĉu ili estas finalistoj.
⦿ 2-a de aŭgusto 2026: Premio-ceremonio kaj anonco de la gajnintoj dum la 111-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Graco, Aŭstrio.
⦿ Aŭgusto–septembro 2026: Gajnintoj kaj finalistoj ricevis monpremion kaj diplomon.
➤ Aktuale: La finalistaj noveloj estas redaktitaj kaj tradukitaj por krei la novelaron kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn.
⦾ Aprilo 2027: Publikigo de la novelaro kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn de la kvina eldono de INK. La finalistoj ricevos po 2 ekzempleroj de la novelaro.

La temo: “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”

La Interkutura Novelo-Konkurso estis jam en sia kvina eldono kaj invitis vin verki novelojn kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”.

Iusence vivo estas akumuliĝo de detaloj, sed ni konstatas tion nur je gravaj momentoj. Unu misa cifero je telefonnumero rezultas en renkontiĝo kun afabla strangulo, grava scienca malkovro dankindas al hazarda ŝanĝo de cirkonstancoj, letero liverita al strato en malĝusta distrikto kaŭzas perditan ŝancon. Minuso iĝas pluso en banka sistemo kaj subite la ŝuldanto iĝas riĉulo. Feriplanoj misvojiĝas pro miskompreno. Kion fine la protagonisto havas, ne estas kion originale celis. Kiu estas la detalo, kiu ŝanĝas ĉion? Ĉu la rezulto iĝas tragedio, aŭ fakte pliboniĝo? Kiajn novelojn vi verkos ĉi-foje?

La detaloj de la konkurso

La konkurso atendis viajn novelojn kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” kaj inivitis sendi ilin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2025. La noveloj povis havi maksimume 2000 vortojn. Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiris vin tre, vi rajtis sendi eĉ du novelojn al la konkurso!

La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la franca, itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.

La oficialuloj de la kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Ahmad Mamduhi, el Irano, prezidanto
• Manuela Ronco, el Italio, sekretario

La ĵurianoj de la kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Ivan Colling, el Brazilo
• Heidi Goes, el Belgio
• Paŭlo Moĵajevo, el Ukrainio
• Anna Striganova, el Rusio
• Francisco Stefano Wechsler, el Brazilo

Kadre de sia kvina eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2247 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko kaj Azio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 111-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Graz, Aŭstrio (1 — 8 de aŭgusto 2026).