
Ĉu vi ne povas vivi sen literaturo?
Vi estas en la plej bona angulo de la reto por verki kaj legi kune en Esperanto!

Jen la gajnintoj de la
5-a Interkultura Novelo-Konkurso!
La 2-an de aŭgusto, dum la Universala Kongreso en Graco, Aŭstrio, estis anoncitaj la gajnintoj de la kvina eldono de INK kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion“. Jen la premiitoj:
Sperta kategorio
1. Diana Fedorovici (Диана Федорович) – Moldavio
Ĉu vi ŝatas zamon? (Вы любите заму?)
Premio: 1000 €
2. Davide Bacchilega – Italio
Oniksaj okuloj (Occhi d’onice)
Premio: 800 €
3. Yurii Vetkin (Юрій Вєткін) – Ukrainio
Verda koloro de mia amo… (Зелений колір мого кохання…)
Premio: 600 €
4. Marc Spaccesi – Francio
Mia patrino (Ma mère)
Premio: 400 €
5. Sten Johansson – Svedio
Jam familiano
Premio: 200 €
Komencanta kategorio
1. Valeriia Tahamlyk (Валерия Тагамлык) – Ukrainio
Donaco el la ĉielo (Подарок с неба)
Premio: 500 €
2. Yana Yabluko (Яна Яблуко) – Ukrainio
Senracia turno (Безглуздий поворот)
Premio: 400 €
4. Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio
Nesto ĉe la akvofalo (Гнездо у водопада)
Premio: 200 €
5. Mary Beth (Мэри Бет) – Kazaĥio
Piedo de la sorto (Лапа судьбы)
Premio: 100 €
Honora mencio de la ĵurio al la plej bona juna verkisto
Antonio Lariccia – Italio
Pro unu komo (Per una virgola)
Premio: 50 €
Honora mencio de la organizantoj de la konkurso
Daniele Montano – Italio
La viro sur la ĉaro (L’uomo sul carro)
Premio: 50 €
➠ Vidu la kompletan liston de finalistoj kaj pliajn detalojn pri INK-5.
➠ Spektu la videon kun la anonco de la gajnintoj en nia YouTube-kanalo.
La sepa eldono de INK estis lanĉita!
Vi povas jam verki kaj sendi novelojn por la sepa INK!
La nova temo estas: “Inter du epokoj“.
Eksciu pliajn detalojn ĉi tie!

Abonu la novaĵleteron de Bobelarto!
Virtualaj verk- kaj legsesioj! PDF-oj de Esperanto-literaturo! Komunumo, amikeco, babilado!
Ĉiumonate vi havas la ŝancon renkonti homojn de ĉirkaŭ la mondo dank’ al literaturo.
Ĉiu sesio estas unika, la taskoj estas variaj kaj la etoso neripetebla!
Ĉu ni revidos vin ankaŭ?
Mi ŝatas verki kaj legi en Esperanto! 📚
Bobelarto okazigas diversajn literaturajn reteventojn dum la jaro, inter kiuj estas ĉiumonataj legosalonoj kaj verksesioj!
Trovu ĉi tie la informojn kaj partoprenu la sekvan sesion!
Aŭskultu “Olda Fan kaj la roboto-edzino”, la dekan epizodon de la podkastoserio de INK-4!
Pri Bobelarto

Bobelarto estas komunumo de literaturamantoj. Ni verkas kaj legas kune.
Kontaktu nin!
Skribu al ni pri io ajn kio rilatas al literaturo. Ĉu vi verkas? Ĉu vi volas oferti vian novelon por komuna laŭtlegado?
Ĉu vi volas organizi verksesiojn en via loka klubo? Ĉio interesas nin!
Skribu al: info@bobelarto.ink
Niaj sesioj okazas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto
La duan sabaton de la monato: komuna voĉlegado kadre de legosalono.
La trian sabaton de la monato: verksesio gvidata de Rafa Nogueras.


