La 7-a Interkultura Novelo-Konkurso (INK) 🕰️

Interkultura Novelo-Konkurso, 7-a eldono

EO
CA
CS
DE
ES
FA
FR
IT
JA
KO
NL
PT
RU
UK

La temo: “Inter du epokoj”

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sepa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Inter du epokoj”.

La protagonisto de via novelo troviĝas inter du epokoj. Kio okazis? Ĉu temis pri fakta tempovojaĝo, aŭ estis trovita io apartenanta al alia epoko? Verŝajne la heroo iras al la pasinteco, aŭ venas de tie kaj vizitas la estontecon. Ĉu aperos homoj, kiuj vivas kvazaŭ en alia tempo? Ĉu du generacioj konfliktos pro malsimilaj valoroj? Kiom malgranda ŝanĝo en la historio, povas influi la nuntempon? Kio okazas, se io ne estus kiel ĝi estas? Kiuj vivoj estos ŝanĝitaj? Vi havas la ŝancon imagi, ludi kun la temo, esplori la konfliktojn, kaj doni disvolviĝon al la sorto de via protagonisto, transirante inter du epokoj.

Por vidi la temojn de la pasintaj eldonoj kaj la listojn de gajnintoj: | INK-1INK-2INK-3 | INK-4 | INK-5 | INK-6 | Rezultoj |

La detaloj de la konkurso

La konkurso atendas vian novelon kun la temo “Inter du epokoj” kaj invitas vin sendi ĝin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2027. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj.

La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la ĉeĥa, franca, germana, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusaukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, germana, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la ĉina kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.

La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 113-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Kaŭno, Litovio, en aŭgusto 2028.

En la konkurso estas tri kategorioj: spertaj verkistoj, komencantaj verkistoj kaj junaj verkistoj. Kiel vi scias kiun kategorion elekti? Se via aĝo estas sub 18 jaroj, vi estas en la kategorio de junaj verkistoj. Se via aĝo estas 18 jaroj aŭ pli, konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via novelo estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.

  • En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion de 2000, 1600, 1200, 800 kaj 400 eŭroj, respektive.
  • En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.
  • En la juna kategorio, la aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 250, 200 kaj 150 eŭroj, respektive.
  • Ĉiu alia aŭtoro de finalista novelo ricevos premion de 100 eŭroj. La finalistaj noveloj estos publikigitaj en novelaro, kiu aperos papere kaj bite.

INK iĝis tre populara temnovelkonkurso, kun pli ol 2000 konkursantaj noveloj lastjare. Por la organiza teamo, tio signifas pli kaj pli da bezonata laborforto kaj elspezoj por administri la konkurson. Tial ekde ĉi tiu sepa eldono ni enkondukas administrajn kostojn al partoprenantoj. Ĉiuj kontribuoj helpos al la daŭra organizado de la konkurso kaj pli grandaj premioj!

Speciala novaĵo por Esperantistoj:
Se via novelo estis originale verkita en Esperanto, tiam la administraj kostoj estas opciaj! Ni invitas vin pagi ilin se vi povas kaj volas subteni la konkurson. Ajnokaze, la plej bela donaco kiun vi povas fari al ni estas la fakto, ke vi estas aktiva membro de nia komunumo! Dankon ke vi estas ĉi tie!

Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso? Kontaktu nin!

Por kontakti la organizantojn: ink.konkurso@gmail.com

Gratulon al Esperantistoj kiuj iĝis finalistoj kaj gajnis premiojn en antaŭaj eldonoj de INK!

Premiitaj Esperantistoj en INK-5

Sten Johansson 🇸🇪 Svedio

Jam familiano

Kvina premio · Sperta kategorio 200 €

Finalistaj Esperantistoj en INK-5

Alexandra Mendieta 🇨🇦 Kanado
La ringo 50 €
Hartmut Schiff 🇩🇪 Germanio
Dimanĉa gazeto 50 €
Ingrid Budau 🇷🇴 Rumanio
Mia avino, la sorĉistino 50 €
Jorge Rafael Nogueras 🇵🇷 Portoriko
La lasta ekspedicio de sinjoro Patterson 50 €
Stefan Grotz 🇩🇪 Germanio
Artefakto N-ro 2906 50 €

Premiitaj Esperantistoj en INK-4

Jorge Rafael Nogueras 🇵🇷 Portoriko

La ĉioscieco de OV-GPT

Dua premio · sperta kategorio 800 €
Yin Jiaxin 🇨🇳 Ĉinio

Olda Fan kaj la roboto-edzino

Kvara premio · sperta kategorio 400 €
Stefan Grotz 🇩🇪 Germanio

Nenio pli gravas

Kvina premio · komencanta kategorio 100 €

Finalistaj Esperantistoj en INK-4

Ingrid Budau 🇷🇴 Rumanio
Suno kaj hajlo 50 €
Marius Claude 🇭🇹 Haitio
Lasta ĉapitro 50 €
Tamara Anna Koziej 🇨🇦 Kanado
Vera koro 50 €
Tatjana Tereĥova 🇷🇺 Rusio
Kiu mi estas? 50 €
Urseto 🇷🇺 Rusio
Tie, trans nevidebla muro 50 €

Premiitaj Esperantistoj en INK-3

Jorge Rafael Nogueras 🇵🇷 Portoriko

… kaj la fenestroj, okulojn

Tria premio · sperta kategorio 600 €

Finalistaj Esperantistoj en INK-3

Akiko Ĵin 🇯🇵 Japanio

Etfingropromeso

Midori Mamija 🇯🇵 Japanio

Sekretaj manuskriptoj

Julia Petrenko 🇺🇦 Ukrainio

Profetaĵo

Roberto Sieber 🇺🇸 Usono

La malbenita domo

Jiaxin Yin 🇨🇳 Ĉinio

Mia najbaro Olda Zhang

Premiitaj Esperantistoj en INK-2

Jorge Rafael Nogueras 🇵🇷 Portoriko

La babaŝa preĝkolĉeno

Unua premio · sperta kategorio 1000 €
Tatjana Tereĥova 🇷🇺 Rusio

Somera promenado

Unua premio · komencanta kategorio 500 €
Pascal Vilain 🇫🇷 Francio

Nepre nun

Kvara premio · komencanta kategorio 100 €

Finalistaj Esperantistoj en INK-2

James Bridge 🇨🇦 Kanado

Kosmonaŭtoj

Ilia Sumilfia Dewi 🇮🇩 Indonezio

Ratih, karega mia

Aaron Fingtam 🇺🇸 Usono

Ne vekiĝu

Carlos Hernández Loarca 🇲🇽 Meksiko

Liaj sorĉistinoj

Sten Johansson 🇸🇪 Svedio

El la nigro

Akiko Ĵin 🇯🇵 Japanio

Malnova amikino

Jorge Rafael Nogueras 🇵🇷 Portoriko

La milito komenciĝos morgaŭ

Robert Sieber 🇺🇸 Usono

Krepuska ĉielo

Maria Rosaria Spanò 🇩🇪 Germanio

Perseo

Paulo Sergio Viana 🇧🇷 Brazilo

Antaŭakuŝa nokto

Premiitaj Esperantistoj en INK-1

Jorge Rafael Nogueras🇵🇷 Portoriko

Amo en la tempoj de kovimo

Unua premio500 €
James Bridge🇨🇦 Kanado

La sekreta recepto

Dua premio300 €
Jorge Rafael Nogueras🇵🇷 Portoriko

Ĉu ne pli bone hejme?

Dua premio300 €
Martin Rue🇬🇧 Britio

La brakumklubo

Tria premio200 €
Sten Johansson🇸🇪 Svedio

La tricenttrideksepa tago

Tria premio200 €
Bong Sou🇨🇦 Kanado
Premio de la fotokonkurso200 €

Finalistaj Esperantistoj en INK-1

Tatjana Auderskaja🇺🇦 Ukrainio

Printempo 2020

James Bridge🇨🇦 Kanado

Enuigaj tagoj

Anne Frances Calceta🇵🇭 Filipinoj

Domkato

Seth Carter🇺🇸 Usono

La fenestro

Nicole Else🇦🇺 Aŭstralio

Beno aŭ malbeno

Midori Mamija🇯🇵 Japanio

Antaŭ la truo de kuniklo

Eveline Ménard🇨🇦 Kanado

Tra la fenestro

Kejti Neilson🇺🇸 Usono

La longa amrendevuo

Keyhan Sayadpour Zanjani🇮🇷 Irano

Amo kaj EKMO

Brandon Sowers🇺🇸 Usono

Elbo

Maria Rosaria Spanò🇮🇹 Italio

La ŝiro

Bashandy Tadros🇪🇬 Egiptio

Ne estas maskoj por hundoj

Ileana Tetereva🇲🇩 Moldavio

Eksterordinaraj tempoj, aŭ Tri promenoj de filino kaj patrino

Paulo Sergio Viana🇧🇷 Brazilo

Mi ne havas horloĝon
La hundeto
El pandemia taglibro

Yin Jiaxin🇨🇳 Ĉinio

Trudizoliĝo

Kadre de sia sesa eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2030 konkursantajn novelojn de 1858 aŭtoroj el 69 landoj. Tiuj noveloj pri la temo “Proksime al la celo” estis originale verkitaj en Esperanto, en la angla, ĉeĥa, franca, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusa, kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Melburno, Aŭstralio (julie 2027) kaj en ĉi tiu paĝo.

Kadre de sia kvina eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2247 konkursantajn novelojn de 1708 aŭtoroj el 77 landoj. Tiuj noveloj pri la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” estis originale verkitaj en Esperanto, en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina. La gajnintoj estis anoncitaj la 2-an de aŭgusto 2026 dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Graco, Aŭstrio kaj en ĉi tiu paĝo.

La kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: Kie vojoj renkontiĝas, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.

La tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkursokies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La sekreta vivo de miaj najbaroj, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.

La dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkursokies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.

La novelaroj de INK estas frukto de granda teamlaboro: ni zorge redaktas ilin por ke la rezultoj estu bonkvalitaj. Sed tiu laboro ne finiĝas post la publikigo, ĉar ni daŭre celas plibonigi la estontajn versiojn de la novelaroj. Tial, se legante ilin, vi trovis eraron, mistajpon, mistradukon, aŭ alian korektindaĵon, ni tre aprezus ke vi sciigu nin per ĉi tiu ligilo. Dankon pro via subteno.

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…