Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
5-a eldono 🦋

Gravaj datoj!
⦿ 4-a de aŭgusto 2024: Lanĉo de la kvina eldono de INK kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” dum la 109-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Aruŝo, Tanzanio.
⦿ 30-a de junio 2025: Limdato por partopreni la konkurson (ĉirkaŭ 2000 konkursantaj noveloj estis ricevitaj).
➤ Aktuale: La legokomitato kaj ĵurio taksas la partoprenintajn novelojn.
⦾ Aprilo 2026: La partoprenantoj estos informitaj ĉu ili estas finalistoj.
⦾ Dume: La finalistaj noveloj estas redaktitaj kaj tradukitaj por krei la novelaron kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn.
⦾ 2-a de aŭgusto 2026: Premio-ceremonio kaj anonco de la gajnintoj dum la 111-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Graco, Aŭstrio
⦾ Aŭgusto–septembro 2026: Ĉiuj gajnintoj kaj finalistoj ricevos monpremion kaj diplomon.
⦾ Aprilo 2027: Publikigo de la novelaro kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn de la kvina eldono de INK. La finalistoj ricevos po 2 ekzempleroj de la novelaro.
La temo: “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”
La Interkutura Novelo-Konkurso estis jam en sia kvina eldono kaj invitis vin verki novelojn kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”.
Iusence vivo estas akumuliĝo de detaloj, sed ni konstatas tion nur je gravaj momentoj. Unu misa cifero je telefonnumero rezultas en renkontiĝo kun afabla strangulo, grava scienca malkovro dankindas al hazarda ŝanĝo de cirkonstancoj, letero liverita al strato en malĝusta distrikto kaŭzas perditan ŝancon. Minuso iĝas pluso en banka sistemo kaj subite la ŝuldanto iĝas riĉulo. Feriplanoj misvojiĝas pro miskompreno. Kion fine la protagonisto havas, ne estas kion originale celis. Kiu estas la detalo, kiu ŝanĝas ĉion? Ĉu la rezulto iĝas tragedio, aŭ fakte pliboniĝo? Kiajn novelojn vi verkos ĉi-foje?
La detaloj de la konkurso
La konkurso atendis viajn novelojn kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” kaj inivitis sendi ilin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2025. La noveloj povis havi maksimume 2000 vortojn. Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiris vin tre, vi rajtis sendi eĉ du novelojn al la konkurso!
La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la franca, itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.
La oficialuloj de la kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• István Ertl, el Luksemburgo, prezidanto
• Stela Besenyei-Merger, el Hungario, sekretario
Kadre de sia kvina eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2247 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko kaj Azio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 111-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Graz, Aŭstrio (1 — 8 de aŭgusto 2026).
▸ Rigardu la detalojn de INK-5: La detalo kiu ŝanĝas ĉion. 🦋
▸ Rigardu la detalojn de INK-4: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. 🤖
▸ Rigardu la detalojn de INK-3: La sekreta vivo de miaj najbaroj. 🕵️
▸ Rigardu la detalojn de INK-2: Nokta vojaĝo. 🌙
▸ Rigardu la detalojn de INK-1: KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin. 👩⚕️
Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…