Kio ĝuste estas novelo?
Novelo estas mallonga sed kompleta inventita rakonto, karakterizata de la koncizeco kaj efikeco de ĝia verkado kaj disvolviĝante ĉirkaŭ specifa evento, ĉi-foje temas pri “La sekreta vivo de miaj najbaroj” – la temo de la 3-a INK.
En la vortoj de Neil Gaiman:
“Noveloj estas kiel etaj fenestroj al aliaj mondoj, aliaj mensoj kaj aliaj revoj. Ili estas vojaĝoj al la fora rando de la universo, kiuj permesas al ni reveni ĝustatempe por vespermanĝo.”
Kiel mi povas kontroli ĉu mia verkaĵo estas novelo?
● Kiom longa ĝi estas? Ne estu pli ol 2000 vortoj aŭ proksimume 6 paĝoj.
● Kiom da roluloj ĝi havas? 1 aŭ 2 estas la ĝusta nombro!
● Kia estas ĝia strukturo? La kutima strukturo de novelo estas: situacio, konflikto, emocioj fortiĝas, la evento okazas, kulmino kaj fine elnodiĝo.
● Kiel ĝi finiĝas? Kion vi fakte volas diri?
● La lasta regulo estas, ke kompreneble konante la regulojn vi rajtas rompi ilin!
Via novelo povas havi ajnan etoson. Ĝi povas esti romantika, timiga, amuza, trista, ĝoja, esperplena, stoika, ktp. Uzu tre klaran lingvon por priskribi kio okazas.
Ĉu mi rajtas verki pri io ajn por la konkurso?
Jes, nur kadre de la temo de la konkurso. Ĉi-foje la temo “La sekreta vivo de miaj najbaroj” devas iel aperi en via rakonto. La ĵurio taksos vian verkon laŭ tio ĉu ĝi havas klaran konekton al la elektita temo.
Kial estas du kategorioj en la konkurso?
Ni volas doni la eblecon konkursi al plena spektro de verkistoj en la movado. Tiuj kiuj malspertas aŭ malofte verkas, ne timu provi sian ŝancon kiel freŝbakita verkisto. Tiuj kiuj jam verkas de longa tempo ne timu forpreni la spacon de la novuloj kaj samtempe trovu la defion konkursi inter spertaj verkistoj.
Ĉu mi estas konsiderata kiel komencanta aŭ sperta verkisto?
Vi aŭtomate estas en la komencanta kategorio. La sperta verkisto kategorio estas por tiuj kiuj regule verkas kaj ankaŭ aperigas siajn verkojn en gazetoj aŭ blogoj. Aŭ por tiuj kiuj jam eĉ gajnis premion en literaturaj konkursoj. Se tiu priskribo taŭgas pri vi, do elektu la sperta verkisto kategorion!
Kiuj lingvoj estas akceptataj?
Estas akceptataj noveloj en Esperanto, en la itala, kataluna, persa, rusa kaj ukraina. Noveloj originale verkitaj en iu ajn alia lingvo estas akceptataj kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko al Esperanto aŭ al la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, se via novelo estas verkita en Esperanto, vi povas sendi ĝin rekte al la konkurso. Tamen, se via novelo estas verkita, ni diru, en la kroata, por partopreni vi devos tradukigi ĝin, ekzemple al la itala.
Mi ŝatas verki kaj mi volas partopreni INK-on. Sed mi sentas ke mi bezonos helpon por korekti kaj plibonigi mian novelon en Esperanto. Kion fari?
Estas pluraj ebloj! Sciu, ke ajna ekstera okulo estas aldona perspektivo al via verko. Vi nepre bezonos iun kiu provlegos kaj helpos korekti vian novelon, ĉefe se vi volas havi altan ŝancon gajni la konkurson!
- La plej bona konsilo estas, ke vi venu al la verksesioj de Bobelarto. Ĉiu monate Bobelarto organizas du sesiojn speciale por verki. Vi ĉiam bonvenas peti konsilojn de la helpema komunumo pri via novelo.
- Vi ankaŭ povas kontakti vian lokan aŭ nacian Esperanto-asocion por peti helpon provlegi vian novelon: uea.org/landoj/tutmonde
Se mi volas, ĉu mi povos skribi novelon en mia gepatra lingvo, traduk(ig)i ĝin en Esperanto kaj proponi ĝin al INK?
Jes. Se estas neniam publikigita novelo kaj bonkvalita traduko, vi povos tiel fari. Bonvolu indiki en la sendoformularo ke ĝi estas tradukita novelo.
Mia amiko (ne-Esperantisto) belege verkas… Ĉu ankaŭ li aŭ ŝi povas partopreni la konkurson?
Jes. Fakte, ni esperas ke vi informos vian amikon pri INK! Via amiko verku novelon pri “La sekreta vivo de miaj najbaroj” en sia gepatra lingvo kaj poste vi povos traduki la novelon, aŭ helpi trovi tradukiston por ke via amiko povu partopreni la konkurson.
Kiel sendi mian novelon al la konkurso?
Vi devas uzi la sendoformularon de la konkurso kaj sendi vian novelon per dosiero laŭ la formato DOC, DOCX, ODT aŭ TXT.
Kiom da noveloj mi povas proponi al la konkurso?
Maksimume du novelojn.
Kio pri piednotoj?
Se vi bezonas aldoni notojn aŭ komentojn al via novelo, bonvolu meti ilin fine de la rakonto (kaj ne kiel marĝenigitaj piednotoj) laŭ la sekvonta ekzemplo:
“Post tio ni konsideris lin nevundebla. Li estis superveturita de pramo el Oelando(1) kaj tamen eskapis viva kaj renaĝis tra la havena baseno. Iel tio estis preskaŭ timiga, kvazaŭ li ne estus tute ordinara homo.”
(1) Öland, insulo kaj provinco en sudorienta Svedio.
Kio okazos al la noveloj post la konkurso?
Se via novelo estos inter la plej bonaj, tiam ĝi estos elektita por publikigo en Esperanto-novelaro.
Se via novelo ne estos elektita por aperi en la oficiala novelaro de la konkurso, vi rericevos la ekskluzivan rajton de ĝia uzado.
Ĉu mi rajtas verki novelon kun alia aŭtoro?
Jes, vi rajtas. Bonvolu tamen mencii ĉiujn aŭtorojn en la sendoformularo. La aŭtoroj dividos ajnajn eventualajan premiojn inter si.