Reteventoj de Bobelarto

Ni renkontiĝas por legosalonoj ĉiun duan sabaton de la monato.

Ĝi kutime daŭras unu horon en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La sekva legosalono okazos la 12-an de septembro je 14:00 UTC.

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras ekkoni kaj legi verkojn en Esperanto. Ni ĉiuj legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiuj partoprenantoj voĉlegi. La celo de la sesioj estas malkovri kaj ĝui kune Esperanto-literaturon. Post la legado estas ebleco pridiskuti la legitan verkon, se homoj deziras resti kaj komenti, priparoli ĝin.

 

Legosalonoj en 2026:

  • 10-a de januaro: Farango, la plej lasta romano de Sten Johansson.
  • 14-a de febrauro: Matilda, infanlibro de la brita verkisto Roald Dahl.
  • 14-a de marto: 15-aj Bjalistokaj Kajeroj, verkoj de la literatura konkurso de BES.
  • 11-a de aprilo: Literatura Vivo, moderna revuo por literaturŝatantoj.
  • 9-a de majo: Kie vojoj renkontiĝas, la kvara novelaro de INK.
  • 13-a de junio: Literatura Foiro, kultura revuo kun pli ol 50 jaroj da aktiveco.
  • 12-a de septembro
  • 10-a de oktobro
  • 14-a de novembro
  • 12-a de decembro

Ni renkontiĝas por verksesioj ĉiun trian sabaton de la monato.

Ĝi kutime daŭras unu horon kaj duonon en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La sekva verksesio okazos la 19-an de septembro je 15:00 UTC.

Ĝi taŭgas por vi, same se vi volas provi verki aŭ se vi jam delonge verkas, kaj volonte faras kelkajn verk-ekzercojn. La celo estas verki kune en komunumo, kie ni helpas kaj kuraĝigas unu la alian komenci aŭ fini verkojn, partopreni literatur-konkursojn. Ni atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn.

 

Verksesioj en 2026:

  • 17-a de januaro: Komencu verki kun unu frazo el eblec-listo. Por fini vian rakonton, elektu plian frazon el alia listo kiun vi ne konis antaŭe!
  • 21-a de febrauro: Ni legas la unuajn paĝojn de la rakonto “Sorĉistinon ne lasu vivi”. Kiel ĝi finiĝas, estas via decido.
  • 21-a de marto: Diversaj titoloj de verkoj prezentiĝas. Pri kio ili temas? Imagu kiel estas la rakonto kaj mem verku ĝin!
  • 18-a de aprilo: Ni rigardas pensigajn bildojn kaj pridiskutas ilin. Sekve ni verkas novelon inspiritan de unu (aŭ pli) el ili.
  • 16-a de majo: La grupo diskutas situaciojn en kiuj iu preskaŭ atingis celon, kaj proponas eblajn kialojn por tiu maltrafo. Ĉiu verkas rakonton laŭ la elpensitaj intrigoj.
  • 20-a de junio: Magiaj ingrediencoj por nekutima verk-recepto! Kio rezultos de ĝi? Nur verkistoj povas tion respondi!
  • 19-a de septembro
  • 17-a de oktobro
  • 21-a de novembro
  • 19-a de decembro

MoVeMo estas 30-taga evento por dediĉi al literaturo en komunumo kaj subteni unu la alian. La plej mojosa defio de Esperantujo!

La sepa Monda Verk-Monato jam finiĝis. Restu atenta por kiam ni anoncos la okan!

VerSe estas semajno por finfari niajn verkprojektojn. Sep tagoj da senĉesa aktivado en literaturo!

La maja VerSe (2026) jam finiĝis! Ni dankas vian partoprenon kaj esperas ke vi revenos la sekvan fojon!

Kontrolu kioma horo estas UTC nun: https://time.is/eo/UTC