Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
2-a eldono 🌙
La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
La novelaro kun la finalistaj noveloj de la dua Interkultura Novelo-Konkurso disponeblas ĉe nia Butiko en papera kaj bita versioj.
En aŭgusto 2023, dum la 108-a Universala Kongreso en Torino, Italio, estis anoncitaj la gajnintoj de la dua INK. Jen la rezultoj:
Sperta kategorio
- Jorge Rafael Nogueras – Portoriko
La babaŝa preĝkolĉeno
Premio: 1000 € - Natalia Dolak (Наталія Доляк) – Ukrainio
Перша подорож остання (La unua vojaĝo estas la lasta)
Premio: 600 € - Aleksandr Dimidov (Александр Димидов) – Usono
Полуночники (Noktemuloj)
Premio: 400 € - Luigi Guicciardi – Italio
Viaggio al termine della notte (Vojaĝo ĉe la noktofino)
Premio: 200 €
Komencanta kategorio
- Tatjana Tereĥova – Rusio
Somera promenado
Premio: 500 € - Ksenia Kormysh (Ксения Кормыш) – Rusio
Найти дорогу (Trovi la vojon)
Premio: 300 € - Evgenij Zibert (Евгений Зиберт) – Rusio
Цветы для папы (Floroj por paĉjo)
Premio: 200 € - Pascal Vilain – Francio
Nepre nun
Premio: 100 €

La temo: Nokta vojaĝo
Estis nokto kaj iu vojaĝis. Eble ekiris piede, ĉevale, aŭte aŭ buse. Eble plonĝis subakven per submarŝipo aŭ forlasis la teron flugante per kosmoŝipo. Sed kien iris la heroo de la rakonto kaj ĉefe: kial? Kio okazis? Nur vi, la aŭtoro, povas respondi al tiuj demandoj, okaze de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)!
La detaloj de la konkurso
Ni invitis vin verki novelojn pri tiu ĉi temo kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de septembro 2022. La noveloj povis havi maksimume 12 000 tajpitajn karaktrojn, inkluzive spacojn (tio estas proksimume 2000 vortoj). Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaǔe publikigitaj. Se la temo inspiris vin tre, vi rajtis sendi eĉ tri novelojn al la konkurso!
La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la itala, rusa aŭ ukraina aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.
Ĉi-jare, la plej granda novaĵo de la konkurso estis, ke ni enkondukis du kategoriojn: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidis la organizantoj de la konkurso.
La oficialuloj de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Paola Cereda, el Italio, honora prezidanto
• Brunetto Casini, el Italio, prezidanto
• Stela Besenyei-Merger, el Hungario, sekretario
La ĵurianoj de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• István Ertl, el Luksemburgo
• Heidi Goes, el Belgio
• Ahmad Mamduhi, el Irano
• Paŭlo Moĵajevo, el Ukrainio
• Chelsea Rae Moses, el Usono
• James Rezende Piton, el Brazilo
• Anna Striganova, el Rusio
