Priskribo
La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
La dua eldono de la konkurso, per sia temo “nokta vojaĝo”, inspiris ambaŭ komencantajn kaj spertajn verkistojn elpensi la plej diversajn sortojn por siaj herooj. Familianoj, amikoj, stranguloj kaj malamikoj promenas, veturas, flugas kaj flosas silenteme, babilante, plorante, revante aŭ endormiĝante. Ili progresas en la nokto ĝis ĉiu el ili atingas iel la krepuskon. Kiu ĝisvivos la matenon?
La novelaro prezentas la rezulton de la konkurso: 37 finalistajn novelojn elektitajn inter 421 konkursaĵoj. Ĉiuj rakontoj estas prezentataj en Esperanto, kaj ankaŭ en la originala lingvo kiam ili estis verkitaj per alia lingvo (franca, itala, rusa kaj ukraina).




