Priskribo
INK-4: Tri finalistaj noveloj
Tiu ĉi speciala eldonaĵo enhavas tri finalistajn novelojn de la kvara eldono de Interkultura Novelo-Konkurso. La noveloj temas pri teknologio kaj artefarita intelekto.
Olda Fan kaj la roboto-edzino de Yin Jiaxin (kvara premio en la sperta kategorio):
Maljuna vidvo ricevas pakaĵon el Ŝanhajo. Tio, kion li trovos en ĝi, ŝanĝos por ĉiam lian vivon.
La ĉioscieco de OV-GPT de Jorge Rafael Nogueras (dua premio en la sperta kategorio):
Kliento eniras aparat-vendejon kun grava demando por la vendisto, kiu preferus nenion respondi.
Nenio pli gravas de Stefan Grotz (kvina premio en la komencanta kategorio):
En ŝirmita ĉambro iu vekiĝas kaj tuj ekscias, ke havas malmulte da tempo por plenumi sian mision.




