Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
6-a eldono 🏁

Gravaj datoj:
⦿ 27-a de julio 2025: Lanĉo de la sesa eldono de INK kun la temo “Proksime al la celo” dum la 110-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Brno, Ĉeĥio.
⦿ 30-a de junio 2026: Limdato por partopreni la konkurson (pli ol 1500 konkursantaj noveloj estis ricevitaj).
➤ Aktuale: La legokomitato kaj ĵurio taksas la partoprenintajn novelojn.
⦾ Aprilo 2027: La partoprenintoj estos informitaj ĉu ili estas finalistoj.
⦾ Dume: La finalistaj noveloj estos redaktitaj kaj tradukitaj por krei la novelaron kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn.
⦾ 5-a de julio 2027: Premio-ceremonio kaj anonco de la gajnintoj dum la 112-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Melburno, Aŭstralio.
⦾ Julio–aŭgusto 2027: Ĉiuj gajnintoj kaj finalistoj ricevos monpremion kaj diplomon.
⦾ Aprilo 2028: Publikigo de la novelaro kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn de la sesa eldono de INK. La finalistoj ricevos po 2 ekzempleroj de la novelaro.
La temo: “Proksime al la celo”
La Interkutura Novelo-Konkurso en sia sesa eldono kaj invitis vin verki novelojn kun la temo “Proksime al la celo”.
Longa planado, longa penado, aventurplena vojaĝo, tiom da obstakloj venkitaj, malfacilaĵoj superitaj. Kaj via heroo estas tie, proksime al la celo. Nur unu paŝon for, nur unu plian klopodon. Ĉu la revo realiĝos, aŭ restos en fantazio? Ĉu la gloro estos atingita aŭ ĝi glitos for de la fingroj? Ĉu ludiĝos la lasta karto? Ĉu la celo alportos sukceson kaj bonesperon? Kio okazos al la protagonisto de via novelo en tiu ĉarnira momento, proksime al la celo?
La detaloj de la konkurso
La konkurso atendis viajn novelojn kun la temo “Proksime al la celo” kaj inivitis sendi ilin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2026. La noveloj povis havi maksimume 2000 vortojn. Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaŭe publikigitaj. Pro la kreskanta partopreno en la konkurso, ekde la sesa eldono ĉiu aŭtoro povas sendi maksimume unu novelon, do ni petis vin sendi la plej bonan!
La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la korea kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.
La oficialuloj de la sesa eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Wen Yuju, el Japanio, honora prezidanto
• Ahmad Mamduhi, el Irano, prezidanto
• Manuela Ronco, el Italio, sekretario
La ĵurianoj de la sesa eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Ivan Colling, el Brazilo
• Heidi Goes, el Belgio
• Paŭlo Moĵajevo, el Ukrainio
• Anna Striganova, el Rusio
• Francisco Stefano Wechsler, el Brazilo
Kadre de sia sesa eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2030 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusa, kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 112-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Melburno, Aŭstralio (3 — 10 de julio 2027).