La 3-a Interkultura Novelo-Konkurso

Interkultura Novelo-Konkurso, 3-a eldono

      

La temo: “La sekreta vivo de miaj najbaroj”

Same kiel vi havas sekretojn, ankaŭ via najbaro kaŝas ion. Ĉu vi aŭdis ion dum la nokto? Ĉu stranga pakaĵo de la najbaro estis hazarde liverita al vi? Ĉu vi renkontis iun plurfoje en la ŝtuparejo, kiu ne loĝas en via domo? Je kiu momento vi komencas esplori kio okazis? Kaj ĉefe: kion vi malkovras? En la tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, ni atendas viajn novelojn kun la temo “la sekreta vivo de miaj najbaroj”.

La detaloj de la konkurso

Ni invitas vin verki novelojn pri tiu ĉi temo “la sekreta vivo de miaj najbaroj” kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de septembro 2023. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiras vin tre, vi rajtas sendi eĉ du novelojn al la konkurso!

La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.

La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 109-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en la somero de 2024.

En la konkurso estas du kategorioj: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.

En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.

Kontaktu nin!

Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso?

Por kontakti la organizantojn

Sendoformularo

Oftaj demandoj

Regularo

Respondeculoj

Kadre de la dua eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 421 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, bulgara, franca, itala, nederlanda, rusa kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Torino (29 julio – 5 aŭgusto 2023).

La unua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: Amo, tuso kaj forpaso, aĉetebla ĉe KAVA-PECH en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio.

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…