Kie vojoj renkontiĝas

Ekde 13,90

Finalistaj noveloj de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso.

Priskribo

Kie vojoj renkontiĝas

La kvara eldono de la konkurso, per sia temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” inspiris verkistojn el la tuta mondo. Ĉiuj esperoj kaj timoj de la homaro pri la estonto, estas bele prezentitaj en la novelaro Kie vojoj renkontiĝas. Aŭtoroj el diversaj landoj esploras la limojn de artefarita intelekto, kion ĝi povas proponi por helpi la homan socion, kaj kie estas la danĝeroj de troa dependeco al novaj teknologioj. Ĉu AI portos nin al brila nova erao aŭ formortigos nin ĉiujn? Mergiĝu en la 27 finalistajn novelojn de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso, dum ankoraŭ eblas.

La novelaro prezentas la rezulton de la konkurso: 27 finalistajn novelojn elektitajn inter 805 konkursaĵoj. Ĉiuj rakontoj estas prezentataj en Esperanto, kaj ankaŭ en la originala lingvo kiam ili estis verkitaj per alia lingvo (itala, franca, persa, rusa kaj ukraina).

Ĉi tiu novelaro enhavas la finalistajn novelojn de la kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK).

En ĝi troviĝas:
• 27 noveloj en Esperanto
• 3 noveloj en la itala // 3 novelle in italiano
• 1 novelo en la franca // 1 nouvelle en français
• 3 noveloj en la persa // ۳ داستان‌های کوتاه فارسی‬‬
• 7 noveloj en la rusa // 7 новелл на русском
• 6 noveloj en la ukraina // 6 новел на українській
Aŭtoroj de unuopaj noveloj Elisabetta Antichi (Italio)
Federico Bastianelli (Italio)
Ingrid Budau (Rumanio)
Marius Claude (Haitio)
Javad Eskandari Mayvan (Irano)
Arsham Fallah (Irano)
Diana Fedorovici (Moldavio)
Tetyana Filosof (Ukrainio)
Olga Glapshun (Hispanio)
Stefan Grotz (Germanio)
Olena Klymovskykh (Ukrainio)
Tamara Anna Koziej (Kanado)
Yevheniia Makarchuk (Ukrainio)
Ruslan Malakhov (Kazaĥio)
Rita Manzara (Italio)
Vladimir Marishev (Rusio)
Svitlana Molchan (Ukrainio)
Jorge Rafael Nogueras (Portoriko)
Mahin Rad (Irano)
Mikhail Reztsov (Rusio)
Nataliia Sanzharova (Ukrainio)
Tatiana Selezneva (Ukrainio)
Ljudmila Shebella (Estonio)
Zakhar Serebrov (Rusio)
Tatjana Tereĥova (Rusio)
Urseto (Rusio)
Yin Jiaxin (Ĉinio).
Tradukistoj André Chapleau
LinguaForce
Carlo Minnaja
Anna Striganova
Niko Voloŝin
Ilustraĵoj Bruno Rouyère
Enpaĝigo Luděk Neužil

Aldonaj informoj

Pezo -
Dimensioj -
Enhavo

Ĉi tiu novelaro enhavas la finalistajn novelojn de la kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK).

En ĝi troviĝas:
• 27 noveloj en Esperanto
• 3 noveloj en la itala // 3 novelle in italiano
• 1 novelo en la franca // 1 nouvelle en français
• 3 noveloj en la persa // ۳ داستان‌های کوتاه فارسی‬‬
• 7 noveloj en la rusa // 7 новелл на русском
• 6 noveloj en la ukraina // 6 новел на українській

Kopirajto

© Les Éditions KAVA-PECH, 2026

ISBN -