INK-4 🤖

Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
4-a eldono 🤖

Bildo de kebekia artisto Bruno Rouyère pri la temo de la 4-a INK.

La 27-an de julio, dum la Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, estis anoncitaj la gajnintoj de la kvara eldono de INK kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens“.
Jen la 10 premiitoj:

Sperta kategorio

  1. Zakhar Serebrov (Захар Серебров) – Rusio
    Kie vojoj renkontiĝas (Там, где сходятся дороги)
    Premio: 1000 €
  2. Jorge Rafael Nogueras – Portoriko
    La ĉioscieco de OV-GPT
    Premio: 800 €
  3. Ljudmila Shebella (Людмила Шебелла) – Estonio
    Lasta lavo (Последняя стирка)
    Premio: 600 €
  4. Yin Jiaxin – Ĉinio
    Olda Fan kaj la roboto-edzino
    Premio: 400 €
  5. Mahin Rad (مهین راد) – Irano
    Ruĝa saŭco sur blua ĉemizo (سُسِ قرمز روی پیراهن آبی)
    Premio: 200 €

Komencanta kategorio

  1. Javad Eskandari Mayvan (جواد اسکندری مایوان) – Irano
    Kunulo (همدم)
    Premio: 500 €
  2. Elisabetta Antichi – Italio
    Dankon, Komputilo (Grazie, Computer)
    Premio: 400 €
  3. Mikhail Reztsov (Михаил Резцов) – Rusio
    Malsatklingokuristo (Бегущий по лезвию голода)
    Premio: 300 €
  4. Olena Klymovskykh (Олена Климовських) – Ukrainio
    Generatoro de falsa vivo (Fake life генератор)
    Premio: 200 €
  5. Stefan Grotz – Germanio
    Nenio pli gravas
    Premio: 100 €
Elkorajn gratulojn al ĉiuj gajnintoj!!

Vi povas re-spekti la videon de la anonco de la gajnintoj en nia Jutubo-kanalo:


Finalistoj

Arsham Fallah (آرشام فلاح) — Irano
Cikonio el Marso (لک‌لکی از مریخ)
Diana Fedorovici (Диана Федорович) — Moldavio
Algoritmo de amo (Алгоритм любви)
Federico Bastianelli — Italio
La virino kaj la vojaĝanto (La donna e il viaggiatore)
Ingrid Budau — Rumanio
Suno kaj hajlo
Nataliia Sanzharova (Наталия Санжарова) — Ukrainio
Renegato (Ренегат)
Olga Glapshun (Ольга Глапшун) — Hispanio
Larmoj (Сльози)
Rita Manzara — Italio
Unu ĉerizo povus sufiĉi (Può bastare una ciliegia)
Ruslan Malakhov (Руслан Малахов) — Kazaĥio
Simplaj ĝojoj (Нехитрые радости)
Svitlana Molchan (Світлана Молчан) — Ukrainio
Artisto (Мистець)
Tamara Anna Koziej — Kanado
Vera koro
Tatiana Selezneva (Тетяна Селезньова) — Ukrainio
Bonvenon (Ласкаво просимо)
Tatjana Tereĥova — Rusio
Kiu mi estas?
Tetyana Filosof (Тетяна Філософ) — Ukrainio
Testo (Тест)
Urseto — Rusio
Tie, trans nevidebla muro
Vladimir Marishev (Владимир Марышев) — Rusio
Misio (Миссия)
Yevheniia Makarchuk (Євгенія Макарчук) — Ukrainio
La suno kaj la mekanika grilo (Сонце і механічний коник)

Gravaj datoj!
⦿ 3-a de aŭgusto 2023:
Lanĉo de la kvara eldono de INK kun la temo Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens dum la 108-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Torino, Italio.
⦿ 30-a de junio 2024: Limdato por partopreni la konkurson (805 konkursantaj noveloj estis ricevitaj).
⦿ Dume: La legokomitato kaj ĵurio taksis la partoprenintajn novelojn.
⦿ Aprilo 2025: La partoprenantoj estis informitaj ĉu ili estas finalistoj.
⦿ 27-a de julio 2025: Premio-ceremonio kaj anonco de la gajnintoj dum la 110-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Brno, Ĉeĥio.
⦿ Aŭgusto–septembro 2025: La gajnintoj kaj finalistoj ricevis monpremion kaj diplomon.
➤ Aktuale: Okazas la redaktado kaj tradukado de ĉiuj finalistaj noveloj, por krei la novelaron Kie vojoj renkontiĝas.
⦾ Aprilo 2026: Publikigo de la novelaro Kie vojoj renkontiĝas, kiu enhavos ĉiujn finalistajn novelojn de la kvara eldono de INK. La finalistoj ricevos po 2 ekzempleroj de la novelaro.

La temo: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens

La Interkutura Novelo-Konkurso estis jam en sia kvara eldono kaj invitis vin verki novelojn kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens.

Artefaritaj intelektoj kaj pensantaj maŝinoj jam estas en niaj vivoj. Ĉiam pli, jaron post jaro. Ni pagas en la vendejo en la senkasista vico per la tuŝo de nia saĝa brakhorloĝo. Ni kunportas etan komputilon en niaj poŝoj kaj kapablas aliri pli da novaĵoj kaj informoj per ĝi en unu tago ol averaĝa homo dum sia tuta vivo antaŭ jarcento. Ni daŭre interagas kun pensantaj maŝinoj kaj jam alkutimiĝis al la ĉeesto de artefarita intelekto en niaj ĉiutagaj vivoj. Tiuj interagoj estas ofte banalaj, kelkfoje amuzaj, malofte vivsavaj. Povas esti ankaŭ timigaj, eĉ detruaj al la homa vivo. Ĉu homoj kontraŭ robotoj? Aŭ kun? Aŭ ĉu la ligo inter ili estas pli subtila? AI kaj tiuj maŝinoj estas kreaĵo de la homa cerbo, same kiel viaj noveloj. Do, kiajn novelojn vi verkos ĉi-foje?

La detaloj de la konkurso

La konkurso atendis viajn novelojn kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens kaj inivitis sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de junio 2024. La noveloj povis havi maksimume 2000 vortojn. Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiris vin tre, vi rajtis sendi eĉ du novelojn al la konkurso!

La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.

La oficialuloj de la kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Ladan Niknam, el Irano, honora prezidanto
• Ahmad Mamdoohi, el Irano, prezidanto
• Stela Besenyei-Merger, el Hungario, sekretario

Ladan Niknam invitis vin verki por INK-4!

Kadre de sia kvara eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 805 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko kaj Azio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, belorusa, franca, germana, itala, kataluna, kirgiza, persa, pola, portugala, rusa kaj ukraina. La gajnintoj estis anoncitaj dum la 110-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Brno, Ĉeĥio (26 de julio — 2 de aŭgusto 2025).

Rigardu la detalojn de INK-5: La detalo kiu ŝanĝas ĉion. 🦋

Rigardu la detalojn de INK-4: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. 🤖

Rigardu la detalojn de INK-3: La sekreta vivo de miaj najbaroj. 🕵️

Rigardu la detalojn de INK-2: Nokta vojaĝo. 🌙

Rigardu la detalojn de INK-1: KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin. 👩‍⚕️

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…