2-a Literatura Duonmaratono 🏃🏻‍♀️


Dankon por via partopreno en la 2-a Literatura Duonmaratono!

Ni dankas ke vi kuris kun ni kaj esperas ke la evento distris vin kaj samtempe riĉigis vian konon pri nuntempa literaturo en Esperanto!

Anna Striganova recenzis la Duonmaratonon en la aprila numero de la revuo Esperanto kaj ŝi tre afable permesis al ni aperigi la artikolon. Legu ĝin senpage ĉi tie.
Por aboni la revuon iĝu membro de UEA ĉe: https://uea.org/

Jen kelkaj ligiloj por rememori la tagon:

La gajnanta libro de Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina aĉeteblas ĉi tie: http://www.retbutiko.be/ero/juag_pdf
Se vi deziras ekkoni la muzikon de Martin Wiese, aŭskultu en Jutubo Martin & la talpoj ĉi tie: https://www.youtube.com/channel/UCcGQJO2tPGK2qCVDss_nhNw
La eldonaĵoj de la Esperanto-Asocio de Britio troviĝas ĉi tie: https://esperanto.org.uk/news/publishing/
La retejo de Sten Johansson kaj pli da informoj pri originala literaturo en Esperanto legeblas ĉi tie: http://literaturo.esperanto.net/
Vi povas aŭskulti la podkastojn de Usone Persone ĉi tie: https://www.youtube.com/@usonepersone
La retejo de la Interkultura Novelo-Konkurso troviĝas ĉi tie: https://bobelarto.ink/konkurso/

Ni elkore gratulas al niaj du bonŝancaj partoprenantoj Laure kaj Luiza kiuj gajnis librojn de KAVA-PECH, abonon de La KancerKliniko, libron de EAB kaj la lastan numeron de Beletra Almanako. Dankon por la subteno al la donacantoj!

Interkultura Novelo-Konkurso: tra l’ okuloj de ĵurianoj
La granda kaledoniano: John Islay Francis (1924-2012)
La persono malantaŭ la plej konataj kantotekstoj: Martin Wiese
“Fortaj virinoj” kaj aliaj kinartaj mitoj
Legosalono: Trans la nebulo

Kaj nun ni petas vin respondi al kelkaj demandoj por plibonigi la sekvan maratonon. Anticipajn dankojn! 😊





    Ĉu vi partoprenos la sekvan Duonmaratonon?
    Certe jes! Mi eĉ invitos amikojn.Estas tro frue por respondi tion honeste.
    De kie vi aŭdis pri la maratono?