Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
3-a eldono 🕵️

La 4-an de aŭgusto 2024, dum la 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio, estis anoncitaj la gajnintoj de la tria eldono de INK. Kaj la gajnintoj de la 3-a Interkultura Novelo-Konkurso estas…
Sperta kategorio
- Vincenza Giubilei – Italio
La najbaro (Il vicino di casa)
Premio: 1000 € - Salvatore Amato – Unuiĝinta Reĝlando
La gusto de libereco (Il sapore della libertà)
Premio: 800 € - Jorge Rafael Nogueras – Portoriko
… kaj la fenestroj, okulojn
Premio: 600 € - Ekaterina Irtegova (Екатерина Иртегова) – Rusio
Nervozaj rozoj (Нервные розы)
Premio: 400 € - Davide Bacchilega – Italio
La luantino supre (L’inquilina del piano di sopra)
Premio: 200 €
Komencanta kategorio
- Leila Mohammad Alizadeh Niku (لیلا محمدعلی زاده نیکو) – Irano
Reviviĝo (احیا)
Premio: 500 € - Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio
Ora sablo (Золотой песок)
Premio: 400 € - Anastasia Vashenko (Анастасія Ващенко) – Ukrainio
Laŭ la spuro de paneroj (По сліду хлібних крихт)
Premio: 300 € - Elisabetta Cammarata – Italio
La klaŭno (Il pagliaccio)
Premio: 200 € - Evgenij Mirmovich (Евгений Мирмович) – Rusio
Korvaĉo (Карга)
Premio: 100 €
Honora mencio (la plej bona juna verkisto)
- Gerard Fondevila Carreras – Hispanio
La nokto de malkovroj (La nit dels descobriments)
Elkorajn gratulojn al ĉiuj gajnintoj!!
Vi povas re-spekti la videon de la anonco de la gajnintoj en nia Jutubo-kanalo:
Finalistoj
Akiko Ĵin — Japanio
Etfingropromeso
Alexandr Dimidov (Александр Димидов) — Ukrainio
Pureco (Чистота)
Alina Madei (Аліна Мадей) — Ukrainio
Malplena gvidrimeno (Порожній повідець)
Anna Dozhedeva (Анна Дождева) — Unuiĝinta Reĝlando
Muroĉka (Мурочка)
Anna Kachmar (Анна Качмар) — Ukrainio
Taglibro de Mia Najbarino (Записник Моєї Сусідки)
Arsham Fallah (آرشام فلاح) — Irano
Sendanto nerekonita (فرستنده شناخته نشد)
Behnaz Dashti (بهناز دشتی) — Irano
Muroj (دیوارها)
Diana Abdrahmanova (Диана Абдрахманова) — Rusio
Neforgesumino (Незабудка)
Erix L. L. Oliver — Brazilo
Murdoj sur la strato de Verkistoj (Assassinatos na Rua dos Escritores)
Eva Verush (Ева Веруш) — Kartvelio
Heredaĵo (Наследство)
Hoda Heshmatian (هدا حشمتیان) — Irano
Psikoterapiisto (روان درمانگر)
Jiaxin Yin — Ĉinio
Mia najbaro Olda Zhang
Julia Petrenko — Ukrainio
Profetaĵo
Jurij Pusov (Юрий Пусов) — Rusio
Kosma mistero (Космическая тайна)
Kimiya Sabzeali (کیمیا سبزه علی) — Irano
La Morto trinkas sian kafon amara (مرگ قهوهاش را تلخ مینوشد)
Ksanial (Ксаниэль) — Rusio
Nekonata konatino (Незнакомая знакомая)
Mariia Lytvynchuk (Марія Литвинчук) — Ukrainio
La maljunulo kaj liaj piroj (Дедова груша)
Midori Mamija — Japanio
Sekretaj manuskriptoj
Molud Mostofi Pur (مولود مستوفی پور) — Irano
La unua nokto de soleco (اولین شب تنهایی)
Natalia Doliak (Наталія Доляк) — Ukrainio
Voĉoj (Голоси)
Roberto Sieber — Usono
La malbenita domo
Valentina Litvintseva (Валентина Литвинцева) — Rusio
La lanterno de transmondo (Цвет с того света)
Zakhar Serebrov (Захар Серебров) — Rusio
La tutan stokon pogrande (Всю партию оптом)
La sekreta vivo de miaj najbaroj
La novelaro kun la finalistaj noveloj de la tria Interkultura Novelo-Konkurso disponeblas jam ĉe la eldonejo KAVA-PECH kaj la UEA-libroservo.
Mendu ĝin tuj kaj malkovru la 35 sekretojn!
La temo: “La sekreta vivo de miaj najbaroj”
Same kiel vi havas sekretojn, ankaŭ via najbaro kaŝas ion. Ĉu vi aŭdis ion dum la nokto? Ĉu stranga pakaĵo de la najbaro estis hazarde liverita al vi? Ĉu vi renkontis iun plurfoje en la ŝtuparejo, kiu ne loĝas en via domo? Je kiu momento vi komencas esplori kio okazis? Kaj ĉefe: kion vi malkovras? En la tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, ni atendis viajn novelojn kun la temo “la sekreta vivo de miaj najbaroj”.
La detaloj de la konkurso
Ni invitis vin verki novelojn pri tiu ĉi temo “la sekreta vivo de miaj najbaroj” kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de septembro 2023. La noveloj povis havi maksimume 2000 vortojn. Ne estis minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenis! Tekstoj devis esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiris vin tre, vi rajtis sendi eĉ du novelojn al la konkurso!
La konkursoj estis malfermita al ĉiuj lingvoj. La kontribuoj devis esti verkitaj en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estis tute akceptebla.
La oficialuloj de la tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso estis:
• Jordi Solé i Camardons, el Hispanio, honora prezidanto
• Nicolau Dols Salas, el Hispanio, prezidanto
• Stela Besenyei-Merger, el Hungario, sekretario
Kadre de la tria eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 1330 konkursantajn novelojn de 1100 aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, belorusa, franca, germana, hispana, indonezia, itala, kataluna, persa, portugala, rusa kaj ukraina. La gajnintoj estis anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum 109-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazinta en Aruŝo, Tanzanio (3 – 10 aŭgusto 2024).
▸ Rigardu la detalojn de INK-5: La detalo kiu ŝanĝas ĉion. 🦋
▸ Rigardu la detalojn de INK-4: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. 🤖
▸ Rigardu la detalojn de INK-3: La sekreta vivo de miaj najbaroj. 🕵️
▸ Rigardu la detalojn de INK-2: Nokta vojaĝo. 🌙
▸ Rigardu la detalojn de INK-1: KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin. 👩⚕️
Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…


