Hejmo 🏠

Ĉu vi ne povas vivi sen literaturo?

Vi estas en la plej bona angulo de la reto por verki kaj legi kune en Esperanto!

Aŭskultu “Lasta lavo”, la sesan epizodon de la podkastoserio de INK-4!


Lanĉita la sesa eldono de INK!

Vi povas jam verki kaj sendi novelojn por la sesa eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso. La nova temo estas: “Proksime al la celo”.

Eksciu pliajn detalojn ĉi tie.


Jen la gajnintoj de la
4-a Interkultura Novelo-Konkurso!

La 27-an de julio, dum la Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, estis anoncitaj la gajnintoj de la kvara eldono de INK kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens“.
Jen la 10 premiitoj:

Sperta kategorio

  1. Zakhar Serebrov (Захар Серебров) – Rusio
    Kie vojoj renkontiĝas (Там, где сходятся дороги)
    Premio: 1000 €
  2. Jorge Rafael Nogueras – Portoriko
    La ĉioscieco de OV-GPT
    Premio: 800 €
  3. Ljudmila Shebella (Людмила Шебелла) – Estonio
    Lasta lavo (Последняя стирка)
    Premio: 600 €
  4. Yin Jiaxin – Ĉinio
    Olda Fan kaj la roboto-edzino
    Premio: 400 €
  5. Mahin Rad (مهین راد) – Irano
    Ruĝa saŭco sur blua ĉemizo (سُسِ قرمز روی پیراهن آبی)
    Premio: 200 €

Komencanta kategorio

  1. Javad Eskandari Mayvan (جواد اسکندری مایوان) – Irano
    Kunulo (همدم)
    Premio: 500 €
  2. Elisabetta Antichi – Italio
    Dankon, Komputilo (Grazie, Computer)
    Premio: 400 €
  3. Mikhail Reztsov (Михаил Резцов) – Rusio
    Malsatklingokuristo (Бегущий по лезвию голода)
    Premio: 300 €
  4. Olena Klymovskykh (Олена Климовських) – Ukrainio
    Generatoro de falsa vivo (Fake life генератор)
    Premio: 200 €
  5. Stefan Grotz – Germanio
    Nenio pli gravas
    Premio: 100 €
Elkorajn gratulojn al ĉiuj gajnintoj!!

Vidu la kompletan liston de finalistoj kaj pliajn detalojn pri INK-4.
Spektu la videon kun la anonco de la gajnintoj en nia YouTube-kanalo.


Abonu la novaĵleteron de Bobelarto!

Virtualaj verk- kaj legsesioj! PDF-oj de Esperanto-literaturo! Komunumo, amikeco, babilado!
Ĉiumonate vi havas la ŝancon renkonti homojn de ĉirkaŭ la mondo dank’ al literaturo.
Ĉiu sesio estas unika, la taskoj estas variaj kaj la etoso neripetebla!

Ĉu ni revidos vin ankaŭ?

Ni sendas novaĵleteron la 1-an de ĉiu monato kaj la ĵaŭdon antaŭ la legosalonoj.
Se vi jam abonas kaj ne ricevas niajn retleterojn, nepre kontrolu vian spamkeston!


Mi ŝatas legi en Esperanto 📚

Legosalonoj

Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 14:00 UTC en Zoom.

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras ekkoni kaj legi verkojn en Esperanto. Ni ĉiuj legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiuj partoprenantoj voĉlegi. La celo de la sesioj estas malkovri kaj ĝui kune Esperanto-literaturon. Post la legado estas ebleco pridiskuti la legitan verkon, se homoj deziras resti kaj komenti, priparoli ĝin.

Ĝi kutime daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La sekva legosalono okazos la 10-an de januaro.

Mi volas verki en komunumo 🖊️

Verksesioj

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 16:00 UTC en Zoom.

Ĝi taŭgas por vi, same se vi volas provi verki aŭ se vi jam delonge verkas, kaj volonte faras kelkajn verk-ekzercojn. La celo estas verki kune en komunumo, kie ni helpas kaj kuraĝigas unu la alian komenci aŭ fini verkojn, partopreni literatur-konkursojn. Ni atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn.

Ĝi kutime daŭras unu horon kaj duonon kaj ni renkontiĝas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

La sekva verksesio okazos la 17-an de januaro.

Kontrolu kioma horo estas UTC nun: https://time.is/eo/UTC


Klaku sur la librojn por mendi la novelarojn de la Interkultura Novelo-Konkurso!

https://www.kava-pech.cz/#/eo/b/ZqIGIxAAACAAxeeE/36-noveloj-de-interkultura-konkurso
https://www.kava-pech.cz/#/eo/b/ZJLw_hEAACgAEVlf/la-lasta-vojago-de-cezaro-kaj-aliaj-noktaj-aventuroj
https://www.kava-pech.cz/#/eo/b/YrxJfBIAACEAu9_U/amo-tuso-kaj-forpaso—homoj-kaj-kovimo

Pri Bobelarto

Bobelarto estas komunumo de literaturamantoj. Ni verkas kaj legas kune.

Kontaktu nin!

Skribu al ni pri io ajn kio rilatas al literaturo. Ĉu vi verkas? Ĉu vi volas oferti vian novelon por komuna laŭtlegado?

Ĉu vi volas organizi verksesiojn en via loka klubo? Ĉio interesas nin!

Skribu al: info@bobelarto.ink

Niaj sesioj okazas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto

La duan sabaton de la monato: komuna voĉlegado kadre de legosalono.

La trian sabaton de la monato: verksesio gvidata de Rafa Nogueras.


Verku por
INK-6!