Pri Bobelarto 🫧

Bonvenon al la literatura angulo de la reto!

Kiuj estas ni?

Ni estas teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ni verkas, legas kaj diskutas pri literaturo, organizas verkatelierojn, konkursojn (ĉu vi jam aŭdis pri INK?), kaj kuraĝigas vin ekverki kaj partopreni en la literatura vivo de Esperantujo.

Ni uzas Esperanton kiel ponto-lingvon por kunligi homojn ĉirkaŭ la mondo, kiuj ŝatas ĉiaspecajn verkojn.

Ni legas kaj helpas diskonigi viajn verkojn, donas kritikon kaj kune ni kontribuas al vivanta komunumo de literatur-ŝatantoj.

La verksesiojn kaj laŭtlegadojn gvidas Stela Besenyei-Merger.

entuziasmaĵoj

Ni verkas ✍️

Tiu estas la plej gravas parto de Bobelarto! Ni volas trovi ĉiujn ĉirkaŭ la mondo, kiu verkas en Esperanto nuntempe. Kiu volas diskonigi siajn novelojn, poemojn, kaj deziras aparteni al aktiva verkanta komunumo.

Ni organizas konkursojn 🏅

Ĉu vi jam aŭdis pri la Interkultura Novelo-Konkurso? Ĝi estas la plej mojosa novelo-konkurso kiu ekzistas en tiu ĉi mondo! Ĉiu jare novaj temoj, premioj kaj la ebleco aperi en la eldono de la novelokolektaĵo!

Ni babiladas pri literaturo 💬

Gravas ekkoni kiuj verkas jam, kiuj eldonas librojn, peti konsilon de verkistoj kaj ĝenerale babiladi pri temoj pri kiuj poste eblas verki. Ni okazigas tiujn babiladojn en diversaj platformoj kaj retejoj por kontakti kaj konekti kiom eble plej multe da homoj per la amo de literaturo.

Ni laŭtlegas 📖

Sonas tiom simple, ĉu ne? Ni prenas verkon kaj legas ĝin!

Ni kreas podkastojn 🎙️

Se vi havas nur kelkajn minutojn semajne por literaturo, tio tute sufiĉas por aŭskulti unu el niaj epizodoj!

Ni amikiĝas per literaturo 👋

La alia plej granda celo de Bobelarto esti krei komunumon de literaturŝatantoj. Ni volas, ke se ajna parto de literaturo interesas vin: verkado, legado, poemoj, kritikado, recenzado, deklamado tiam via loko estas inter ni!

Sendu al ni ion kion vi verkis!

Rakontu al ni ion, kion vi legis aŭ verkis lastatempe?