🥂 Feliĉan novan jaron al ĉiu! 🥂
La Bobelarto-sesioj rekomenciĝas kaj tio signifas, ke la muskoloj de verkado devas esti trejnataj post longa festa paŭzo. Ni estas fervoraj verkistoj, tamen eĉ ni ne komencis la jaron verkante, ĉar la unua sabato de la monato estis precize la 1-an de januaro. Tamen, la temo de la komencanta verksesio estis precize tio: la nova jaro. Eble vi emas preni paperon, skribilon nun kaj eksperimenti per la sekva demando.
Kion vi faris kiam la horloĝo montris noktomezon?
Priskribu la scenon: kion vi faris precize antaŭ dum kaj post noktomezo. Kie vi festis? Ĉu estis aliel ol en la antaŭaj jaroj? Ĉu vi finfine estis kun amikoj, via familio aŭ inverse: restis hejme inter la kvar muroj kaj ne festis pro ajna kialo?
Kial tiu ĉi tasko?
Ĉar plej ofte tiel laboras ni, verkistoj. Ni komencas verki scenon laŭ pecoj kiuj ja okazis, kiujn ni spertis, prefere nuntempe, ne tiom for de memoro, kun detaloj kiujn ni konas. Kaj poste venas la novaj ideoj kaj rakonto formiĝas. Ĉar ni havas la liberecon ŝanĝi kio okazis. Ĉiukaze, priskribi la realon estas bona komencpunkto de ajna novelo.
🥂
Partoprenanto de la pasinta sesio laŭte cerbumis en la grupo pri tio, ke komencis verki pri sia nova jaro, kaj tio ne estis aparte interese…, sed kiam finverkis kelkajn frazojn, tiam subite ekhavis ideon por interesa rakonto pri kiu li volonte verkus.
Kaj precize temas pri tio: vi povas komenci verki pri io kio okazas en via ĉiutaga vivo. Io banala, listigante la faktojn aŭ priskribante detalojn de io tute ordinara. Ekzemple, vi rememoras pri kiel io okazis dum la festo kaj subite io alia naskiĝas en via menso, tiel la motoro de via imagkapablo ekas kaj la verkisto (do, vi!) eklaboras.
🥂
Se tiu ĉi tasko plaĉis al vi, venu la 5-an de februaro 2022 al nia verksesio por komencantoj! Ni faras precize tiajn taskojn kiel la ĉi supra. Se vi ne volas laŭtlegi aŭ diskonigi kion vi verkis dum aŭ post la sesio tio estas tute en ordo. Provu kaj vidu kion naskas via menso!
La renkontiĝo daŭras ĉ. 45 minutojn kaj ni renkontiĝas en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku Niaj sesioj kutime estas la unuan sabaton de la monato.
Partoprenu je la 8:00 UTC (por la azia, aŭstralia parto de la mondo) aŭ 14:00 UTC (por la afrika, eŭropa kaj amerika parto de la mondo). Kontrolu la paĝon de Eventa Servo, ĉar ĉiuj verksesioj kaj aliaj eventoj de Bobelarto aperas tie!
Pretigu viajn skribilojn kaj ek al la verkado!