“Pri kio mi verku?” estas la plej ofta demando rilate al verkado. Estas tiom da temoj! Aŭ vi povas pensi pri absolute nenio, vi estas tiom blokita. Por helpi vin kie ajn vi troviĝas sur la spektro, venu la kvar diversaj ekzercoj, kiujn ni faris dum la komencantaj verksesioj inter januaro kaj aprilo de tiu ĉi jaro.
Januaro / Tasko 1 – Noktomezo
Observu kio okazas nun. Verkistoj funkcias kutime tiel, ke oni verkas pri tio kio nun okazas, aŭ kio ĵus okazis. Oni atentas en la buso, promenas, sidas en kafejo, atendas en la vico en la vendejo kaj ideo por rakonto formiĝas, ĉar io bela, stranga, banala okazis, kaj aŭ priskribas tion, aŭ komencas verki ion absurdan el ĉiutaga rakonto.
Ni komencis la unuan verksesion de 2022 per la evento kiu ekas la jaron: la horloĝo montras noktomezon, la nova jaro alvenas. Kio okazis tiam? Ĉirkaŭ tiu tempo? La defio estas trovi la rakonton. Ĉu vi emas rakonti ion kio okazis la lastan tagon de la jaro, dum la lastaj horoj? Kelkajn minutojn antaŭ noktomezo? Aŭ rakonti pri kio okazis tuj poste?
Kial utilas tiu ĉi ekzerco?
Ĝi montras al vi, ke vi fokusiĝu pri aferoj, kiuj okazas ĉirkaŭ vi. Atentu pri la tempo, sezono, la festoj, la homaj interagoj en la epoko en kiu vi vivas. Observado de la mondo ĉirkaŭ vi donas inspiron. Se vi simple komencas priskribi situacion kiu okazis eble vi volos aliel rakonti la reston, ĉar vi rimarkas kion vi volus ŝanĝi pri la okazaĵo mem. En rakonto vi ĉiam estas libera ŝanĝi detalojn!
Febraro / Tasko 2 – La plej bela tago de via vivo!
Por fokusiĝi pri kiel verki ion aparte ĝojan, pensu pri tio, kion vi volonte faras. Kial vi ŝatas tiujn aktivecojn? Kio aparte ĝojigas vin pri ili? La celo estas verki pri la plej bela tago, kiun vi povas imagi, kiam ĉio bone okazas! Vi ankaŭ povas elekti tre belan tagon de via vivo kaj pensi pri tio kial ĝi estas aparte memorida. Se vi ne volas fari la taskon pri vi mem, do elektu rolulon de rakonto, kaj imagu por tiu persono belan tagon.
La unua tasko estas fari liston pri aferoj kiujn vi aparte ŝatas fari, aŭ ŝatus sperti, ĉar vi pensas, ke vi ĝuus. Kio igus vian tagon aparte bela?
Kiam vi havas vian liston aldonu detalojn al la skribitaj aktivaĵoj. Ekzemplo: mi ŝatas manĝi bongustajn manĝaĵojn. Detaloj: kion vi precize ŝatus manĝi? Ĉu vi manĝas sole aŭ kun iu alia? Ĉu estas preciza loko kien vi ŝatus iri aŭ mem preparas la manĝaĵon?
Fine vi kompilas vian plej belan tagon de la listo. Kompreneble vi rimarkos, ke vi ne devas fari ĉion en la listo por havi belegan tagon. Fine pensu pri elemento de surprizo. Kio povus surprize pli ĝojigi vian tagon?
Kial utilas tiu ĉi ekzerco?
Kiam vi verkas pri io ĝoja, brila, malpeza, vi bezonas priskribi tiujn emociojn. Kial estas tiuj eventoj ĝojplenaj? La ideo de kion vi ŝatas, aŭ kiel vi volonte pasigas vian tagon (aŭ via rolulo sian tagon) montras kion vi aprezas en la vivo kaj kia vi estas. Gravas pripensi en niaj rakontoj kion fakte la rolulo ŝatas fari.
Marto / Tasko 3 – Amikeco
Priskribu scenon kiam vi ekkomprenis, ke vi havas amikon. Kia evento igis vin senti, ke la persono estas vere bona amiko via? Detale priskribu la emociojn, kio okazis kaj kiel tio ŝanĝis vian komprenon pri via rilato.
Tiu ĉi ekzerco estas kelkfoje pli tenera, la rezultoj de la sesio estis tre kortuŝaj kaj intimaj. Donu al vi tempon profundiĝi en la memoroj de viaj plej proksimaj amikecoj. Uzu tiujn memorojn por verki detale pri la temo.
Kial utilas tiu ĉi ekzerco?
Vi bezonas kapabli priskribi emociojn, kaj ekkomprenon de ajnan senton de rolulo. Ĝenerale vi bezonas kompenigi al via leganto kial sentas ion via karaktero. Se via rakonto enhavas amikecon, tiu estas tre grava tipo de rilato kio povas okazi inter homoj. Tra la interagoj kaj reagoj ni komprenas la sentojn kaj la gravecon de la okazaĵo en ajna rakonto. Do provu esprimi ion profundan kun detaloj kaj seriozeco por tuŝi la koron de viaj legantoj.
Aprilo / Tasko 4 – Kvin vortoj
Unu el la plej simplaj taskoj estas preni kvin vortojn kaj krei rakonton el ili. Dum la ekzerco ni uzis la jenajn vortojn por la verkado: sunsubiro, malvarma, stranga, freŝa, konstruaĵo.
Kial utilas tiu ĉi ekzerco?
Ĝi estas kvazaŭ la ekzerco kiu ĉiam funkcias. Prenu kvin diversajn vortojn kaj kreu rakonton uzante ilin. Vi povas hazarde malfermi vortaron, ajnan libron, la tiutagan gazeton, vi povas peti amikon listigi al vi kvin hazardajn vortojn, la eblecoj estas senfinaj.
Prenu de ie ajn tiujn kvin vortojn kaj ek al la verkado!
Kiel daŭrigi?
La lastaj kvar komencantaj verksesioj antaŭ la somera paŭzo (dum julio kaj aŭgusto ni renkontiĝos persone en diversaj renkontiĝoj!) ni okazigas la 7-an de majo kaj la 4-an de junio. Notu la datojn!
Vi ankaŭ povas trovi la sesiojn en Eventa Servo:
La 7-an de majo: 8:00 UTC kaj 14:00 UTC.
La 4-an de junio: 8:00 UTC kaj 14:00 UTC.
Venu kaj simple provu!