Kion vi vidas en la foto?

Jen la taskoj dum la unua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 2-an de oktobro 2021.

Prenu foton! [kredu min, ajna foto funkcias] Dum la verksesio ni uzis la jenan:

Stela elektis tiun ĉi aŭtunan foton, vi povas trovi la originalon ĉi tie:
https://www.turistamagazin.hu/media/thumbs/os/zi/se/oszi-seta-a-dunakanyar-legsokszinubb-varosaban-vac-12570253-140104.jpg

1) Observu la foton dum 2 minutoj.

2) Verku minimume 5 frazojn pri kion vi vidas en la foto. Priskribu la kolorojn, la lokon, la rilaton inter la diversaj aferoj: kie estas kaj kiel aspektas la homoj, veturiloj, naturo en la foto.

3) Imagu, ke vi volas verki rakonton surbaze de tiu ĉi foto. Trovu minimume 10 rolulojn por eventuala rakonto en la foto. Ne forgesu, ke ne nur homoj povas esti roluloj.

4) Elektu tri rolulojn kaj pripensu unu frazon pri kio okazas al ili. Se vi emas kunligi la tri rolulojn, tio ankaŭ eblas.

Kial estas tiuj taskoj eble pli defiaj ol vi pensas?

Tiuj ĉi taskoj estas simplaj, tamen ne facilaj.

1) Ni alkutimiĝis al rapide rigardi ion kaj iri plu. Vere observi ion ajn en la vivo: foton, pentraĵon, okazaĵojn sidante en kafejo, aŭskultante homojn… bezonas pli longan atenton ol nur kelkaj sekundoj. Vi povas bone trejni vian kapablon observi kaj rimarki detalojn per tiu ĉi tasko.

2) Ofte okazas, ke ni ne restas je la foto/bildo. Ni komencas spekuli pri la homoj en la bildo aŭ kio okazas. Sed la fakto estas, ke vi ne scias kio okazas. Vi vidas nur la bildon mem, unu momenton. La pramŝipo plej verŝajne havas kapitanon, sed vi ne vidas tion. Nur imagas. Kelkaj homoj en la foto verŝajne konas unu la alian, sed vi ne scias tion, tio ankaŭ estas nur via imago.

3) Trovi rolulojn eble sonas kiel malfacila tasko, sed iu ajn kaj io ajn povas esti rolulo de rakonto. Objektoj, homoj, rivero, aŭto, ŝipo. Kaj ĉi tie jam eblas komenci verki: la kapitano de la ŝipo: eĉ se ne videblas.

4) Plej ofte ni komencas fari la taskon de verkado jam multe pli frue, ĉar ni ne atendas tiom longe por ekverki, sen vere observi jam la menso ekkreas rakontojn. Do post tiom da observado nia imagkapablo jam estis fajrigita por povi facile imagi almenaŭ kelkajn frazojn laŭ la bildo.

Kiel plaĉas tiuj taskoj al vi? Komentu libere sub la artikolo.

Bonan verkadon al vi! Kaj ĝis la sekva sesio!

La sekvan fojon, se vi emas vive partopreni la verksesion en internacia rondo de komencantaj verkantoj, ĝi okazas la unuan sabaton de la monato en jitsi, je 8:00 UTC aŭ 14:00 UTC. Kontrolu la paĝon de Eventa Servo, ĉiuj verksesioj aperas tie! Ni renkontiĝu la 6-an de novembro.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: