La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?

Ĉu vi sentas tiel, ke vi bezonas iom da nova vento en via verkado? Ĉu vi jam mem laciĝas pri viaj detalaj ekskuzoj, bone argumentitaj kialoj pri kial vi ne verkas? Ĉu vi bezonas retrejni la regulecon de via verkado? Ĉu vi volas aparteni al komunumo de homoj kiuj ankaŭ kreas en Esperanto same kielContinue reading “La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?”

Kiel murdi?* 🗡️

*Kompreneble ni parolas pri verkado, ne pri vera mortigado! Ĉu vi pensis, ke ni estas tute frenezaj ĉe Bobelarto? 🤪 Jen la taskoj dum la dua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 6-an de oktobro 2021. Ni multege ridis murdante. Ĉu la sekvan fojon (la lastan en 2021!) vi ankaŭ partoprenos? Tasko 1: pensu priContinue reading “Kiel murdi?* 🗡️”

MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆

Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis! Kial indas partopreni? 🤔 SeContinue reading “MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆”

Kion vi vidas en la foto?

Jen la taskoj dum la unua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 2-an de oktobro 2021. Prenu foton! [kredu min, ajna foto funkcias] Dum la verksesio ni uzis la jenan: 1) Observu la foton dum 2 minutoj. 2) Verku minimume 5 frazojn pri kion vi vidas en la foto. Priskribu la kolorojn, la lokon, laContinue reading “Kion vi vidas en la foto?”

Kiel komenci verki?

Vi ŝatas babiladi en Esperanto. Vi trovas blogojn por legi iom kaj pli bonigi vian komprenkapablon. Eble vi jam eĉ aĉetis kelkajn librojn. Sed ĉefe vi babiladas kun homoj en la reto, kaj ĝeniĝas, ke plej multe oni verkas pri Esperanto en Esperanto. Ĉu neniu verkas pri io ajn alia? Pri io pli interesa? AjnajnContinue reading “Kiel komenci verki?”

Kaj ni daŭre verkas…

Vi sidas en ĉambro rigardante la malplenan paĝon kaj revas pri tio, ke la vortoj subite aperas sen tio, ke vi devus ion ajn fari. Aŭ fakte ne, ne tio estas la problemo. Vi ŝatas tajpi. Vi scias, ke vi volas verki, vi havas la ideon, sed vi ne scias kiel komenci. Aŭ vi ebleContinue reading “Kaj ni daŭre verkas…”

Bonvenon al Bobelarto!

Vi estas en la ĝusta loko, se vi ŝatas legi aŭ verki en Esperanto! Bonvenon al komunumo kie ni entuziasmas pri vortoj, frazoj, rakontoj kaj babiladoj en la mondo de literaturo. Ni tre ĝojas, ke vi estas ĉi tie. Kiu estas ni? Ni estas teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ni verkas,Continue reading “Bonvenon al Bobelarto!”