Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉

Sed kial mi aŭdacas skribi tion?! Kaj entute pri kio vi ne sukcesos? Ĉu mi ne fidas je viaj kapabloj? Vidu, ne estas la unua fojo, ke ni organizas la Mondan Verk-Monaton, aŭ mallonge MoVeMo-n. Mi scias pri kio mi parolas. Jes, ni preparas novajn helpilojn ke vi tamen sukcesu. Sed ni restu je laContinue reading “Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉”

La vivo okazas kaj inspiro aperas

En novembro ni havis la plezuron legi verkojn de Paŭlo Sergio Viana. Denove ni havis du tre agrablajn kaj bonhumorajn legosalonojn de Bobelarto kun la partopreno de la verkisto mem; kiu bonvole vekiĝis frue, ke je la 5a(!) kaj 11a matene povu partopreni ambaŭ sesiojn. Koran dankon denove, Paŭlo! Ni laŭtlegis, babiladis, demandis la verkistonContinue reading “La vivo okazas kaj inspiro aperas”

Kiel murdi?* 🗡️

*Kompreneble ni parolas pri verkado, ne pri vera mortigado! Ĉu vi pensis, ke ni estas tute frenezaj ĉe Bobelarto? 🤪 Jen la taskoj dum la dua verksesio por komencantoj, kiu okazis la 6-an de oktobro 2021. Ni multege ridis murdante. Ĉu la sekvan fojon (la lastan en 2021!) vi ankaŭ partoprenos? Tasko 1: pensu priContinue reading “Kiel murdi?* 🗡️”

Malrapide, atenteme, kune

Vi tiom volonte legus ion alian ol nur tekstojn pri la movado. Se tio eblus prefere eĉ kun aliaj entuziasmaj homoj. Vi eble eĉ ne aparte bone scias kiu kaj kion verkas nuntempe en Esperanto. Venu al nia legosalono ĉiun duan sabaton de la monato! Vi povos konatiĝi kun tekstoj kiujn vi eble ne konisContinue reading “Malrapide, atenteme, kune”