Ankaŭ ĉi jare, do post la fino de la dua jaro de sabataj sesioj en la reto ni havas la ĝojon oferti surlokajn, ervajn programerojn por la partoprenantoj de la Universala Kongreso. Kion vi povas legi en tiu ĉi blogero estas la planitaj tempoj laŭ la retejo: https://uk.esperanto.net/2023/programo. Kiel vi scias, prefere surloke ĉiam certiĝuContinue reading “Planitaj Bobelarto-programeroj dum la Universala Kongreso en Torino”
Etikedaj arkivoj:legosalono
La vivo okazas kaj inspiro aperas
En novembro ni havis la plezuron legi verkojn de Paŭlo Sergio Viana. Denove ni havis du tre agrablajn kaj bonhumorajn legosalonojn de Bobelarto kun la partopreno de la verkisto mem; kiu bonvole vekiĝis frue, ke je la 5a(!) kaj 11a matene povu partopreni ambaŭ sesiojn. Koran dankon denove, Paŭlo! Ni laŭtlegis, babiladis, demandis la verkistonContinue reading “La vivo okazas kaj inspiro aperas”
De opero en Parizo al kosmo
En nia unua legosalono ni spertis kune la verkojn de Laure Patas d’Illiers. Estis speciala tiu ĉi sesio pro du kialoj: unue, ke estis la inaŭgura sesio de la legosalono de Bobelarto, due ke la verkisto, Laure, mem ĉeestis kaj povis aŭdi siajn verkojn laŭtlegitajn, eĉ ankaŭ mem legis ilin por ni kaj eblis demandiContinue reading “De opero en Parizo al kosmo”
Malrapide, atenteme, kune
Vi tiom volonte legus ion alian ol nur tekstojn pri la movado. Se tio eblus prefere eĉ kun aliaj entuziasmaj homoj. Vi eble eĉ ne aparte bone scias kiu kaj kion verkas nuntempe en Esperanto. Venu al nia legosalono ĉiun duan sabaton de la monato! Vi povos konatiĝi kun tekstoj kiujn vi eble ne konisContinue reading “Malrapide, atenteme, kune”