Dum julio kaj aŭgusto la teamo de Bobelarto partoprenis du grandajn renkontiĝojn: la Universalan Kongreson en Torino kaj la ILEI-IJK-kongreson en Lignano en Sabbiadoro. Estis plezuro povi persone babiladi kun longtempaj partoprenantoj de la retaj sesioj kaj informi multe da homoj pri nia agado – al ĉiuj kiuj ĝis nun ne aŭdis pri nia entuziasmoContinue reading “Eventoplena somero ĉe Bobelarto!”
Kategoriaj arkivoj:legado
Planitaj Bobelarto-programeroj dum la Universala Kongreso en Torino
Ankaŭ ĉi jare, do post la fino de la dua jaro de sabataj sesioj en la reto ni havas la ĝojon oferti surlokajn, ervajn programerojn por la partoprenantoj de la Universala Kongreso. Kion vi povas legi en tiu ĉi blogero estas la planitaj tempoj laŭ la retejo: https://uk.esperanto.net/2023/programo. Kiel vi scias, prefere surloke ĉiam certiĝuContinue reading “Planitaj Bobelarto-programeroj dum la Universala Kongreso en Torino”
Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉
Sed kial mi aŭdacas skribi tion?! Kaj entute pri kio vi ne sukcesos? Ĉu mi ne fidas je viaj kapabloj? Vidu, ne estas la unua fojo, ke ni organizas la Mondan Verk-Monaton, aŭ mallonge MoVeMo-n. Mi scias pri kio mi parolas. Jes, ni preparas novajn helpilojn ke vi tamen sukcesu. Sed ni restu je laContinue reading “Plej verŝajne vi ne sukcesos 😉”
Kiam ni renkontiĝos dum la UK?
Restas malpli ol 3 semajnoj ĝis la komenco de la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi povas imagi, ke ni estas plenaj je laboro, antaŭpreparado, planoj kaj lastminutaj ideoj por alporti freŝajn literaturajn aventurojn por vi! Kaj ankaŭ por ni! Bobelartanoj de la mondo, kie vi estas? Ni renkontiĝu dum la semajno! Ĵus aperis laContinue reading “Kiam ni renkontiĝos dum la UK?”
Kaj la unua rakonto jam estas en la aer’
Hieraŭ ni aperigis la unuan oficialan epizodon de Bobelarto. La podkasto prezentas dek rakontojn al vi, kaj la liston komencas Paŭlo Sergio Viana, kies voĉo estas vere legenda kaj konata, certe ne nur inter literaturamantoj. Dum legosalono de Bobelarto iu diris: ho, mia celo en la vivo estas havi la ŝancon, ke Paŭlo laŭtlegu mianContinue reading “Kaj la unua rakonto jam estas en la aer’”
La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?
Ĉu vi sentas tiel, ke vi bezonas iom da nova vento en via verkado? Ĉu vi jam mem laciĝas pri viaj detalaj ekskuzoj, bone argumentitaj kialoj pri kial vi ne verkas? Ĉu vi bezonas retrejni la regulecon de via verkado? Ĉu vi volas aparteni al komunumo de homoj kiuj ankaŭ kreas en Esperanto same kielContinue reading “La prokrastado finiĝas en aprilo – ĉu vi pretas por la dua eldono de MoVeMo?”
La vivo okazas kaj inspiro aperas
En novembro ni havis la plezuron legi verkojn de Paŭlo Sergio Viana. Denove ni havis du tre agrablajn kaj bonhumorajn legosalonojn de Bobelarto kun la partopreno de la verkisto mem; kiu bonvole vekiĝis frue, ke je la 5a(!) kaj 11a matene povu partopreni ambaŭ sesiojn. Koran dankon denove, Paŭlo! Ni laŭtlegis, babiladis, demandis la verkistonContinue reading “La vivo okazas kaj inspiro aperas”
MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆
Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis! Kial indas partopreni? 🤔 SeContinue reading “MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆”
De opero en Parizo al kosmo
En nia unua legosalono ni spertis kune la verkojn de Laure Patas d’Illiers. Estis speciala tiu ĉi sesio pro du kialoj: unue, ke estis la inaŭgura sesio de la legosalono de Bobelarto, due ke la verkisto, Laure, mem ĉeestis kaj povis aŭdi siajn verkojn laŭtlegitajn, eĉ ankaŭ mem legis ilin por ni kaj eblis demandiContinue reading “De opero en Parizo al kosmo”
Malrapide, atenteme, kune
Vi tiom volonte legus ion alian ol nur tekstojn pri la movado. Se tio eblus prefere eĉ kun aliaj entuziasmaj homoj. Vi eble eĉ ne aparte bone scias kiu kaj kion verkas nuntempe en Esperanto. Venu al nia legosalono ĉiun duan sabaton de la monato! Vi povos konatiĝi kun tekstoj kiujn vi eble ne konisContinue reading “Malrapide, atenteme, kune”