Kiam ni renkontiĝos dum la UK?

Restas malpli ol 3 semajnoj ĝis la komenco de la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi povas imagi, ke ni estas plenaj je laboro, antaŭpreparado, planoj kaj lastminutaj ideoj por alporti freŝajn literaturajn aventurojn por vi! Kaj ankaŭ por ni!

Bobelartanoj de la mondo, kie vi estas? Ni renkontiĝu dum la semajno!

Trovu la programerojn* uzante la serĉilon de en la apo/retejo!

Ĵus aperis la kongresa libro, kaj se vi havas saĝtelefonon, tiam vi povas ankaŭ ekhavi la apon de la kongreso. Nepre marku per koreto la programerojn* de Bobelarto ke vi ne maltrafu ilin! Estos ja 6 oficialaj, kaj unu maloficiala. Pri la resto de diboĉado, kafumadoj, babiladoj kaj aliaj spontaneaj eventoj ni lasu nin mem surpriziĝi surloke!

Jen, kion ni faros* iom pli detale, ĉar mi devas konfesi, ke la titoloj de la programoj eble ne sufiĉe salivigas vian apetiton por Esperanto-kulturo!

Dimanĉe: la 7-an de aŭgusto

Bobelarto 1: Enkonduko

Ĉu vi scias ĉion pri Bobelarto? Ĉu vi konas ĉiun angulon de niaj aktivecoj? Ĉu vi volas aŭdi pri la novaj planoj? Eĉ se vi estas fidela partoprenanto de niaj programeroj vi volos aŭdi la novajn planojn pri kiuj ni parolis ankoraŭ nenie!

Bobelartanoj vespermanĝas!

Komence de la kongreso ni iru kaj sidu trankvile en agrabla restoracio sur la teraso. Momente ni rezervis por 10 homoj, 5 jam certe venos. Veganaj opcioj ankaŭ eblas. Do restas ankoraŭ loko por vi!

Horo: 6a vespere, do 18:00.

Adreso: Restaurant l’Évidence, 3817 rue St-Denis (pieddistance de la kongresejo!)

Nepre skribu al ni, aŭ venu al la Bobelarto-telegrama grupo por la UK kaj anoncu tie, ke vi planas manĝi kun ni!

Marde: la 9-an de aŭgusto

Ĝi estos nia plej aktiva tago dum la UK kun tri programeroj!

Bobelarto 2: INK-gajnintoj

La programero por kiu ni laboris la plej multon dum la pasintaj jaroj! Finfine ni povas anonci al vi kiu gajnis la unuan Interkulturan Novelo-Konkurson! Tiu ĉi ne estos via kutima teda ceremonio, tute ne! Ni laŭtlegos kelkajn novelojn el la novelaro kiun vi havos en la kongresa sako, prezentos la gajnintan foton kaj la honora prezidanto Claudia Larochelle persone transdonos la premiojn al la ĉeestantoj.

Bobelarto 3: Honoraj Komitatanoj

Ni renkontos la honoran prezidanton de la INK-konkurso: Claudia Larochelle kaj la kunkreanton de la Efemera Artgalerio: Chlag! Eble estas nomo kiun vi aŭdas (bone, legas) nun la unuan fojon, sed post la UK vi certe ankoraŭ longe rememoros liajn bildojn! Tio estas tre speciala okazo por babiladi kaj demandi de du brilaj reprezentantoj de kanada kulturo.

Bobelarto 4: Legosalono

Ĉar ni estas en Kebekio, ni legos la plej novajn eldonojn de ESK: la Esperanto-Societo Kebekia. La celo estas ekkoni la novajn verkojn, kaj kompreneble aĉeti ilin! Petu subskribon de la aŭtoroj, kaj ĝenerale havi ideon kio okazas en tiu parto de la mondo rilate al literaturo!

Ĵaŭde: la 11-an de aŭgusto

Bobelarto 5: Verksesio

Finfine persone! Ni verkos, jes! Kune, kiel ĉiam. Ni amuziĝos elstare kreante rakontojn kaj ĝenerale ĝojos, ke ni faras tion sen ekranoj. Estos speciala okazo verki kaj sole, kaj grupe, kaj en paroj!

Vendrede: la 12-an de aŭgusto

Bobelarto 6: Pentro-kurso

Eble la plej speciala programero restas laste, ĉar kutime oni faru tiel. Chlag persone instruos pentradon al ni! Ĉu vi pensas, ke ni pentras nur per vortoj ĉe Bobelarto? Plejparte jes, sed ĉi foje vi povos sperti la grandskalan pensmanieron de Bobelarto. Kulturo diverspeca por ĉiuj! Brila artisto defios vin rehavi la ĝojon krei per farboj. Venu kaj esploru vian enan artiston kun Chlag! Li estas brila instruisto, kaj vi vere ne volos maltrafi tiun absolute specialan eblecon lerni de li!

Trovu liajn pentraĵojn ankaŭ en la Efemeria Artgalerio!

Tio ĉio! Aŭ ĉu estos pliaj surprizoj…? Venu kaj spertu mem! Ni tre atendas esti kun vi persone!

*Modifoj al la programeroj povas okazi surloke.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: