Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis!
Kial indas partopreni? 🤔
Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.
Kiel funkcias MoVeMo? 🖊️
Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Antaŭ vi forkuras de tiu ĉi artikolo, ni povas diri al vi, ke ni tute aliel komprenas la defion. La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaŭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.
En la komunumo de Bobelarto partoprenos homoj kiuj:
🏆 dediĉos 3 minutojn al verkado kaj 3 minutojn al legado en Esperanto tage
🏆 tradukos 2 paĝojn tage
🏆 verkos 500 vortojn tage
🏆 tradukos pupteatron por la Montreala UK
🏆 elektos unu novan vorton ĉiu tage kaj laŭ tio verkos tekston
🏆 verkos 700 vortojn tage
Do, kiel vi povas vidi de la veraj ekzemploj la defioj povas esti tre diversaj. Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.
Do kion vi povas elekti?
🖊️ verki mallongan rakonton, poemon, hajkon, mikronovelon, kantotekston tage
🖊️ traduki paĝon, alineon, proverbon, rakonton tage
🖊️ elekti dum kiom da tempo vi volas verki aŭ traduki: dum 3, 7, 17, 37 aŭ 107 minutoj tage
Kompreneble, se vi emas verki tiom multe kiel la originala NaNoWriMo defio, tiam nenio haltigu vin. Ek!
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.
Kiel vi povas aliĝi al la defio?
Venu al nia Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj. Ĉiu semajne sabate ni kunvenos mallonge por pridiskuti kio aparte interesan ni malkovris dum la defio. Ni subtenos unu la alian en la grupo kaj kiam vi sentas tiel, ke vi vere ne povas fari vian tagan ideon, skribu al ni. Vi certe ricevos subtenon, kuraĝigon aŭ inspiriĝon por persisti.
Venu kelkaj konsiloj por sukcese plenumi la 30 tagojn:
⏲️ Elektu kiam vi faros la defion: ĉu tuj post matenmanĝo, antaŭ vi eklaboras, en via tagmanĝpaŭzo, ĉu vespere antaŭ la vespermanĝo?
📍 Elektu kie vi faros la defion: ĉu vi havos dediĉitan tablon, angulon de la loĝejo aŭ en via laborejo uzos spacon por plenumi vian tagan taskon?
💡 Per kiu kutimo vi komencos la defion: ĉu vi legos vian plej ŝatatan citaĵon por inspiri vin? Ĉu vi pretigos tason da kafo aŭ teo antaŭ komenci? Ĉu vi ludos la saman muzikon por la etoso? Ĉu vi bruligos kandelon?
❤️ Prefere diru al via familio, kunloĝantoj, ke vi aldonas tiun tagan defion al via tagordo, ke vi ne estu ĝenita dum ĝi.
Pri verkado en Esperanto:
📙 Prefere havu vortaron apud vi. Aŭ retpaĝojn malfermitajn por rapida kontrolado de vortoj, esprimoj.
Serioza rememorigilo, kiun ni eble forgesos kelkfoje dum la defio:
Ĝi ne enhavas la redaktadon, la celo estas fari grandan laboron verkante-tradukante. Do la celo estas krei ĉiu tage, kaj fine, nur post longa ripozo de bonfarita laboro redakti. Do ne tuj, kaj nepre ne dum la defio!
Venu al nia telegramo-grupo kaj rakontu kion vi faros dum via defio en novembro! Ni tre atendas aŭdi viajn ideojn kaj celojn! Ek al la verkado! 🖊️🏆
One thought on “MoVeMo: Monda Verk-Monato 🏆”