La vivo okazas kaj inspiro aperas

En novembro ni havis la plezuron legi verkojn de Paŭlo Sergio Viana. Denove ni havis du tre agrablajn kaj bonhumorajn legosalonojn de Bobelarto kun la partopreno de la verkisto mem; kiu bonvole vekiĝis frue, ke je la 5a(!) kaj 11a matene povu partopreni ambaŭ sesiojn. Koran dankon denove, Paŭlo!

Ni laŭtlegis, babiladis, demandis la verkiston kaj legis iom pli. Mia plej ŝatata parto estis, kiam Paŭlo klarigis, ke ĉiu rakonto komenciĝas per io, kio okazis en la vera vivo. Li helpas de longa tempo en maljunulejo, kaj tie renkontis iun, kiu havas du ringojn ĉirkaŭ sia kolo. Aŭ konas la frenezulon de la urbo, aŭ simple observas homojn, kaj la rakontoj komencas aperi tiel: lia imagkapablo transprenas la fadenon kaj plektas la okazaĵojn plu.

Dum la legosalono ni precize eksciis kiuj partoj de la noveloj estis „veraj”, kaj kie komenciĝis la inventado. La verkmaniero de Paŭlo estas elstara konsilo por ajna verkanto, kaj interesa eksperimento por legantoj ankaŭ: kiu parto de la rakonto estis prenita el la vera vivo? Kaj kiuj partoj “certe” ne okazis?

Ĉar kiel Paŭlo diris, li trovas tion amuze kiam komence de filmoj oni asertas: bazita sur vera rakonto. Ĉar ja ĉiu rakonto estas bazita sur “vera rakonto”, nur eble vi ne rimarkas precize kiel aŭ kio. Meditu pri tio, kaj vi evoluos ambaŭ kiel verkisto kaj leganto!

***

Ni legis la sekvajn verkojn kune:

http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/kurba/http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/du-ringoj/
https://blogdopaulosergioviana.blogspot.com/2021/09/vivo.html
https://blogdopaulosergioviana.blogspot.com/2020/11/perdi-meu-voto.html
https://blogdopaulosergioviana.blogspot.com/2020/12/o-dia-mais-feliz-da-vida.html

Se vi volas legi pli de Paŭlo, nepre vizitu lian blogon kie li aperigis jam plurcent verkojn dulingve –do vi eĉ povas ekzerci la portugalan, se vi emas lerni per verkoj en Esperanto –, duobla gajno krom la brilaj rakontoj!

***

La sekvan fojon okazos speciala evento, ĉar omaĝe al Zamenhof ni legos kelkajn verkojn liajn: poemojn kaj pli. Kiel sonas la vortoj de Zamenhof laŭtlegitaj hodiaŭ? Ĉu ili sonas foraj, io de la pasinteco aŭ tute nuntempaj? Venu kaj spertu mem!

Aldone, nia speciala gasto estos Margaret Zaleski-Zamenhof.

La sekva sesio okazos la 11-an de decembro. Serĉu nin en Eventa Servo: la du sesioj komenciĝas je 8:00 UTC kaj 14:00 UTC!

Ni renkontiĝos en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: