Ankaŭ ĉi jare, do post la fino de la dua jaro de sabataj sesioj en la reto ni havas la ĝojon oferti surlokajn, ervajn programerojn por la partoprenantoj de la Universala Kongreso. Kion vi povas legi en tiu ĉi blogero estas la planitaj tempoj laŭ la retejo: https://uk.esperanto.net/2023/programo. Kiel vi scias, prefere surloke ĉiam certiĝu pri la loko kaj tempo. Kaj kaze de dubo nepre trovu nin en telegramo, aliĝante al la grupo de Bobelartanoj.
La artikolon ni ĝisdatigos, se ajnaj detaloj ŝanĝiĝos. Momente ĝi reflektas la konfirmitajn tempojn kaj lokojn kiujn ni ricevis de la organizantoj.

Movada foiro – la 29-an de julio, sabato vespere de 17:30 ĝis 19:30 en la korto Bourlot
La Kongreso komenciĝas per prezentado de diversaj organizoj kaj asocioj de ĉirkaŭ la mondo, kaj la unuan fojon ankaŭ Bobelarto havos sian propran tablon kun verktaskoj, instigoj por engaĝiĝi al Esperanto-literaturo! Venu kaj vizitu nian tablon!
Premi-ceremonio de la dua Interkultura Novelo-Konkurso – la 30-an de julio, dimanĉe posttagmeze de 17:00 ĝis 18:00 en la salono De Salvo
En tiu ĉi horo ni anoncas la ok gajnintojn de la dua Interkultura Novelo-Konkurso. Bobelarto ankaŭ oficiale lanĉas la novelaron kun la verkoj de la finalistoj: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun la partoprenantoj de la Universala Kongreso povos senpage ricevi dum la kongreso. Ni tre atendas povi transdoni la premiojn al la partoprenantoj kiuj surloke povos ĉeesti kaj ĝenerale informi la publikon pri kiuj verkistoj meritas specialan atenton!
Bobelarto ekskurso por verkistoj al la urbocentro de Torino – la 31-an de julio, lunde antaŭtagmeze de 9:00 ĝis 12:00
Ni renkontiĝos je la 9:00 antaŭ la fontano kun la vira skulptaĵo en Piazza CLN!
Dum tiu ĉi ekskurso la celo estas, ke verkistoj renkontiĝu por mallonga promenado al la urbocentro de Torino por inspiriĝi verki. Do, okazos vera, komuna verkado fine de la promeno, do papero-skribilo (aŭ tekkomputilo) bezonatas por partopreni tiun ĉi programeron. Ĝi estas memkompreneble malferma por ĉiuj verkistoj, do se vi ankoraŭ neniam partoprenis verksesion de Bobelarto rete, nun estas ŝanco persone engaĝiĝi al nia verkema spirito. La plano estas komuna tagmanĝo (eventuale ankaŭ komuna matenmanĝo – laŭ interkonsento) en la urbo post la ekskurseto kaj komuna revenado al la kongresejo por la posttagmezaj programeroj de la Kongreso.

Legosalono de Bobelarto – la 1-a de aŭgusto de 17:00 ĝis 18:00 en la salono Canuto.
Ni invitas vin al komuna laŭtlegado de la novelaro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj. Ĉiu partoprenanto legos iomete, la celo estas komune sperti la freŝe lanĉitan novelaron. Bonvolu kunporti vian ekzempleron de la novelaro.
Verksesio de Bobelarto – la 3-an de aŭgusto de 10:45 ĝis 12:15 en la salono Grattapaglia
En tiu ĉi verksesio la partoprenantoj ricevos taskon, kies temo rilatas al la tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso: La sekreta vivo de miaj najbaroj. Prepariĝu por surloke verki mallongan pecon da originala novelo, kiun plulaborante vi eventuale povos konkursigi en la tria INK!
Ni esperas ke vi partoprenos almenaŭ unu el niaj programeroj en Torino! Ni tre ĝojos renkonti vin kaj povi babiladi kun vi kaj pasigi iom da tempo literaturamante dum la kongreso.