Eventoplena somero ĉe Bobelarto!

Dum julio kaj aŭgusto la teamo de Bobelarto partoprenis du grandajn renkontiĝojn: la Universalan Kongreson en Torino kaj la ILEI-IJK-kongreson en Lignano en Sabbiadoro.

Estis plezuro povi persone babiladi kun longtempaj partoprenantoj de la retaj sesioj kaj informi multe da homoj pri nia agado – al ĉiuj kiuj ĝis nun ne aŭdis pri nia entuziasmo pri literaturo en Esperanto. Ni kompreneble ofertis verksesiojn kaj legosalonojn, tamen la plej grava momento de la somero estis prezenti la plej novan novelaron de la Interkultura Novelo-Konkurso: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj kune kun la gajnintoj de la dua eldono.

Krom la prezentado de la novelaro ni ankaŭ verkpromenis en la urbo de Torino: eble ĝi estas nova ideo pri kio vi ne aŭdis ĝin nun! Ni spertis la urbon, observis, ekkonis ĝin tra la rakontoj de nia gvidanto Manuela kaj fine pasigis tempon trankvile sidiĝi kaj verki pri niaj ĵusaj spertoj en ombra strateto tuj apud la fama konstruaĵo de Torino: Mole Antonelliana.

Ni ankaŭ partoprenis en la sesio pri la plurcentjara historio de itala literaturo: ne nur prelegis, sed ankaŭ deklamis poemojn du lingve la unua sekretario de INK: Nicola Ruggiero. Ni aŭskultis prezentojn pri freŝaj eldonoj, ĝuis la aŭtorajn duonhorojn kaj frandis la libroservon.

Estis brile partopreni ankaŭ la premiceremonion de la Belartaj Konkursoj kaj iom pli fiere aplaŭdi, kiam bobelartanoj gajnis honorojn. Ni renkontiĝis kun sekretarioj de aliaj literaturaj konkursoj: kun Marija Belošević – sekretario de la tradukkonkurso Lucija Borčić –, kaj kun Liven Dek – sekretario de la Belartaj Konkursoj. Kun ĉi lasta vi povos atendi komunan intervjuon en la pola retradio: https://pola-retradio.org/2023/08/e_elsendo-el-la-30-08-2023/

Ankaŭ aŭskultu peceton pri nia unua partopreno en la movada foiro ĉi tie: https://pola-retradio.org/2023/07/e_elsendo-el-la-29-07-2023/

Ni esperas, ke vi ankaŭ havis literaturplenan someron kaj jam soifas partopreni niajn retajn sesiojn de verkado kaj komuna legado kiuj rekomenciĝos en septembro je novaj horoj: 12:00 UTC kaj 16:00 UTC. Notu la novan komencotempon, nia retejo kaj Eventa Servo ĉiam estas ĝisdatigita por via informado.

Ni ankaŭ rememorigas vin, ke ekde hodiaŭ restas nur monato (😱) ĝis la limdato de la tria eldono de INK! La limdato estas la 30-a de septembro 2023.

Fine venu fotoj, ĉar ili rakontas pli ol vortoj. Jen kelkaj bildoj de la ĉi-someraj renkontiĝoj. Dankon al ĉiuj kontribuantoj!

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

Discover more from Bobelarto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading