Kiel komenci verki?

Vi ŝatas babiladi en Esperanto. Vi trovas blogojn por legi iom kaj pli bonigi vian komprenkapablon. Eble vi jam eĉ aĉetis kelkajn librojn. Sed ĉefe vi babiladas kun homoj en la reto, kaj ĝeniĝas, ke plej multe oni verkas pri Esperanto en Esperanto. Ĉu neniu verkas pri io ajn alia? Pri io pli interesa? Ajnajn simplajn rakontojn? Priskribojn, dialogojn pri aferoj kiuj nuntempe okazas?

Kaj tiam vi pripensas, ke eble vi povus fari ion tian, sed vi ankoraŭ eĉ en via denaska lingvo ne verkis. Tiu ĉi verksesio estas la perfekta okazo por provi verki ion! La verksesioj por komencantoj vere estas io, por kiuj vi devas neniel pretiĝi. Ni donas al vi la taskojn. Vi verkas mallonge, kaj vidas kiel tio plaĉas al vi. Vi laŭtlegas aŭ ne, daŭrigas aŭ ne, sed almenaŭ provas. Vi havas absolute nenion por perdi, venu kaj provu verki kun ni!

Ni renkontiĝu en la jitsi-babilejo verkuverku (https://meet.jit.si/verkuverku) ĉiun unuan sabaton de la monato je 8:00 UTC aŭ 14:00 UTC!

Se vi maltrafas sesion, la taskojn ni aperigos ĉi tie, en la blogo post la evento kaj vi povas provi ekverki mem.

Publikita de Stela

Denaskulo kaj kritikisto. (Laŭ kelkaj insultisto.) Laŭ mi ne ĉio, kio estas Esperanto estas bona ideo. Mi ne ŝatas ĉion kio estas pere de Esperanto. Nur Esperanton mem. Mi dediĉas mian blogon al Paŭlo, kiu diris al mi almenaŭ dek foje: Stela, vi estas terura.

Lasi respondon

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: