INK-6 – Oftaj demandoj
Kio ĝuste estas novelo?
Novelo estas mallonga sed kompleta inventita rakonto, karakterizata de la koncizeco kaj efikeco de ĝia verkado kaj disvolviĝante ĉirkaŭ specifa evento. En la vortoj de Neil Gaiman:
“Noveloj estas kiel etaj fenestroj al aliaj mondoj, aliaj mensoj kaj aliaj revoj. Ili estas vojaĝoj al la fora rando de la universo, kiuj permesas al ni reveni ĝustatempe por vespermanĝo.”
Kiel mi povas kontroli ĉu mia verkaĵo estas novelo?
● Kiom longa ĝi estas? Ne estu pli ol 2000 vortoj aŭ proksimume 6 paĝoj.
● Kiom da roluloj ĝi havas? 1 aŭ 2 estas la ĝusta nombro!
● Kia estas ĝia strukturo? La kutima strukturo de novelo estas: situacio, konflikto, emocioj fortiĝas, la evento okazas, kulmino kaj fine elnodiĝo.
● Kiel ĝi finiĝas? Kion vi fakte volas diri?
● La lasta regulo estas, ke kompreneble konante la regulojn vi rajtas rompi ilin!
Via novelo povas havi ajnan etoson. Ĝi povas esti romantika, timiga, amuza, trista, ĝoja, esperplena, stoika, ktp. Uzu tre klaran lingvon por priskribi kio okazas.
Kian formaton havu mia teksto?
La litertipo kaj litergrando de via konkursaĵo ne gravas. Ni sugestas ke vi uzu la plej simplan kaj legeblan litertipon.
Ĉu mi rajtas verki pri io ajn por la konkurso?
Jes, nur kadre de la temo de la konkurso, kiu nepre devas iel aperi en via rakonto. La ĵurio taksos vian verkon laŭ tio ĉu ĝi havas klaran konekton al la elektita temo.
Kio aŭtomate malkonkursigas mian novelon?
Ni aŭtomate nuligas la partoprenon de tro longaj verkoj (super 2000 vortoj): ili ne estos legitaj de la legokomitato. Ni ne akceptas novelojn post la limdato.
Kial estas du kategorioj en la konkurso?
Ni volas doni la eblecon konkursi al plena spektro de verkistoj. Tiuj kiuj malspertas aŭ malofte verkas, ne timu provi sian ŝancon kiel freŝbakita verkisto. Tiuj kiuj jam verkas de longa tempo ne timu forpreni la spacon de la novuloj kaj samtempe trovu la defion konkursi inter spertaj verkistoj.
Ĉu mi estas konsiderata kiel komencanta aŭ sperta verkisto?
Vi aŭtomate estas en la komencanta kategorio. La sperta kategorio estas por tiuj, kiuj regule verkas kaj ankaŭ aperigas siajn verkojn en gazetoj aŭ blogoj. Aŭ por tiuj kiuj jam eĉ gajnis premion en literaturaj konkursoj. Se tiu priskribo taŭgas pri vi, do elektu la spertan kategorion!
Ĉu infanoj (personoj sub 18) rajtas konkursi en INK?
Jes, infanoj rajtas partopreni la konkurson. Konsideru, ke ne ekzistas aparta kategorio por junuloj. Tio signifas, ke ili konkursas kontraŭ plenkreskaj verkistoj.
Konsento de plenkreskulo estos petata nur se novelo de la infano estos publikigita en la novelaro de INK.
Ĉu la nacieco de la partoprenantoj, aŭ la politika reĝimo de ilia lando influas la taksadon de la ĵurio?
Ne. La Interkultura Novelo-Konkurso estas malfermita al ĉiuj aŭtoroj de la mondo, senrigarde de nacieco aŭ loĝlando. La verkoj estas prezentitaj anonime al la ĵurianoj.
Kiuj lingvoj estas akceptataj?
Estas akceptataj noveloj en Esperanto, en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa kaj ukraina. Noveloj originale verkitaj en iu ajn alia lingvo estas akceptataj kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko al Esperanto aŭ al franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina.
Ekzemple, se via novelo estas verkita en Esperanto, vi povas sendi ĝin rekte al la konkurso. Tamen, se via novelo estas verkita, ni diru, en la kroata, por partopreni vi devos tradukigi ĝin, ekzemple al la itala.
Bonvolu sendi per la formularo kaj la originalan version de via novelo kaj la tradukon.
Kiel antaŭjuĝas la legokomitato?
La legokomitato rekontrolas tion, ĉu via novelo estas kadre de la vortolimo (2000 vortoj), ĉu ĝi respektas la temon de la konkurso kaj la ĝenron de novelo. La komitato serĉas novelojn kun antentokaptaj intrigoj kaj bela stilo.
Kiel la ĵurio taksas la novelojn?
La ĵurio ricevas du kajerojn, laŭ la kategorioj. En la kajeroj aperas nur la titoloj kaj la noveloj, ne la nomoj de la aŭtoroj.
La ĵurio donas poentojn laŭ la kriterioj: respekto de la temo; respekto de la specifa novelo-formato; prezento kaj strukturo de la novelo; stilo kaj verkokvalito de la verkisto; originaleco de la teksto. Post la aljuĝitaj poentoj la ĵurio en kunveno pridiskutas la finalistajn novelojn kaj aljuĝas la premiojn.
Kie kaj kiam okazos la anonco de gajnintoj kaj premioceremonio de INK?
La premioceremonioj okazas ĉiujare dum la Universala Kongreso de Esperanto, inter julio kaj aŭgusto. Ni sendos la inviton kun la detaloj pri la dato kaj adreso retpoŝte. Se vi volas kaj povas partopreni la premioceremonion vi estas tre bonvena.
Ĉu mi devos partopreni la premioceremonion por ricevi miajn premiojn, okaze ke mi gajnas?
Ne. Vi ne bezonas partopreni ĉeeste la premioceremonion por obteni viajn premiojn. Ni sendos la rezultojn al vi per retpoŝto, tuj post la anonco. La rezultoj ankaŭ aperos en nia retejo: bobelarto.ink.
Se vi gajnas premion, ni kontaktos vin por interkonsenti pri la liverado. La novelarojn kaj vian diplomon ni sendos perpoŝte, la monpremion ni ĝiros al vi.
Mi ŝatas verki kaj mi volas partopreni INK-on. Sed mi sentas ke mi bezonos helpon por korekti kaj plibonigi mian novelon en Esperanto. Kion fari?
Estas pluraj ebloj! Sciu, ke ajna ekstera okulo estas aldona perspektivo al via verko. Vi nepre bezonos iun kiu provlegos kaj helpos korekti vian novelon, ĉefe se vi volas havi altan ŝancon gajni la konkurson!
- La plej bona konsilo estas, ke vi venu al la verksesioj de Bobelarto. Ĉiumonate Bobelarto organizas du sesiojn speciale por verki. Vi ĉiam bonvenas peti konsilojn de la helpema komunumo pri via novelo.
- Vi ankaŭ povas kontakti vian lokan aŭ nacian Esperanto-asocion por peti helpon provlegi vian novelon: uea.org/landoj/tutmonde
Se mi volas, ĉu mi povos skribi novelon en mia gepatra lingvo, traduk(ig)i ĝin en Esperanto kaj proponi ĝin al INK?
Jes. Se estas neniam publikigita novelo kaj bonkvalita traduko, vi povos tiel fari. Bonvolu indiki en la sendoformularo ke ĝi estas tradukita novelo.
Mia amiko (ne-Esperantisto) belege verkas… Ĉu ankaŭ li aŭ ŝi povas partopreni la konkurson?
Jes. Fakte, ni esperas ke vi informos vian amikon pri INK! Via amiko verku novelon pri la temo de la konkurso en sia gepatra lingvo kaj poste vi povos traduki la novelon, aŭ helpi trovi tradukiston por ke via amiko povu partopreni la konkurson.
Kiel sendi mian novelon al la konkurso?
Vi devas uzi la sendoformularon de la konkurso kaj sendi vian novelon per dosiero laŭ la formato DOC, DOCX, ODT aŭ TXT.
Kiom da noveloj mi povas proponi al la konkurso?
Maksimume unu novelon.
Kio pri piednotoj?
Se vi bezonas aldoni notojn aŭ komentojn al via novelo, bonvolu meti ilin fine de la rakonto (kaj ne kiel marĝenigitaj piednotoj) laŭ la sekvonta ekzemplo:
“Post tio ni konsideris lin nevundebla. Li estis superveturita de pramo el Oelando(1) kaj tamen eskapis viva kaj renaĝis tra la havena baseno. Iel tio estis preskaŭ timiga, kvazaŭ li ne estus tute ordinara homo.”
(1) Öland, insulo kaj provinco en sudorienta Svedio.
Kio okazas al la aŭtorrajtoj de la noveloj proponitaj al la konkurso?
Partoprenante en la Interkultura Novelo-Konkurso, vi akceptas cedi la rajtojn de via verko al la organizantoj de la konkurso. Se via novelo estos inter la plej bonaj, tiam ĝi estos elektita por publikigo en la INK-novelaro de la eldono.
Se via novelo ne estos elektita por aperi en la oficiala novelaro de la konkurso, vi rericevos la ekskluzivan rajton de via verko.
Ĉu mi rajtas verki novelon kun alia aŭtoro?
Jes, vi rajtas. Bonvolu tamen mencii ĉiujn aŭtorojn en la sendoformularo. La aŭtoroj dividos ajnajn eventualajan premiojn inter si.
Kion fari por pligrandigi miajn ŝancojn gajni premion en la konkurso?
Donu atentokaptan titolon al via novelo. Pensu pri nekutima intrigo kiu respektas la temon. Petu iun provlegi kaj redakti vian novelon. Certiĝu, ke la temo centre aperas en via verko. Kontrolu kaj rekontrolu la vortolimon kaj tajperarojn.