La 6-a Interkultura Novelo-Konkurso 🏁

Interkultura Novelo-Konkurso, 6-a eldono

EO
CA
CS
ES
FA
FR
IT
JA
RU
UK

La temo: “Proksime al la celo”

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sesa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Proksime al la celo”.

Longa planado, longa penado, aventurplena vojaĝo, tiom da obstakloj venkitaj, malfacilaĵoj superitaj. Kaj via heroo estas tie, proksime al la celo. Nur unu paŝon for, nur unu plian klopodon. Ĉu la revo realiĝos, aŭ restos en fantazio? Ĉu la gloro estos atingita aŭ ĝi glitos for de la fingroj? Ĉu ludiĝos la lasta karto? Ĉu la celo alportos sukceson kaj bonesperon? Kio okazos al la protagonisto de via novelo en tiu ĉarnira momento, proksime al la celo?

Por vidi la temojn de la pasintaj eldonoj kaj la listojn de gajnintoj: | INK-1INK-2INK-3 | INK-4 | INK-5 | Rezultoj |

La detaloj de la konkurso

La konkurso atendas vian novelon kun la temo “Proksime al la celo” kaj invitas vin sendi ĝin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2026. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. Pro la kreskanta partopreno en la konkurso, ekde la sesa eldono ĉiu aŭtoro povas sendi maksimume unu novelon. Sendu al ni vian plej bonan novelon!

La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la korea kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.

La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 112-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en aŭgusto 2027.

En la konkurso estas du kategorioj: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.

En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive. Ĉiu alia aŭtoro de finalista novelo ricevos premion de 50 eŭroj. La finalistaj noveloj estos publikitaj en novelaro, kiu aperos papere kaj bite.

Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso? Kontaktu nin!

Por kontakti la organizantojn: ink.konkurso@gmail.com

Kadre de sia kvina eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2247 konkursantajn novelojn de 1708 aŭtoroj el 77 landoj. Tiuj noveloj pri la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Graco, Aŭstrio (2 — 8 de aŭgusto 2026).

La kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultos en la publikigo de la novelaro: Kie vojoj renkontiĝas, kiu estos obtenebla en aprilo 2026 ĉe KAVA-PECH aŭ ĉe la libroservo de UEA en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio.

La tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkursokies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La sekreta vivo de miaj najbaroj, aĉetebla ĉe KAVA-PECH aŭ ĉe la libroservo de UEA en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio.

La dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkursokies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, aĉetebla ĉe KAVA-PECH aŭ ĉe la libroservo de UEA en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio.

La novelaroj de INK estas frukto de granda teamlaboro: ni zorge redaktas ilin por ke la rezultoj estu bonkvalitaj. Sed tiu laboro ne finiĝas post la publikigo, ĉar ni daŭre celas plibonigi la estontajn versiojn de la novelaroj. Tial, se legante ilin, vi trovis eraron, mistajpon, mistradukon, aŭ alian korektindaĵon, ni tre aprezus ke vi sciigu nin per ĉi tiu ligilo. Dankon pro via subteno.

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…

Sendu vian novelon nun!