Interkultura Novelo-Konkurso, 7-a eldono
La temo: “Inter du epokoj”
La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sepa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Inter du epokoj”.
Se via revo estas verki novelon pri tempovojaĝo, tiam la temo “Inter du epokoj” tute taŭgas por vi! Sed se vi tute malŝatas la ideon verki pri tempovojaĝo, tiam la temo ankaŭ bonas por vi – vi povas uzi vian imagpovon por verki historion en kiu, ekzemple, objekto de la pasinteco influas la nuntempon. Ĉu via protagonisto vojaĝos al la pasinteco, vizitos nian epokon aŭ la estontecon? Ĉu via heroo renkontos homojn kiuj vivas kvazaŭ en alia epoko? Ĉu via heroo trovos tempokapsulon kiu influos lian vivon? Ĉu du generacioj konfliktos pro malsimilaj valoroj? Ĉu vi havas alian ideon, kiu permesos al vi krei novelon pri la temo “Inter du epokoj”? Nur vi, la aŭtoro, povas decidi kiel vi uzos la temon por verki elstaran intrigon por via protagonisto!
La detaloj de la konkurso
La konkurso atendas vian novelon kun la temo “Inter du epokoj” kaj invitas vin sendi ĝin per la reta formularo ĝis la 30-a de junio 2027. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj.
La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la ĉeĥa, franca, germana, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, germana, hispana, itala, japana, kataluna, korea, nederlanda, persa, portugala, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la ĉina kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.
La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 113-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Kaŭno, Litovio, en aŭgusto 2028.
En la konkurso estas nun tri kategorioj: spertaj verkistoj, komencantaj verkistoj kaj junaj verkistoj. Kiel vi scias kiun kategorion elekti? Si via aĝo estas sub 18 jaroj, vi estas en la kategorio de junaj verkistoj. Si via aĝo estas 18 jaroj aŭ pli, konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via novelo estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.
- En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion de 2000, 1600, 1200, 800 kaj 400 eŭroj, respektive.
- En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.
- En la juna kategorio, la aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 250, 200 kaj 150 eŭroj, respektive.
- Ĉiu alia aŭtoro de finalista novelo ricevos premion de 100 eŭroj. La finalistaj noveloj estos publikitaj en novelaro, kiu aperos papere kaj bite.
INK iĝis tre populara temnovelkonkurso, kun pli ol 1500 partoprenantoj lastjare. Por la organiza teamo, tio signifas pli kaj pli da bezonata laborforto kaj elspezoj por administri la konkurson. Tial ekde ĉi tiu sepa eldono ni enkondukas administrajn kostojn al partoprenantoj. Ĉiuj kontribuoj helpos al la daŭra organizado de la konkurso kaj pli grandaj premioj!
Speciala novaĵo por Esperantistoj:
Se via novelo estis originale verkita en Esperanto, tiam la administraj kostoj estas opciaj! Ni invitas vin pagi ilin se vi povas kaj volas subteni la konkurson. Ajnokaze la plej bela donaco kiun vi povas fari al ni estas la fakto ke vi estas aktiva membro de nia komunumo! Dankon ke vi estas ĉi tie!
Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso? Kontaktu nin!
Por kontakti la organizantojn: ink.konkurso@gmail.com
Video de honora prezidanto aŭ invito
Kadre de sia sesa eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis xxxxx konkursantajn novelojn de xxxx aŭtoroj el xxxx landoj. Tiuj noveloj pri la temo “Proksime al la celo” estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, hispana, itala, kataluna, korea, persa, portugala, nederlanda, rusa, kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Melburno, Aŭstralio (julie 2027).
Kadre de sia kvina eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 2247 konkursantajn novelojn de 1708 aŭtoroj el 77 landoj. Tiuj noveloj pri la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion” estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, itala, kataluna, latina, makedona, persa, portugala, rusa, serba, turka kaj ukraina. La gajnintoj estis anoncitaj la 2-an de aŭgusto 2026 dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Graco, Aŭstrio kaj en ĉi tiu paĝo.
La kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: Kie vojoj renkontiĝas, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.
La tria eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La sekreta vivo de miaj najbaroj, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.
La dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, obtenebla ĉe Bobelarto aŭ ĉe la libroservo de UEA.
La novelaroj de INK estas frukto de granda teamlaboro: ni zorge redaktas ilin por ke la rezultoj estu bonkvalitaj. Sed tiu laboro ne finiĝas post la publikigo, ĉar ni daŭre celas plibonigi la estontajn versiojn de la novelaroj. Tial, se legante ilin, vi trovis eraron, mistajpon, mistradukon, aŭ alian korektindaĵon, ni tre aprezus ke vi sciigu nin per ĉi tiu ligilo. Dankon pro via subteno.
Reklambildo
Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…